Marko Križevčanin
Marko Križevčanin | |
---|---|
Marko Križevčanin | |
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1589 en Kroata reĝlando, ![]() |
Morto | la 7-an de septembro 1619 en ![]() |
Mortokialo | Senkapigo ![]() |
Tombo | Church of Saint Anne (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Reĝlando Kroatio ![]() |
Alma mater | Universitato de Graz Kolegio Germana kaj Hungara ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika teologo misiisto katolika sacerdoto ![]() |
Marko Križevčanin [kriĵevĉanin], aŭ Marko Stjepan Krizin, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Kőrösi Márk estis kroata pastro, kanoniko, sanktulo.
Marko Križevčanin naskiĝis ĉirkaŭ 1589 en Križevci (Kroata reĝlando, Habsburga imperio, nuntempe en Kroatio), li mortis la 7-an de septembro 1619 en Kassa (Transilvanio, nuntempa Košice en Slovakio).


Biografio
[redakti | redakti fonton]Marko Križevčanin komencis siajn altajn studojn en la jezuita kolegio en Vieno, poste en Universitato de Graz, kie li doktoriĝis el filozofio sub Péter Pázmány. Inter 1611-1615 li studis en Pontifika Gregoria Universitato, poste li pastriĝis. Péter Pázmány invitis lin gvidi la gimnazion en Nagyszombat, post 2 jaroj li estis kanoniko de Esztergom. En 1619 Križevčanin ricevis la taskon zorgi la eklezian bienon proksime de Kassa. Ĉirkaŭ tiam la kalvinista princo Gabrielo Bethlen gvidis naciisman ribelon kontraŭ la aŭstraj kaj katolikaj Habsburgoj. Tiutempe Kassa estis bastiono de la kalvinismo en Hungarlando. Por helpi la katolikan malplimulton alvenis István Pongrácz (sanktulo) kaj Melchior Grodziecki. Tiu duopo laboris por la katolikismo kune kun Marko Križevčanin. Iom poste György Rákóczi la 1-a okupis la urbon kaj la 3 menciitaj katolikoj estis torturitaj, eĉ mortigitaj. La triopo estis beatigitaj en 1905 fare de Pio la 10-a kaj kanonigitaj en 1995 fare de Johano Paŭlo la 2-a.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- La festotago de sankta Marko Križevčanin (la tria kroato tiel honorita) estas la 7-a de septembro.
- statuo en Križevci
- subĉiela statuo en Esztergom
- preĝeja statuo en Varaždin