Saltu al enhavo

Marka koturnikopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marka koturnikopo
Marka koturnikopo (Coturnicops notatus)
Marka koturnikopo (Coturnicops notatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Koturnikopo Coturnicops
Gray, 1855
Specio: Marka koturnikopo (Coturnicops notatus)
Gould, 1841
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Marka koturnikopo (Coturnicops notatus) estas malgranda marĉobirdo de la familio Raledoj kiu troviĝas en diversaj lokoj de Sudameriko. Ĝi troviĝas en nordorienta Argentino, suda Brazilo, Gujano, Paragvajo, Urugvajo, and Venezuelo.[1][2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Marka koturnikopo kunhavas la genron Coturnicops kun la Novjorka koturnikopo (C. noveboracensis) de Nordameriko kaj kun la Eskvizita koturnikopo (C. exquisitus) de orienta Azio. Ĝi estas monotipa.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Marka koturnikopo estas 13 ĝis 14 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 30 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas tre malhelbrunan plumaron kun blankaj punktoj en malsupraj partoj kaj blankaj strioj en malsupraj partoj.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La kerna teritorio de la Marka koturnikopo estas suda Paragvajo, suda Brazilo, orienta Argentino, kaj Urugvajo. Ĝi troviĝas ankaŭ en Gujano kaj Venezuelo kaj kiel vaganto en Kolombio. Nedokumentitaj vidoregistroj en Bolivio kaj Falklandoj kondukis la Sudamerikan Klasigkomitaton de la American Ornithological Society klasigi ĝin kiel hipoteza en tiuj landoj.[3] Ĝi precipe vivas en densaj marĉoj, herbejaj savanoj, kaj kampoj de rizo kaj luzerno, sed ĝi troviĝas ankaŭ en bordoj de malsekaj arbaroj. Laŭ altitudo ĝi gamas el marnivelo ĝis 1500 m.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. 3,0 3,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. 4,0 4,1 Taylor, B. (2020). Speckled Rail (Coturnicops notatus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 26an de Novembro, 2022