Marko Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

Marko ZAMENHOF (naskiĝis la 27-an de januaro 1837 en Tykocin, mortis la 29-an de novembro 1907 en Varsovio) estas Esperanta formo de Markus Fabianviĉ Samenhof, "kristana" aŭ goja nomo de Mordeĥaj ZAMENHOF, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de L. L. Zamenhof; instruisto de lingvoj franca kaj germana. Kavaliro de multaj ordenoj.

Detala analizo de la oficialaj dokumentoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla.

Profesia vivo

Memortabulo al Marko Zamenhof en Tykocin, lia naskiĝurbo
pole : Pamięci Marka Zamenhofa
Który urodził się 27•01•1837r w Tykocinie
Autor podręczników i nauczyciel języków francuskiego i niemieckiego
Ojciec Ludwika Zamenhofa
twórcy języka Esperanto
Społeczenstwo miasta i gminy Tykocin
esperante Memore al Marko Zamenhof
kiu naskiĝis 27•01•1837 en Tykocin
Aŭtoro de lernolibroj. Instruisto de la franca kaj germana lingvoj.
La patro de Ludoviko Zamenhof
la kreinto de la linguo (tiel!) Esperanto
1999
Loĝantaro de la urbo kaj komunumo Tykocin

Kelkaj nekonataj faktoj el la vivo de Zamenhofoj estis malkovritaj surbaze de la aktoj de la Ŝtata Arkivejo de Historio de Bjelorusio en Grodno. [1]

Printempe 1862 Marko Zamenhof deklaris sian profesion librotenisto. La mencio pri li kiel instruisto aperas iom malpli frue — jam en la sama jaro.

Markon koncernas la noto en la dokumentoj de la ruslandaj sekretservoj pri la instruisto Zamenhof el Bjalistoko, kiu skribadis denuncleterojn al la caraj oficistoj. Unu el la denuncoj, anonima, koncernis alvenintan al Bjalistoko el Varsovio hebrean instruiston — Bernard Wildenbaum, kiun oni akuzis pro la uzado de polaj naciaj vestoj. La polico en la esplorado suspektis, ke tiun anonimaĵon verkis Zamenhof, ĉar li gvidis tiutempe konkurencan lernejon por knabinoj kaj jam pli frue skribis diversajn denuncleterojn.

Zamenhof efektive tiutempe kunposedis la lernejon por judaj knabinoj. En 1866 en ĝi estis 63 lernantinoj. Pluraj polaj biografoj skribas ke Marko Zamenhof estis instruisto de la bjalistoka gimnazio (reala lernejo). [2] Se li instruis en tiu gimnazio, verŝajne tio estis nur mallonga epizodo, kiu verŝajne okazis post la “Januara Insurekcio” (do en 1864). Eventuala dungo de Zamenhof estus ligita kun la maldungo de multaj poloj, kio okazis post 1863. Tiam ruslandaj aŭtoritatoj maldungis multajn poldevenajn instruistojn.

Oni opinias ke en 1873 la familio Zamenhof forlasis Bjalistokon. Tamen nerespondita estas la demando pri la vera kaŭzo de la translokiĝo de Zamenhofoj en Varsovion, kie Marko sendube avancis kiel instruisto de la germana lingvo en la Veterinara Instituto kaj en la reala lernejo, estante tiutempe nur unu el inter tri (!) hebreoj, kiuj rajtis instrui en la varsoviaj ŝtataj lernejoj [3]. Pro kio la provinca instruisto ricevis tiel gravan oficon? Poste li fariĝis ŝtata cenzuristo de la tekstoj en la lingvoj hebrea kaj jida kaj tiujn funkciojn ricevis nur la plej fidindaj personoj. Samtempe tio estis avanco en la oficista hierarkio.

Laŭ Z. Weinstein Marko Zamenhof estis sekreta konsilanto [4]. Verŝajne Weinstein eraris, ĉar la sekreta konsilanto estis tre alta, tria rango en la oficista ranglisto, kiu egalis al la rango de generalo en la armeo. Zamenhof verŝajne havis la 9an rangon “titola konsilanto”, kio egalas al la oficira rango en pola armeo. Pruvas tiun fakton la rememoroj laŭ kiuj Marko, kun fiero, portis la spadon.

Tia rapida avanco en la burokrata sistemo certe ne estis hazarda. La plej malgrandan distingon, pli frue antaŭis la detala, sekreta esplorado, pri la laŭleĝa agado de la distingoto. La “ŝlosilo” al tiuj okulfrapaj avancoj troviĝas verŝajne en la okazintaĵoj el la jaro 1862 kaj la tiama observado pri li, fare de la cara polico. Ĉu li tiam decidis pri sia konstanta kunlaboro kun la reĝimo? Malpli fruaj faktoj montras, ke tio estas tre verŝajna.

Marko Zamenhof respondecis pri la cenzurado de la juda revuo Hacefira. Post la momento, kiam en 1888 li preterlasis en tiu revuo la artikolon pri la vingustumado, pri la cenzurado de Hacefira respondecis alia judo, devenanta el Bjalistoko — Chaim Zelig Słonimski (lia nepo Antoni estis fama pollingva poeto), ekscenzuristo el Ĵitomir. En la revuo Hacefira oni skribis ke la cenzuristo Zamenhof estis en la plenumado de siaj devoj tre strikta kaj severa.

La cenzurista “eraro” de Marko estis prezentata kiel grava kaŭzo de la financaj problemoj de la familio de Ludoviko, kiu kaŭzis lian translokiĝon al Grodno en oktobro 1893. Sed tio okazis 5 jarojn post la puno de Marko. Ŝajnas ke la kialoj de la financaj problemoj de la familio estis iom pli kompleksaj. Memorindas ke komence de la naŭdekaj jaroj de la 19a jc. tri filoj de Marko komencis sian multekostan, universitatan edukadon: Fabian — farmacion, Grzegorz (Henriko) kaj Leono — medicinon. Verŝajne estis bezonata ankaŭ la doto por edziniĝanta Gitla.

Helpon bezonis ankaŭ Ludoviko.

Marko kaj Esperanto

Tombo de Marko Zamenhof en Varsovio

Komencante studojn ĉe universitato en 1879, L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj ZAMENHOF, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon. Post multaj jaroj, li konvinkiĝis pri la utileco de la afero, petis kaj instigis Ludovikon al traduko de sia Frazeologio rusa-pola-franca-germana al Esperanto, el kio estiĝis la Proverbaro Esperanta.

Notoj kaj referencoj

  1. Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk
  2. Ĝis nun Zbigniew Romaniuk ne sukcesis trovi konfirmon de tiu ĉi informo en la konservitaj dokumentoj.
  3. Jevrejskaja Enciklopedija, vol. VII, kol. 666
  4. Reflektor, 1931, № 29, paĝo 3