Marmito de giganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marmito (poto) de giganto estas cilindra ŝton-kavo en akvofluejo (rivero, rojo, torento), nuna aŭ antikva, subtera aŭ aera. Ĝi estas fenomeno kaj termino propra de geologio, kvankam ĝia lasta parto rilatas al popolaj legendoj pri gigantoj.

Formado kaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Kiam rivero torentas, ĝi transportas sablerojn kaj eĉ ŝtonetojn, kiuj kirliĝas en la fluoj. Pro iu obstaklo sur la roko la ŝtonetoj kirliĝante kavigas iom post iom marmiton. Kelkfoje ene de unua marmito du aŭ tri aliaj pli malgrandaj marmitoj formiĝas ĉirkaŭ konuso, kiu aperas tiel meze de la origina marmito. Oni vidas ankaŭ marmitojn, kiuj sinsekvas formante vicon laŭ la deklivo, tra kiu akvo mirinde trafluas de pli alta ĝis malpli alta marmito.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Dum sporta malsuprenirado laŭ torento aŭ kanjono, marmitoj de gigantoj povas esti danĝeraj. Ĉefe kiam granda marmito havas konkavan parieton kaj enhavas akvon, ĝi povas esti mortiga kaptejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]