Marlborough Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marlborough Regiono
Regiono
regiono de Nov-Zelando • district of New Zealand [+]

LandoNovzelando

ĈefurboBlenheim
- koordinatoj42° S, 174° O (mapo)-41.883333333333173.66666666667Koordinatoj: 42° S, 174° O (mapo)
Areo12 484,59 km² (1 248 459 ha) [+]

Loĝantaro47 340 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco3,79 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-MBH

Marlborough Regiono (Tero)
Marlborough Regiono (Tero)

Marlborough Regiono (Nov-Zelando)
Marlborough Regiono (Nov-Zelando)
DEC
Marlborough Regiono
Marlborough Regiono

Map
Marlborough Regiono

Vikimedia Komunejo:  Marlborough District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marlborough Regiono (angle Marlborough Region, maorie Te Tauihu-o-te-wakaTauihu), ofte konata simple kiel Marlborough, estas unu el la regionoj de Nov-Zelando, nome en la nordoriento de la Suda Insulo. Marlborough estas unia aŭtoritato, kiel kaj regiono kaj kaj distrikto. Marlborough District Council havas sidejon en Blenheim, nome la plej granda urbo. La regiono havas populacion de 51 500 (Junio 2021).[1]

Marlborough estas konata pro sia seka klimato, la Riaro Marlborough, kaj la blanka vino Sauvignon. Ĝi ricevas sian nomon el la iama Provinco Marlborough, kiu siavice ricevis sian nomon laŭ John Churchill, 1a Duko de Marlborough, angla generalo kaj politikisto.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kanalo Tory, ĉefa brako de la Rio Reĝino Karloto.

La geografio de Marlborough povas estis proksimume dividata en kvar sekcioj. La suda kaj okcidenta partoj estas montaraj, ĉefe la suda sekcio, kiu staras ĝis la pintoj de la montoj Kaikoura. Tiuj du montaraj areoj estas la finaj nordaj restaĵoj de la montaroj kiuj formas la ĉenon de la Sudaj Alpoj, kvankam tiu nomo estas malofte aplikata al tiuj montoj tiom norde.

Inter tiuj du areoj estas la longa rekta valo de la rivero Wairau. Tiu plilarĝiĝas al ebenaĵoj en sia orienta fino, en la centro de kiu estas la urbo Blenheim. Tiu regiono havas fekundan grundon kaj moderan klimaton, kio ebligis la kreadon de centro de la Novzelanda vinindustrio.

La kvara geografia zono kuŝas laŭlonge de ties norda marbordo. Tie la dronvaloj de Marlborough Sounds formas torditan kaj allogan marbordon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Population estimate tables - NZ.Stat". Statistics New Zealand. Alirita la 26an de Decembro 2021.
  2. "Blenheim". New Zealand History. New Zealand Ministry for Culture and Heritage. Alirita la 26an de Decembro 2021.