Markomero
| Markomiro Marcomerus rex Francorum (345-392) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Markomero (347-404)
| |||||
| Antaŭulo | Genobaud vd | ||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 347 en Nordrejn-Vestfalio, Imperium francorum, nuna Germanio | ||||
| Morto | 404 en Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio, Imperium francorum, nuna Germanio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Merovidoj vd | ||||
| Gefratoj | Sunno (en) | ||||
| Infanoj | Faramondo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Markomero estis franka milita estro kaj merovida reĝo de la salfrankoj en la malfrua 4-a jarcento, kiu detruis la areon ĉirkaŭ Kolonjo, en 388, provokante plurajn romiajn kontraŭatakojn. En 392, li defendis sian teritorion kontraŭ la generalo Arbogasto. Ĉirkaŭ la jaro 400 li estis ekziliginta al Etrurio fare de la generalo Flavius Stilicho.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Markomero unue aperas en la jaro 388, kiam li invadis la romiajn provincojn de la Germania Magna kun Ĝenobaldo kaj Sunano. Laŭ Sulpicio Aleksandro, lia ĉefa fonto, la Frankoj rompis la muregon, kiu formis la limon de la Romia Imperio en la regiono, kaj invadis la fekundajn distriktojn, mortigante multajn homojn, detruante la landon, kaj kreante timon en Kolonjo.
La novaĵoj pri la invado atingis Augusta Treverorum, la ĉefurbon de la uzurpanto Magnus Maximus (regis 383–388), protektata de Nanieno kaj Kvintino. Ili kolektis la armeon kaj direktiĝis al Kolonjo, sed kiam ili alvenis, la Frankoj jam estis transirinta la riveron Rejnon kaj lasis plurajn virojn sur la romia grundo por prirabado. La Frankoj estis atakitaj, kaj multaj el ili pereis. Kvintino decidis pluigi la kampanjon kaj marŝis trans la Rejnon persekutante la Frankojn, sed estis decide venkita kaj mortigita kune kun la aliaj oficiroj.

En 392–393, la Frankoj akiris pli da rabaĵo en la "Germania Magna", kaj Arbogasto diris al Valentiniano la 2-a (reĝo inter 375–392), ke la Frankoj estu ekzemple punataj, krom se ili redonus la rabaĵon kaj transdonus siajn estrojn, kiuj iniciatis la militon. Kelkajn tagojn poste, Arbogasto renkontiĝis kun Markomero kaj Sunono kaj petis la respektivajn ostaĝojn, poste li direktiĝis al Augusta Trevirorum por trapasi la vintron.
Dume, Arbogasto estis akirinta potencon, Valentiniano la 2-a estis kaptito en Vienne, kaj la romia armeo estis en la manoj de frankaj dungosoldatoj. Post la morto de Valentiniano la 2-a, Arbogasto, proklaminte Flavion Eugenio imperiestro, kondukis la romian armeon al Kolonjo kaj, en plena vintro, transiris la Rejnon kun la armeo persekutante Markomeron, cititan kiel la gvidanton de la Ĥatoj kaj Ampsivarioj, kaj Sunono, instigita de antikva malamo, decidita venki la tribon, el kiu li devenis, sed neniu interbatalo okazis. La historiisto, citante Flavion Eugenion, raportis, ke, post organizado de la milita ekspedicio, li renovigis la traktaton kun la Alemanoj kaj Frankoj kaj retransiris la Rejnon.

En tiu sama jaro, Arbogasto persekutis Sunonon kaj Markomeron kaj rapide direktiĝis al Kolonjo. De tie, li kolektis armeon kaj transiris la Rejnon, detruante la Brukteran landon proksime al la riverbordoj kaj ankaŭ la distrikton loĝatan de la ĥamavoj. Dum ĉi tiu ekspedicio, li estis alfrontita de la Ampsivarioj kaj ĥatoj, komandataj de Markomero, priskribita en ĉi tiu pasaĵo kiel "duko de la malproksimaj montetoj".
Poste, Klaŭdiano, en sia panegiro pri la konsularo de Stiliko (400), mencias ke Markomero estis arestita de la romanoj kaj ekzilita al Etrurio, kaj ke Sunono provis venĝi tiun ĉi agon. Laŭ la Libro pri la Historio de la Frankoj, Markomero estis la filo de Priamo de Trojo (kio estus historie neebla).
Li havis filon kun sia edzino Frimuthel aŭ Frimutha, la franka komandanto Faramundo; laŭ la rakonto, kiam Sunono mortis, Markomero sugestis al la frankoj, ke ili elektu sian filon kiel "harplenan reĝon" (latine: rex crinitus), kaj tio estis farita.
Takso
[redakti | redakti fonton]Guy Halsall konsideras la romiajn ofensivojn kontraŭ Markomero kaj Sunono kiel unu el la lastaj provoj restarigi efike la imperian aŭtoritatecon en la norda Gaŭlio. Multaj estis la malsukcesoj fare de la ĝermanaj invadantoj, kaj la trupoj de la Rejno estis malfortiĝintaj. La ĉefa fonto citanta Sunonon kaj Markomero estas la Historio de la Frankoj fare de Gregorio de Tours.
En ĝi, citante la forestantan Historion de Sulpicio Aleksandro, Gregorio priskribas ilin kiel dukojn (militestrojn), sed ankaŭ nomas ilin reĝaj (regales). Gregorio mem komentas la pasaĵon de Sulpicio kaj asertas ne scii precize ĉu ili estis reĝoj aŭ ĉu ili tenis potencon anstataŭ esti reĝoj. Sulpicio mem, en alia pasaĵo citita de Gregorio, nomas Arbogaston, Markomeron kaj Sunonon kiel subaj reĝfamilianoj (subreguli).[1]
Familio
[redakti | redakti fonton]- Hatilda de Francio (360-429) unua edzino de Markomero
- Hildegonda de Kolonjo (375-425) dua edzino de Markomero
- Faramondo (370-427) reĝo de la salfrankoj
- Klodvigo la 2-a (402-437) filo de Merkomero kaj reĝo de la Frankoj en Kolonjo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Portugala kaj Itala Vikipedioj samnomaj.

