Marmaray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marmarajo)

Marmaray estas la nomo de projekto konekti la eŭropan kaj anatolian parton de Istanbulo per subtera fervoja tunelo sub la Bosporo. La nomo Marmaray (Marmora fervojo) venas el la kombinado de la nomo Marmora maro (turke Marmara Denizi), kiu situas tuj sude de la projekta ejo, kun la turka vorto ray por fervojo.

La projekto[redakti | redakti fonton]

Projekta mapo

La projekto konsistas el 13,6 km-a subtera fervojo ĉe la Bosporo kaj alia 63 km-a trako kiel antaŭurba fervojo, tiel formante la grandkapacitan linion inter Gebze kaj Halkalı, longan je 76 km.

La projekto startis en 2004 kaj oni origine celis finlaborojn en aprilo 2009.[1] Post multnombraj malfruoj kaŭzitaj de arkeologiaj historiaj trovoj, la unua fazo de la projekto inaŭguriĝis la 29-an de oktobro 2013.[2] Kerno de la projekto estas 1400-metra sismorezista tunelo, konsistanta el 11 elementoj (longaj 130 m, altaj 9 m, larĝaj 15,3 m), kiuj pezas unuope 18 000 tunojn. Tiu ŝtaltunelo estis mergita je 54 ĝis 56 metroj en la maron kaj ĉirkaŭita per pluraj sekurigaj akvorezistaj tavoloj. La unua submara muntado okazis en septembro 2006.

Konstruado de la tunelo dum 2012.

Financado[redakti | redakti fonton]

La projekton financas la bankoj Japania Banko por Internacia Kunlaboro kaj Eŭropa Investa Banko. Kosto de la projekto estas ĉ. 2,5 miliardoj da eŭroj (kun kromaj elspezoj sume 4 miliardoj).

Gallery[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]