Mark Wayne Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Wayne Clark
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1896 (1896-05-01)
en Sackets Harbor
Morto 17-an de aprilo 1984 (1984-04-17) (87-jaraĝa)
en Charleston
Tombo The Citadel
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater United States Army Command and General Staff CollegeWest PointUsona Armea Milita Kolegio • Racine College
Subskribo Mark Wayne Clark
Familio
Edz(in)o Maurine Doran
Infano William Doran Clark
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Mark Wayne Clark (1a de majo, 1896 – 17a de aprilo, 1984) estis oficiro de la Usona Terarmeo kiu servis dum la Unua Mondmilito, la Dua Mondmilito kaj la Korea Milito. Li estis la plej juna kvar-stela generalo en la Usona Terarmeo dum la Dua Mondmilito.

Dum la Unua Mondmilito, li estis rota komandanto kaj servis en Francio en 1918, kiel 22-jaraĝa kapitano, kie li estis grave vundita per mitrajlo. Post la milito, la estonta ĉefo de la Usona Armestabanaro, Generalo George Marshall, notis la kapablojn de Clark.[1] Dum la Dua Mondmilito, li komandis la Kvinan Armeon de Usono, kaj poste la 15an Armegrupon, en la Kampanjo de Italio. Li estis konata pro la estreco de la Kvina Armeo dum ties konkero de Romo en junio 1944.

Clark estis akre kritikita ĉar malatentis la ordonojn de sia supera oficiro, nome la brita generalo Sir Harold R. L. G. Alexander, kaj tiel permesis al la germana 10a Armeo foriri, en sia intenco konkeri Romon, nome ĉefurbo de Italio, sed strategie negrava urbo. La germana 10a Armeo poste kuniĝis kun la cetero de la germana armegrupo en la Trasimena Linio.[2] En marto 1945, Clark, 48-jaraĝa, iĝis la plej juna usona oficiro iam promociita al la rango de kvarstela generalo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "General Mark Clark", www.historylearningsite.co.uk [1] Alirita la 14an de januaro 2019.
  2. "Once Upon a Time in Liberated Rome", Robert Katz's History of Modern Italy