Markio (imperio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo) |
Markio estas laŭ nova PIV regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio (speciale en la Franka imperio kaj poste la Sankta Romia Imperio), ekzemple la Markio Brandenburgio. Ĝi estas regata de markizo, markiestro aŭ margrafo.
Kelkaj konataj markioj
- Markio Brandenburgio, Mark Brandenburg
- "Dana markio" - hodiaŭ Danio, dane Danmark
- Margrafujo Meißen
- Luzacio
- Stirio - germane Steiermark
- Orienta Markio - antaŭulo de la nuna Aŭstrio
- Markio (Italio)
- Toskanio
- Hispana Marko
- Margrafujo moravia
- Septimanio aŭ Gota Markio
- ...
Markio kaj margrafujo
Ĉiu markio normale ankaŭ estas margrafujo, do, teritorio regata de margrafo. Tamen inverse, ne ĉiu margrafujo devenas el markio. En kelkaj kazoj (ekzemple la margrafujo Badeno), iu regnestro kun margrafa titolo heredis ankaŭ alian teritorion kiu ne estis markio, kaj la teritorio akiris la rangon de "margrafujo", ĉar regata de margrafo.