Markku Uusipaavalniemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markku Uusipaavalniemi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1966 (1966-11-23) (57-jaraĝa)
en Karkkila
Lingvoj finna
Loĝloko Laukaa
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Frat(in)o Jussi Uusipaavalniemi
Okupo
Okupo politikisto • glitŝtonludisto • konkura plonĝisto
vdr

Markku UUSIPAAVALNIEMI (naskiĝinta 23-a de novembro 1966 en Karkkila) estas finna glitŝtonludisto kaj politikisto. Li ludas glitŝtonludon ekde 1983. En 1985 li unuan fojon ludis ĝin en nacia teamo en valorkonkurado. Antaŭ la jaro 1992 li ludis ĝin trifoje en mondĉampioneco en teamo, kiun ĉefis lia frato Jussi Paavalniemi. Markku Uusipaavalniemi ankaŭ plonĝadis. Markku Uusipaavalniemi fondis teamon, kies aliaj membroj estis el Vjetnamio. Li estis kapitano de finna nacia teamo de glitŝtonludo en preskaŭ ĉiuj valorkonkuradoj en 1996–2007. En 1998 lia teamo ricevis mondĉampionan bronzon. Ĝi estis la unua finna valorkonkurada medalo en glitŝtonludo. Lia teamo ricevis mondĉampionan bronzon ankaŭ en 2000. Samjare li venkis eŭropan ĉampionecon. Li fondis glitŝtonludan konstruaĵon en Oulunkylä. Li estis membro de finna parlamento en 2007–2011. Lia partio estis tiam unue Finnlanda Centro. En 2010 li aliĝis al Veraj finnoj.