Marko Klaŭdo Marcelo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Marko Klaŭdo Marcelo aŭ en latina Marcus Claudius Marcellus; ĉ. 268 – 208 a.K.), kvinfoje elektita kiel konsulo de Romia Respubliko, estis grava romia militestro dum la Gaŭla Milito de 225 a.K. kaj la Dua Punika milito. Marcelo akiris la plej prestiĝan premion kiun romia generalo povus atingi, nome la spolia opima, ĉar li mortigis la gaŭlan militestron kaj reĝon Viridomaro en man-mana luktado en 222 a.K. ĉe la batalo de Klastidio. Krome, li famis ĉar estis konkerinta la fortikitan urbon Sirakuzo en longdaŭra sieĝo dum kiu Arkimedo, nome la fama inventisto, estis mortigita. Marko Klaŭdo Marcelo mortiĝis en batalo en 208 a.K., lasante malantaŭe heredon de militaj konkeroj kaj de revivigita romia legendo de spolia opima.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Flower, Harriet I., "The Tradition of the Spolia Opima: M. Claudius Marcellus and Augustus", Classical Antiquity, Apr. 2000: 37.
- Lendering, Jona. "Marcus Claudius Marcellus", Livius: Articles on Ancient History, 26 Nov. 2008.
- McCall, Jeremiah (2012).The Sword of Rome: A Biography of Marcus Claudius Marcellus. Pen&Sword 2012.
- Plutarch's "Life of Marcellus", The Parallel Lives, 30 Apr. 2008, 26 Nov. 2008 (Plutarch's "Life of Marcellus" Mirror at Massachusetts Institute of Technology)