Marmorta Steleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Marmorta Steleo, aŭ Steleo de la resurekto posttritaga, estas ŝtona plato, ĵus elfosita apud la rivero Jordano ĉe ĝia konfluiĝo kun la Morta Maro, en kiu oni legas tra 85 linioj pri resurekto en tri tagoj. Temas pri nigrinka, ne do gravurita, hebrelingva enskribaĵo, iom damaĝata sur la du kolonoj kaj tie kaj tie malfacile legebla, kiun arkeologoj, paleografoj kaj lingvistoj datigas je la unua jarcento antaŭ aŭ post Kristo. Malkovrita, kelke da jardekoj post la dua mondomilito, de jordana antikvisto kaj aĉetita de svisa hebrea kolektanto, nun estas objekto de granda esploro kaj diskutado. Gi entenas revelacion, iom apokalipseman, de la ĉefanĝelo Gabrielo.

Hipotezitaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj ĝi estus la pruvo ke la historio pri Jesuo rakontita de la evangelioj devenas el judaj materialoj antaŭaj kaj do pli mita ol historia. Ĉu la dokumento utilas aŭ malutilas la historion pri la origino de kristanismo? Interesas, kaj akrigas la diskuton, la supozo ke la dokumento antaŭus la raportojn de la verkistoj de la Nova Testamento.

El la steleo ŝajnas emerĝi la temo de Mesio resurektinta en tri tagoj: “Ene de tri tagoj vi scios, diris JHVH la Sinjoro de la armeoj, la Sinjoro de Izraelo, ke la malbono/malbonulo estis venkita en ĉeesto de la justeco” (linioj 19-21); kaj rilate tion estas krome menciita la sanga ofero. Plue ĉe la fino oni legas: “En tri tagoj, mi Gabrielo...” (l. 80) “tiam vi resurektos por la eterneco (?)” (ll. 85-87).

Studulo Israel Knohl [1] kredas vidi ĉi-tie atestata Mesio malsama ol tiu laŭevangelia triumfonta filo de David: li identigas la personulon menciitan en la steleo kun Simono ribelinto kaj mortigita de Herodo sur kiu paŭsiĝis la evangelioj; Ada Yardeni ke la personulo respektas la traducion pri la Davida religia fizionomio [2] Ĉu eblas ke la tri tagoj kaj Mesiaj suferoj inspiris, kiel unika fonto, la evengeliistojn kaj la aliajn novtetamentajn verkistojn? Tio eblus almenaŭ se tiuj nocioj estus ekskluzivaĵoj de tiu stelro kaj ne ordinara priskribo pri la evento Mesio legebla en la antikvaj bibliaj tekstoj, eĉ akcetante ke tiu dokumento povas utili por kompreni la judan kulturon ene de kiu naskiĝis la evangelioj.

Sanktaj Skribaj elementoj ekskludantaj la hipotezon[redakti | redakti fonton]

Respondas aliaj fakuloj, inter ili unu por ĉiuj, Ilaria Ramelli [3] Fakte, la ĉeesto de la temo pri Mesio suferanta kaj resurektinta post tri tagoj en la atendoj de Judismo estis jam konitaj delonge antaŭ la tempo de la supozita kreiĝo de la steleo. Tia ĉeesto estis jam pruvita en la temo - en Jesaja 53 – pri la suferanta Servisto de Dio, kiu suferas pro la homaj pekoj, mortas kaj ”post sia intima turmento li vidos la lumon”. Oni memore reiru ankaŭ al la psalmo 21 aŭ 22 (psalmo tiam taksata mesia), kie la sufero kaj morto kuniĝas al la espero kaj gloro, kaj al la psalmo 16,9-10: “vi ne lasos mian animon al la Sheolo, vi na lasos ke via sanktulo forputru”. Tiu pasaĵo estos citita de Petro en Agoj 2,27-31. Steleo, do nenion novan aldonas pri sufero kaj resurekto de Mesio aŭ pri ties davideco.

Krome, la tri tagoj menciitaj en la stelro (se koncedi ke ĝi referencas al la resurekto de Mesio) trovas referencojn en la antaŭaj bibliaj libroj. La tri tagoj estis tempospaco tipa por evento opiniata grava: oni povas nombri ĝis 50 kazojn de “tri tagoj”. Aparte signifa tiu de Jona 2,1: Jona restis tri tagojn kaj noktojn en la ventro de la baleno. Utilas ankaŭ la biblia Jozefo kiu, interpretante la sonĝon de egipta personulo, anoncas ke “ene de tri tagoj” li rericevos sian perditan altan oficon: la tri tagoj kutime “komentas” feliĉan destinon, nome transiro de doloro al ĝojo. La samon oni renkontas en Eliro, Nombroj, Samuelo, Ester, Reĝoj, Juĝistaro, Makabeoj ktp. Ne necesis, tial, ke la kultura medio de tiu STELEO sugestu la motivon de la tri tagoj al la aŭtoroj de la Nova Testamento.

La steleo konfirmas kaj redonas la tiaman hebrean reeĥon de la motivoj ligitaj al la Mesio tuj antaŭ la evento Jesuo. Tiuj motivoj envolvas la tutan Skribon kiu povis agi kiel literatura fono. La literatura fono tamen estas supervenkita de la historio de la morto kaj anonco pri la resurekto “post tri tagoj” de Jesuo Kristo laŭ atestoj de Paŭlo, de evangeliistoj, de Talmudo, de la senatkonsulto de la postkrista 39 laŭ atesto de Tertuliano kaj nekristana Porfirio, de la raporto de Pilato al Tiberio kiel notite de Justino Martiro kaj aliaj aŭtoroj de la dua jarcento, de la siria Mara Bar Serapion [4].

La steleo, laŭ ĝiaj ŝatantoj, diras kion la tiama judismo atendis, la historio kion okazis. Okazis evento tiom neatendita ke la atestantoj dekomence ne volis kredi kiam la resurektinto aperis al Maria Magdalena kaj al la virinoj, ili volis rekonfirmojn, multajn, lin persone vidante kaj kun li manĝante kaj travivante!

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ilaria Ramelli, I vangeli hanno copiato? (Ĉu la Evangelioj paŭŝis?), Il Timone n. 87 2009, Milano.

Israel Knohl ,The Messiah before Jesus, The Suffering Servant of the Dead Sea Scrolls

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]