Mark Hatfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Hatfield

Mark Odom HATFIELD (n. la 12-an de julio, 1922 - m. la 7-an de aŭgusto, 2011) estas usona politikisto kaj edukisto el la ŝtato Oregono. Respublikano, li servis dum 30 jaroj (1967 - 1997) kiel usona senatano de Oregono kaj kiel membro (eĉ foje estro) de la komitato pri disponigado de mono. Denaska oregonano, li deĵoris en la usona mararmeo en Pacifiko dum la 2-a mondmilito. Antaŭ la milito li studis ĉe Universitato Willamette, kaj post la milito li akiris bakalaŭran gradon de Universitato Stanford, poste revenis al Oregono kaj profesoriĝis ĉe Willamette.

Dum sia profesorado, Hatfield servis ankaŭ en la oregona parlamento, en ambaŭ ĉambroj. Kiam li havis 34 jarojn, li elektiĝis kiel Ŝtatsekretario de Oregono, kaj du jarojn poste elektiĝis kiel la 29-a ŝtatestro de Oregono. Li estis la plej juna oficanto en la historio de ambaŭ tiuj postenoj. Post du elektoperiodoj kiel ŝtatestro, li elektiĝis kiel usona senatano..

Fontoj

La artikolo baziĝas sur la anglalingva vikipedio.