Mark Carney
Mark CARNEY (naskiĝis la 16-an de marto 1965 en Fort Smith, Nordokcidentaj Teritorioj) estas kanada ekonomikisto, bankisto, altranga ŝtatoficisto kaj politikisto.
Li estas konata kiel membro de la Liberala Partio de Kanado, kies gvidadon li ambiciis en la vetkuro por sukcedi al Justin Trudeau en 2025. La 9-an de marto 2025, li estis elektita estro de la Liberala Partio de Kanado kaj la 14-an de marto 2025 estis konfirmita kiel Ĉefministro de Kanado.[1][2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li diplomiĝis kun bakalaŭro en ekonomiko ĉe Universitato Harvard en 1988, daŭriĝante por studi ĉe la Universitato de Oksfordo, kie li gajnis magistron en 1993 kaj doktorecon en 1995. Li plenumis diversajn rolojn ĉe Goldman Sachs antaŭ aliĝo en 2003 al de la Banko de Kanado kiel vicestro, kiel altranga asistanto al ministro, li estis vicministro por la financ-ministro de Kanado.
Li funkciis kiel la 8-a estro de la Banko de Kanado de 2008 ĝis 2013 kaj la 120-a estro de la Banko de Anglio de 2013 ĝis 2020.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||

