Lugou Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marko-Polo-ponto)
Lugou Ponto.

Lugou PontoMarkopola Ponto (en simpligita ĉina: 卢沟桥; en tradicia ĉina: 盧溝橋; en pinjino: Lúgōu Qiáo) estas ŝtona ponto 15 km sudokcidente de la urbocentro de Pekino, Ĉinio, en la Fengtai Distrikto. Ĝi estas super la rivero Ĝongdingo, grava alfluanto de la rivero Hai. Situa en la orienta pinto de la ponto estas la Ŭanping Fortikaĵo, historia fortikaĵo de la 17-a jarcento, kiu enhavas la Muzeon de la Rezistomilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Japana Agreso.

Lastatempe, la akvo de la rivero Ĝongdingo estis devojigita al diversaj areoj de Pekino, kaj tiel plej ofte ne estas akvo sub la ponto.

La nomo "Markopola Ponto" derivas el ties apero, antaŭ ties rekonstruado, en la veturlibro de Marko Polo nome La Libro de la mirindaĵoj, kie li ege laŭdis ĝin. La nomoj "Lugou" aŭ "Lukou" kaj "Lugouqiao" aŭ "Lukouchiao" derivas el Lugou, iama nomo de la rivero Ĝongdingo. En malnovaj dulingvaj platoj, la ponto estas nomata ankaŭ "Lu Kow Kiao".