Mark Hučko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mark Hucko)
Mark Hučko (2008)

Mark Hučko (naskiĝis la 15-an de septembro 1947 en Bratislava) estas slovaka lingvisto, kiu kreis la planlingvojn Slovio kaj Blitz English.

Li elmigris al Kanado en 1968 kaj poste ekde 1984 vivis en Svisio. En 2011 li denove vivis en Slovakio.

Dum SES en Nitra la 1-an de aŭgusto 2011 li faris prelegon pri Slovio. Li prelegis en la angla kaj slovaka lingvoj, kvankam evidentis ke li almenaŭ pasive plu regas ankaŭ esperanton kiun li iam lernis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]