Marjina Roŝĉa (distrikto de Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marjina Roŝĉa
Marjina Roŝĉa
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
district of Moscow [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.8002777837.61166667Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)

Loĝantaro67 367 [+] (1-a de januaro 2018)

Marjina Roŝĉa (distrikto de Moskvo) (Tero)
Marjina Roŝĉa (distrikto de Moskvo) (Tero)

Marjina Roŝĉa (distrikto de Moskvo) (Moskvo)
Marjina Roŝĉa (distrikto de Moskvo) (Moskvo)
DEC

Map
Marjina Roŝĉa

Vikimedia Komunejo:  Maryina Roshcha District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marjina Roŝĉa aŭ Bosko de Maria (ruse Марьина Роща) estas distrikto de Nord-Orienta administra arondismento, Moskvo, Rusio.

Ĝenerala informo[redakti | redakti fonton]

Areo – 4,68 km2; Loĝantaro – 67 295 en 2016

Historio[redakti | redakti fonton]

Nun jam neniu konas la virinon donintan sian nomon antaŭ jarcentoj al la areo. Laŭ alia versio la nomo aperis de tiea vilaĝeto Marjino. Delonge ĝin posedis la princo Ĉerkaskij, kies filino dotis ĝin al sia edzo grafo Ŝeremetev. Marjina Roŝĉa (plue MR) restis en historio de Moskvo kaj la tuta Rusio kiel loko, kie oni ŝatis promeni, pikniki kaj festeni. Ankaŭ tien alvenis moskvanoj por informiĝi pri kadavroj, kiuj konserviĝis en Lazareva tombejo. Ili serĉis tie siajn perdiĝintajn parencojn.

Meze de la 19-a jarcento MR estis disigita per la unua rusia Nikolaeva fervojo kaj la Riga fervojo. Multaj arboj estis elhakitaj, tial pri la bosko mem restis nur bonaj rememoraĵoj en libroj kaj apartaj fragmentoj kiel parkoj, skvaroj ktp. Laŭplane la areon konsistigis la paralelaj stratoj kaj la ortaj stratetoj, kie baldaŭ aperis lignaj konstruaĵoj. Akso de MR estas strato Ŝeremetevskaja, nomita tiel laŭ la nomo de grafo Ŝeremetev, kies Ostankina bieno situas apude. MR iĝis formala parto de Moskvo en 1918.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Riga stacidomo estas konstruita en 1901 laŭ projekto de arkitekto Dideriks en la rusa stilo. La fervojo kunligis Moskvon kun la latvia ĉefurbo Riga. Ekde la 31-a de julio 2004 tie funkcias la muzeo de la fervoja tekniko, kiu prezentas ĝian evoluadon kaj ofertas veturadojn en la malnovaj ekspresoj.
  • Savelova stacidomo estas konstruita preskaŭ samtempe. Ekde la 23-a de marto 1902 ĝi funkcias kaj kunligas Moskvon kun urbeton Savjolovo ĉe Volgo. Konstruadon kaj ekspluatadon gvidis entreprenisto Savo Mamontov, kiu restis en la rusia analo kiel eminenta mecenato.
  • Du grandegaj garaĝoj konstruitaj en 1933-34 laŭ projektoj de la mondfame konata arkitektoro Konstantino Melnikov havas unikan strukturon, kiu estis avangarda kaj neordinara tiutempe. Longe en la unua konstruaĵo funkciadis la busa garaĝo kaj en la dua – aŭtomobila.
  • Satirikon teatron multjare gvidis la elstara sovetia satirikisto Arkadij Rajkin kaj nun gvidas ne malpli talenta lia filo Konstantino. La teatron oni nun rekonstruas kaj aldonas grandiozan kulturan centron honore al Arkadij Rajkin.
  • Moskva Junulara Centro "Planedo KVN". La 1-an de aprilo (ĉi-tagon oni kutimiĝis nomi en Rusio "La Humurtago") 2013 okazis inaŭguro de Klubo de gajaj kaj spritaj (ruse Московский молодёжный центр «Планета КВН») en la eksa rekonstruita kinejo "Havano", en kiu partoprenis prezidento Vladimir Putin kaj moskva urboestro Sergej Sobjanin. Nun la populara klubo povas okazigi humurajn konkursojn de universitataj teamoj el diversaj landoj en la perfekta scenejo, komforta halo kaj prezenti ilin per sia TV brodkasto.
  • Centro de la infana kreado ekis sian funkciadon la 1-an de septembro 2005. En ĝi infanaro rajtas lerni 38 objektojn, krom la lerneja programo (dancadon, kantadon, diversajn sportojn, muzikon, pentradon ktp).

Dostojevskij en Marjina Roŝĉa[redakti | redakti fonton]

Fjodor Dostojevskij naskiĝis la 11-an de novembro 1821 kaj travivis siajn infanecon kaj junecon en Mariinskaja malsanulejo por malriĉuloj, kie servis lia patro Mikaelo Dostojevskij kiel kuracisto. En ĝia alo, kie troviĝis lia loĝejo, ekde 1928 funkcias muzeo de la verkisto.

Konataj distriktanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludmila Belousova — arta sketistino
  • Svetlana Druĵinina — kinoreĝisorino kaj aktorino
  • Viktoro Groŝev — kantisto
  • Leonido Engibarov — cirka ĵonglisto
  • Leonido Kajukov –animacia pentristo
  • Ludmila Kasatkina — aktorino
  • Emiljo Kio — cirka prestidigitisto kaj iluzisto
  • Alla Larionova — aktorino
  • Jurij Norŝtejn — kinoreĝisoro, animacia pentristo
  • Nikolao Pastuĥov — aktoro
  • Olego Popov — cirka klaŭno
  • Nikolaj Ribnikov — aktoro
  • Jozefo Ŝapiro — fizika teoriisto
  • Ludmila Ŝagalova — aktorino
  • Vajner Arkadij kaj Georgo — fratoj, verkistoj
  • Vladimir Zeldin — aktoro

La religia centro de Moskvo[redakti | redakti fonton]

MR estas la unika distrikto de Moskvo, kie samtempe funkcias preĝejoj de la ĉefaj konfesioj de Rusio: Ortodoksismo, Islamo, Judismo kaj Armena Apostola Eklezio.

  • La preĝejo de Dipatrina ikono "Neatendita Ĝojo" estis konstruita en 1904 sur la areo donacita de grafo Ŝeremetev por mono kolektita de la loka kristanaro. Ĝi permanente funkciadas, nur ĝia plej peza (ĉ.5000 kg) sonorilo estis deprenita dum la ateisma, sovetia epoko.
  • La preĝejo de Trifono Martiro en Naprudnaja Sloboda estas unu el plej malnovaj preĝejoj de Moskvo. Komence (fine de la 15-a jarcento) ĝi estis ligna. En 1646 en kronikoj oni mencias la preĝejon kiel ŝtona. Longe ĝin oni ne uzis.
  • Moskva Konsilia Moskeo estis konstruita en 1904 laŭ projekto de arkitekto Ĵukov helpe de monkontribuo de mecenato Erzin. Nun oni alkonstruis du altajn minaretojn.
  • La ligna sinagogo en MR estas sola judisma preĝejo konstruita dum la sovetia epoko en 1926. En ĝi ankaŭ funkciis la relegia lernejo. En 1993 ĝi forbrulis. En 1996 oni konstruis la novan brikan sinagogon. Septembre de 2000 apud ĝi aperis laŭ projekto de la israela arkitekto Godoviĉ la sepetaĝa Moskva Centro de hebreaj komunumoj en MR. Ĝian fasadon oni kovris per ŝtono el Jerusalemo.
  • Monakejo de Armena Apostola Eklezio en Moskvo (armene Հայկական տաճարային համալիր.) - kun restadejo de Ekzarĥo (la Estro de la Rusia kaj Nov-Naĥiĉevano Diocezo de la Armena Apostola Eklezio) kaj unu el la spiritaj centroj de armenoj en Rusio. La katedralo de Transfiguriĝo de la Sinjoro estas la plej granda ekster Armenio.

La 17-an de septembro 2013 okazis inaŭguro de la monakejo.

En literaturo kaj kino[redakti | redakti fonton]

  • Bazilo Andreeviĉ Ĵukovskij verkis en 1809 historian novelon "Marjina Roŝĉa", kiu enhavas lirikan legendon pri malfeliĉa amo de fraŭlino Maria, kiu ŝajne estas tie entombigita.

http://az.lib.ru/z/zhukowskij_w_a/text_0030.shtml

  • Laŭ romano "Ero de karitato" fare de fratoj Vajner oni produktis la filmon "La rendevuejon oni ne povas ŝanĝi". Ĝia enhavo prezentas la kriminalan vivon de MR en la postmilita (1945) epoko.

http://lib.ru/RUSS_DETEKTIW/WAJNERY/zheglov.txt

Metroo de Moskvo en MR[redakti | redakti fonton]

Du stacioj de la Helverda linio de la Metroo de Moskvo:"Dostojevskaja" kaj "Marjina Roŝĉa" ekfunkciis junie de 2010. Abunda nova konstruado kaj streĉa trafikcirkulado surstrata devigis la urban potencon plibonigi kondiĉojn de la migrantaj pasaĝeroj. Nun ili senprobleme kaj rapide atingas necesajn lokojn en la modernaj vagonoj. Ambaŭ stacioj estas ne nur utilaj konstruaĵoj, sed ankaŭ prezentas unikan, belan stilon de moskva Metroo, kiun oni povas vidi en la ceteraj moskvaj metrostacioj. "Dostojevskaja" ornamita per la marmoraj, nigra-blankaj paneloj kun ilustraĵoj el kelkaj ĉefverkoj de Fjodor Dostojevskij: "Krimo kaj Puno", "Idioto", "La Fratoj Karamazov". Ankaŭ estas granda portreto de la aŭtoro mem. La metrostacion "Marjina Roŝca" beligas la mozaikaj ornamaĵoj prezentantaj malnovajn vidindaĵojn kaj pejzaĝojn de MR. Necesas rimarkigi, ke ambaŭ metrostacioj havas liftojn kaj oportunajn ramplojn por invalidoj, kion antaŭe oni ne praktikis en Moskvo.

En 2016 oni kunligis la metrostacion "Marjina Roŝĉa" kaj Petrovsko-Razumovskaja, kio faris pli utila kaj oportuna la lokan trafikon. Samtempe aperis du novaj metrostacioj: Butirskaja kaj Fonvizinskaja. En "Petrovsko-Razumovskaja" nun estas interkonekto de Lublinsko-Dmitrovskaja linio kaj Serpuĥovsko-Timirjazevskaja linio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]