Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
A wave dashing on the shore
Ondo trafanta ĝeton en la Golfo de Santa Catalina
Shipping in Hong Kong harbor
La maro estas grava por homa evoluo kaj komerco, kiel ĉe la delto de la Perlorivero de Ĉinio. La havenoj de Honkongo, Ŝenĵeno, kaj Kantono estas aparte la tria, 4-a, kaj 5-a plej okupata en la mondo.
La fama foto "Blua Marmoro" en ĝia origina orientiĝo, montrante la krucvojon de la Hinda kaj Atlantika Oceanoj ĉe la Bonespera Kabo. Originala subskribaĵo: "Bildo de la Tero, kiel rigardata de la ŝipanaro de Apollo 17 vojaĝanta al la luno. Ĉi tiu transluna marborda foto etendas de la Mediteranea regiono al la Antarkta sud-polusa glaciaĵo. Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam la trajektorio de Apollo ebligis la fotumon de la sud-polusa glaciaĵo. Notu la pezajn nubegojn en la Suda duonglobo. Preskaŭ la tuta marbordo de Afriko klare videblas. La Araba Duoninsulo videblas ĉe la nordorienta rando de Afriko. La granda insulo proksime al la Afrika marbordo estas Madagaskaro. La Azio ĉeflando estas ĉe la horizonto nordoriente."

Ĝenerale maro, mondoceano, aŭ simple la oceano, estas la ligita korpo de sala akvo kiu kovras 70.8% de la surfaco de la Tero.[1] La maro moderigas la klimaton de la Tero kaj ludas gravajn rolojn en la akvocirkulado, karbonciklo, kaj nitrogencirkulado. Kvankam la maro estis travojaĝata kaj esplorata ekde prahistorio, la moderna scienca studo de la maro - oceanografio - datas larĝe ekde la brita ekspedicio Challenger de la 1870-aj jaroj..[2] La maro estas konvencie dividita en kvar aŭ kvin grandaj sekcioj, kiaj ekzemple Pacifiko, nomitaj oceanoj dum pli malgrandaj sekcioj, kiel ekzemple Mediteranea Maro, estas konataj pli precize kiel maroj. Tiele maro estas parto de monda oceano, apartigita de ĝi per tero aŭ subakva montara reliefo. Maro diferencas de oceano per hidrologia kaj meteorologia reĝimoj. Ju pli la maro estas izolita per terpecoj, des pli ĝi diferencas de oceano. Laŭ grado de izoliteco de oceanoj, maroj povas esti internaj, periferiaj kaj interinsulaj.

Pro la nuna stato de kontinenta drivo, la Norda Hemisfero nun estas ĝuste same dividita inter tero kaj maro (rilatumo de proksimume 2:3) sed la Suda Hemisfero estas superforte oceana (1:4.7).[3] Saleco en la malferma oceano estas ĝenerale en mallarĝa gamo proksimume 3.5% laŭ maao, kvankam tio povas varii en pli malfermaj akvoj, proksime de la elfluejoj de grandaj riveroj, aŭ ĉe grandaj profundoj. Proksimume 85% de la solidoj en la malferma maro estas natrio kaj klorido. Altamaraj fluoj estas produktitaj per diferencoj en saleco kaj temperaturo. Surfacaj fluoj estas formitaj per la frikcio de ondoj produktitaj per la vento kaj per tajdoj, dum la ŝanĝoj en loka marnivelo produktiĝas per la gravito de la Luno kaj Suno. La direkto de ĉiuj el tiuj estas regita fare de surfacaj kaj submaraj termasoj kaj per la rotacio de la Tero (la koriolisforto).

Iamaj ŝanĝoj en la marniveloj lasis kontinentbretojn, malprofundajn areojn en la maro proksimaj al tero. Tiuj nutraĵ-riĉaj akvoj abundas je vivo, kiuj provizas homojn per grandaj provizoj de manĝaĵo - plejparte fiŝoj, sed ankaŭ mariskoj, mamuloj, kaj algoj - kiuj estas same rikoltitaj kaj en natura medio kaj farmitaj. La plej diversspecaj areoj ĉirkaŭas grandajn tropikajn koralajn rifojn. Balenĉasado en la alta maro oftis ĝis kiam komuna ĉaŝado kaj la malkreskantaj numeroj de balenoj ekigis internaciajn konservado-iniciatojn kaj finfine moratorion sur plej multe de la komerca balenĉasado. Oceanografio establis ke ne ĉiu vivo estas limigita al la subsunaj surfacaj akvoj: eĉ sub grandegaj profundoj kaj premoj, nutraĵoj fluantaj el hidrotermikaj fluoj apogas sian propran unikan ekosistemon. Vivo eble komenciĝis tie kaj akvaj mikrobaj matoj estas ĝenerale supozitaj kiel kaŭzantoj de la oksigenigo de la atmosfero de la Tero; kaj plantoj kaj bestoj unue evoluis en la maro.

La maro estas esenca aspekto de homa komerco, vojaĝado, mineral-ekstraktado, kaj elektro-produktado. Tio ankaŭ igis ĝin esenca al militado kaj forlasis gravajn grandurbojn eksponitaj al sismoj kaj vulkanoj de proksimaj faŭltoj; potencaj cunamoj minacas; kaj uraganoj, tifonoj, kaj ciklonoj produktitaj en la tropikoj. Tiu graveco kaj dueco influis homan kulturon, de fruaj Mar-dioj ĝis la epopeo Odiseado de Homero ĝis la ŝanĝoj stimulitaj fare de la Kolumbia Interŝanĝo, de vikingaj mar-entombigoj ĝis hajkoj de Basho aŭ al hiperrealista mara arto, kaj inspiris muzikon gaman de la shanties de The Complaynt of Scotland al "La Maro kaj la Ŝipo de Sinbad" de Nikolaj Rimskij-Korsakov al "Aŭskulti la Maron" de A-mei. Ĝi estas la sceno de libertempaj agadoj inkluzive de naĝado, plonĝado, surfado, kaj velnavigado. Tamen, loĝantarkresko, industriigo, kaj intensa agrikulturo ĉiuj kontribuis al aktuala mara poluo. Atmosfera karbondioksido estas absorbita en kreskantaj kvantoj, malaltigante sian pH en procezo konata kiel oceana acidiĝo. La komuna naturo de la maro faris troan fiŝkaptadon kreskanta problemo.

Kondiĉe kaj pli precize el geografia vidpunkto, oni nomas "maro" kelkajn malfermitajn partojn de oceano, ekz. Sargasa Maro, kaj grandajn lagojn - Kaspia Maro, Arala Maro, Morta Maro.

Difino[redakti | redakti fonton]

La interkonektita sistemo de la mondaj oceanoj kaj ties variaj dividoj.

La maroj estas la interligita sistemo de ĉiuj oceanaj akvoj de la Tero, inkluzive de la kvar nomitaj oceanoj de la IHO[4] - nome Atlantiko, Pacifiko, Hinda, kaj Arkta Oceanoj - kaj la akvoj de la Suda Oceano, aŭ pripensitaj aparte aŭ inkluditaj ene de la aliaj kvar..[5] Tiu senco kaj la pli mallarĝa uzado de la termino maro por priskribi specifajn, pli malgrandajn korpojn de marakvo kiel ekzemple la Ruĝa Maro.

Ĉar la esprimo estis uzita dum tempo, ekzistas neniuj klaraj distingoj inter maroj kaj oceanoj, kvankam maroj estas pli malgrandaj kaj estas - kun la rimarkinda escepto de la Sargasa Maro kreita fare de la Nordatlantika Turniĝejo[6] - kutime limigitaj de tero sur pli malgranda skalo ol multaj kontinentoj.[7] Maroj estas ĝenerale pli grandaj ol lagoj kaj enhavas salakvon, sed la Maro Kineret estas nesalakva lago.[8] Ekzistas neniu akceptita teknika difino de maro inter oceanografoj;[9] kiel temo de internacia juro, la Kongreso de Unuiĝintaj Nacioj pri la Juro de la Maro deklaras ke la tuta oceano estas "la maro".

Klasoj de maroj[redakti | redakti fonton]

Dependante de la kontakto kun la oceano, la maroj estas konsiderata kiel divideblaj en tri ĉefaj klasoj: nome marbordaj maroj, kontinentaj maroj kaj fermitaj maroj.

  • kontinenta maro, tiu kiu kuŝas tute ene de kontinento, kvankam komunikaj kun la oceano pere de markolo kies malgranda profundo kreas sojlon kiu malhelpas la interŝanĝojn; tiuj okazas tamen en la formo de marfluoj de kompenso kaj de elŝuto. Inter la kontinentaj maroj kaj la oceano ekzistas diferencoj de temperaturo kaj de saleco, kiuj povas esti konsiderindaj. Ties tajdoj estas tiom malampleksaj ke en kelkaj lokoj kaj epokoj estas preskaŭ malatentindaj. Estas kontinentaj maroj la Mediteraneo, la Balta maro, la Nigra maro kaj la Japana maro.
  • fermita marointerna maro, tiu kiu okupas etendajn depresiojn senelfluejajn. Ili korespondas al lagoj tre grandaj, de akvo pli malpli saleta, inter kiuj elstaras la Morta maro, la Kaspio kaj la maro de Aralo.

Limigo de maroj kaj oceanoj fare de la IHO[redakti | redakti fonton]

La maroj kaj oceanoj de la IHO.

La suprema internacia aŭtoritato pri limigo de maroj, por reguli la marajn trafikon kaj sekurecon, estas la Internacia Hidrografia Organizaĵo (IHO/OHI), per sia tutmonda referenckadro nome publikaĵo Limits of oceans and seas (Limoj de oceanoj kaj maroj) (3a eldono de 1953).[10] Tiu publikaĵo ne establas diferencon inter oceanoj kaj maroj, sed limiĝas nur al nombrado de ĉiuj oceanoj kaj maroj de la mondo, atribuante al ili ciferon, alvenante ĝis 66, kvankam ĉar oni uzas foje nombrojn kun litero, reale estas 73. Estas totalo de 5 oceanoj (Atlantiko kaj Pacifiko estas ĉiuj dividitaj po du, nome Nordo kaj Sudo) kaj 67 maroj, el kiuj du siavice dividitaj en po du basenoj: nome la Mediteraneo kaj la maro de Ĉinio. Krome kelkaj maroj havas internaj marojn (kiuj estas nombritaj per minuskla litero) kiel la Balta maro (kun 3), la Mediteraneo (kun 8) kaj la maroj de la Malaja insularo (kun 13). La publikaĵo konsideras krome kelkajn grandajn etendojn de marakvo, kiel golfoj, golfetoj, kanaloj kaj markoloj, kaj multajn fojojn, ne estas tre klara kiu estas la uzita kriterio, ĉar foje estas nur la simpla uzado de tiuj terminoj kio decidas la konsideron.

Maroj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Maro de Sargasoj, kun indiko de la ĉirkaaŭaj marfluoj.
Situo de la Filipina Maro

Plej grandaj maroj (laŭ surfaco, mln kv.km.)


Sargasa Maro 6,0 Weddella Maro 2,9
Filipina Maro 5,7 Kariba Maro 2,8
Araba Maro 4,6 Mediteranea Maro 2,5
Korala Maro 4,1 Beringa Maro 2,3
Sudĉina Maro 3,5 Oĥocka Maro 1,6
Tasmana Maro 3,3 Barenca Maro 1,4
Fiĝia Maro 3,2 Norvega Maro 1,3


Aliaj konataj maroj:

Marakvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marakvo.

La marakvo estas la salakvo de la maroj kaj oceanoj. Ĝi kovras pli ol 70%-ojn de la tera surfaco. Ĝi konsistas je proksimume 96,5% el akvo kaj je proksimume 3,5% el diversaj saloj kaj solvitaj kaj nesolvitaj organikaj kaj neorganikaj kombinaĵoj, ankaŭ gasaj. En ĝi oni povas trovi plej ofte kloridajn (Cl), natriajn (Na+), sulfatajn (SO24−), magneziajn (Mg2+), kalciajn (Ca2+) kaj kaliajn (K+) jonojn. Tiuj ĉi konsistigas 99%-ojn el la marakvaj saloj, sed tio ĉi kompreneble povas multe varii kaj dependas de la lokaj cirkonstancoj. La indiko pri la kvanto de solvitaj saloj en la marakvo, nome la saleco, montras kiom da gramoj da saloj estas solvitaj en unu kilogramo da marakvo. Ĝi estas do indikata proporcie, plej ofte en elmiloj, sed ankaŭ en elcentoj; tiele, la oceanoj enhavas inter 31 kaj 38 elmilojn da saloj (aŭ en elcentoj kaj averaĝe: 3,5%; ĉe la Morta Maro tiu ĉi valoro atingas eĉ 33,7%-ojn). La marakvo frostas ĉe proksimume -1,9 gradoj Celsius.

Marfluo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marfluo.

Marfluo estas pli-malpli daŭra fluo de akvomaso tra malsamtemperatura ĉirkaŭanta oceana akvo.
Ĝi portas malvarmajn akvojn en varmaj maroj kaj male. La ekziston de fluoj kaj iliaj movodirektoj kaŭzas la froto inter moviĝantaj masoj akva kaj aera, suno-lunaj flusoj kaj malflusoj, diferenco de la tensioj en la profundo de la akvo kaj tera rotacio. Marfluoj povas flui milojn da kilometroj. Ili tre gravas por priskribi la klimatojn de la apudaj kontinentoj. La eble plej konata ekzemplo estas la Golfa Marfluo, kiu igas la nord-okcidentan parton de Eŭropo multe pli milda ol iu ajn alia regiono sur la sama latitudo estas. La graveco de marfluoj ankaŭ prezentiĝas per la El Niño-efiko, en kiu la nedaŭra inversiĝo de marfluo okazigas klimato-ŝanĝojn en Sudameriko, kies efikoj etendiĝas ĝis Aŭstralio. Marfluoj sub la surfaco de la oceano, kaŝiĝantaj antaŭ facila percepto, nomiĝas submaraj riveroj. Marfluoj tre gravas ankaŭ por la evoluo de multaj vivaĵoj. Fama ekzemplo por tio estas la vivciklo de la angiloj.

Tajdo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tajdo.
Rivoluo de la sistemo tero-luno ĉirkaŭ ties komuna pezcentro
Skemo de la luna agado sur la tajdojn

Tajdo (aŭ alflu-reflu-ciklo) estas la perioda altiĝo kaj malaltiĝo de la supraĵo de oceanoj, maroj, golfoj ktp. ĉefe pro la interagoj de la mas-altirforto inter la Luno, Suno kaj Tero[11]. Oni bonvole notu, ke en la sekvo oni povas ankaŭ novvorte diri "tajda" anstataŭ "alflu-reflu-cikla". En difinita loko la akvonivelo varias inter la alflu-reflu-cikla maksimumo kaj la alflu-reflu-cikla minimumo, ankaŭ nomataj respektive alta tajdo kaj malalta tajdo. Alfluo (novvorte: fluso) estas la alflu-reflu-cikla altiĝado startanta ĉe la minimuma akvonivelo kaj finiĝanta ĉe la sekva maksimuma akvonivelo. Refluo (novvorte: malfluso) estas la alflu-reflu-cikla malaltiĝado startanta ĉe la maksimuma akvonivelo kaj finiĝanta ĉe la sekva minimuma akvonivelo. La alflu-reflu-cikla altiĝo estas la diferenco inter la niveloj de alflu-reflu-ciklaj minimumo kaj maksimumo. La alflu-reflu-cikla malaltiĝo estas la diferenco inter la niveloj de alflu-reflu-ciklaj maksimumo kaj mimimumo. La alflu-reflu-cikla niveldiferenco estas la meznombra valoro de alflu-reflu-ciklaj altiĝo kaj malaltiĝo. La intervalo de alflu-reflu-cikla maksimumo (novvorte kaj iom ne-precize mallongige nomata ankaŭ luntajdintervalo) estas la tempdiferenco inter la meridiantransiro (supra aŭ malsupra) de la luno kaj la sekva alflu-reflu-cikla maksimumo.

La ĉefa (sed ne nura) kaŭzo de la aflu-reflu-ciklo estas la mas-altirforto de la luno. La sistemo tero-luno rivoluas ĉirkaŭ sia komuna pezcentro (kiu situas ene de la terglobo inter ĉi ties centro kaj tiu loko de la tersupraĵo, super kiu la luno staras zenite). Sekve de la rivoluo ĉirkaŭ la komuna pezcentro estiĝas decentra rivolua forto, kiu en ĉiu punkto de la tersupraĵo havas la saman absolutan valoron kaj estas direktita for de la luno[12]. Tiuj marpartoj A, kiuj estas plej proksimaj al la luno estas de tiu ĉi plej forte altirataj. Tiuj marpartoj B, kiuj estas plej malproksimaj al la luno, estas de tiu ĉi ankaŭ altirataj, sed pro la pli granda distanco malpli forte, ol la marpartoj A. Por la marpartoj A la rezulta forto (= decentra rivolua forto for de la luno plus altirforto de luno en la direkto al la luno) estigas zenitan "monton" konsistantan el alfluinta akvo, do "alflu-monton". Por la marpartoj B (en la kontraŭa loko sur la terglobo, super kiu la luno staras malzenite) la rezulta forto (= decentra rivolua forto for de la luno plus altirforto de luno en la direkto al la luno) estigas malzenitan alflu-monton. Estas notinde, ke la rezultaj fortoj, kiujn spertas la marpartoj A kaj B, havas preskaŭ la saman absolutan valoron. En la plej multaj lokoj okazas meznombre du alfluoj ene de unu lun-tago (ties daŭro: 24 horoj kaj 50 minutoj). La efiko de la suno estas simila, sed – malgraŭ pli granda maso – malpli forta pro la pli granda distanco. Sekve de la diversaj marprofundoj, situoj de akvo kaj tero, terrotacio, malmoviĝemo de la akvo kaj pliaj efikoj rezultas ĉiutage por ĉiuj lokoj apartaj deflankiĝoj disde alflu-reflu-ciklaj meznombraj valoroj, tiel ke ekzemple de unu alflu-reflu-cikla maksimumo al la sekva ordinare ne pasas precize la tempo de duona lun-tago (12 horoj kaj 25 minutoj). Tian kaj similajn deflankiĝojn oni nomas ne-egalaĵoj. Ne-egalaĵo estas do la diferenco de unuopa valoro (t. e. al unuopa alflu-reflu-ciklo apartenanta valoro de horo aŭ akvonivelo) disde ties responda meznombra valoro de horo resp. akvonivelo. Estas ne-egalaĵo en tempo kaj ne-egalaĵo en akvonivelo. Unu ne-egalaĵo, nome la duonmonata ne-egalaĵo, estas tiu sekve de la lunfazo.

Marnivelo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marnivelo.
Variado de la gravitforto sur Tero.

La marnivelo estas la nivelo de la mara surfaco, al kiu oni kutime rilatas la altecon de ĉiuj punktoj de la Tero. Oni uzas la averaĝan marnivelon por esprimi la altecon de geografiaj punktoj ankaŭ en granda distanco de marbordoj - ekzemple tiel difiniĝas la alteco de la mondaj montoj. La marnivelo male al averaĝa marnivelo ne estas konstanto. Ĝi ŝanĝiĝas ĉefe laŭ tajdocikloj, sed povas ŝanĝi, loke kaj malforte, ankaŭ pro vento kaj temperaturo. Ankaŭ la averaĝa marnivelo ne estas tute konstanta. Ĝi dependas, ekzemple, de la variado de la gravito ĉe la surfaco de la Tero. La averaĝa marnivelo dependas longtempe de klimataj ŝanĝiĝoj. Tiel nuntempe altiĝas la marnivelo pro la degelo de Antarkto kaj de glacimontoj je efiko de la tuttera klimata ŝanĝiĝo.

Por precizaj mezuroj konvenciaj marniveloj estas uzataj. Ekzemple, en Britio oni uzas la averaĝan marnivelon mezuritan inter 1915 kaj 1921 en la urbo Newlyn en Kornvalo; en Francio oni uzas averaĝan marnivelon de Marsejlo; ktp. Nuntempe en Eŭropo ekzistas EVRS (European Vertical Reference System, Eŭropa Vertikala Rilatsistemo),[13] kiu iom post iom anstataŭas la konvenciojn de la individuaj landoj.

Cunamo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cunamo.
Tertremo de Sendajo en 2011, elaera vido de damaĝo en la regiono Sendajo montranta nigran fumon el naftorafinejo de Nippon Oil Sendai.
Pentraĵo de cunamo far Katsushika Hokusai en 1831. Fone videblas la Monto Fuĵio.

Cunamo (devenas el 津波 [cunami] - ondego en haveno), aŭ sisma marondego, estas ondego (aŭ serio de ondegoj) kaŭzita de neveteraj agadoj, kiaj submara sismo, grunda terenglito, vulkana agado, meteorŝtono, ktp., kiu okazigas movon de granda volumeno de akvo, ĝenerale en oceano aŭ granda lago. Krom la menciitaj kaŭzoj, menciindas ankaŭ aliaj subakvaj eksplodoj (kiaj eksplodigoj de subakvaj atomaj aparatoj, nome bomboj), rompo de glaĉeroglacimonto, falo de meteorito, satelito aŭ aliaj eksterteraj objektoj kaj aliaj okazigoj el super aŭ sube la akvo, kiuj havas eblon generi cunamon.[14] Malkiel normalaj oceanaj ondoj kiuj estas generataj de ventotajdoj kiuj siavice estas generataj de la gravita pelo fare de la Luno aŭ la Suno, cunamo estas generata de la movadego de akvo.

Cunamaj ondoj ne similas al normalaj marondoj, ĉar ties ondolongo estas multe pli longa. Pli ol aperi kiel rompa ondo, cunamo povas anstataŭ dekomence aspekti kiel rapide supreniranta tajdo, kaj pro tiu tialo ili estas ofte referencataj kiel tajdaj ondoj, kvankam tiu uzado ne estas akceptita de la scienca komunumo ĉar cunamoj ne estas tajdaj nature. Cunamoj ĝenerale konsistas el serio de ondoj kun periodoj kiuj gamas el minutoj al horoj, alvenantaj laŭ tiele nomitaj "ondotrajno".[15] Ondaltoj de dekoj da metroj povas esti generitaj de grandaj okazaĵoj. Kvankam la efiko de cunamoj estas limigitaj al marbordaj areoj, ties detrua povo povas esti enorma kaj ili povas tuŝi tutajn oceanajn basenojn; La cunamo de la Hinda Oceano de 2004 estis inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj en la homa historio kun almenaŭ 230,000 personoj mortintaj aŭ malaperintaj en 14 landoj borde de la Hinda Oceano.

La greka historiisto Tucidido sugestis en sia verko de la fino de la 5a jarcento a.K. nome Historio de la Peloponeza Milito, ke cunamoj estas rilataj al submaraj tertremoj,[16][17] sed la kompreno de la cunama naturo restis malmulta ĝis la 20a jarcento kaj ankoraŭ multo restas nekonata. Ĉefaj areoj de nuna esplorado estas la klopodoj determini kial kelkaj grandaj tertremoj ne generas cunamojn dum kelkaj aliaj pli malgrandaj ja generas cunamojn; klopodi akurate antaŭscii la pason de cunamoj tra la oceanoj; kaj ankaŭ antaŭscii kiel cunamaj ondoj interagas kun specifaj marbordoj.

Mara acidiĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oceana acidiĝo.

Mara acidiĝo estas la nomo donita al la daŭranta malkresko en la pH de la maroj de la tuta Tero, kaŭzita de la asimilado de antropogena karbondioksido (CO2) de la atmosfero.[18] Proksimume 30-40% de la karbondioksido liberigita fare de homoj en la atmosferon dissolviĝas en la oceanojn, riverojn kaj lagojn.[19][20] Por konservi kemian ekvilibron, kelko el ĝi reagas kun akvo por formi karbonatan acidon. Kelkaj el tiuj superkarbonatacidaj molekuloj reagas kun akvaj molekuloj por doni bikarbonatan jonon kaj hidronian jonon, tiel pliigante la "acidecon de la oceano" (H + jonokoncentriĝo). Inter 1751 kaj 1994 la pH de la oceana surfaco estas taksita kiel malpliiĝinta je ĉirkaŭ 8,25 ĝis 8,14,[21] reprezentante pliiĝon de preskaŭ 30% en H + jonokoncentriĝo en la oceanoj de la mondo.

Tiu kreskanta acideco supozeble havas gamon da rektaj nedezirindaj sekvoj kiel ekzemple deprimado de metabolaj indicoj en gigantaj kalmaroj[22] kaj deprimado de la imunreagoj de bluaj mituloj.[23]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri maro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[24]:

  • Citaĵo
     Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro. 
  • Citaĵo
     Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. 
  • Citaĵo
     Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giunio, Petar 1958 : Kial estas blua la maro, Geografia Revuo, 3(3), 24-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pidwirny, Michael. Fundamentals of Physical Geography, 2nd ed., Ch. 8: "Introduction to the Hydrosphere". University of British Columbia (Okanagan), 2006. Alirita la 26an Nov 2007.
  2. National Oceanic and Atmospheric Administration. "Then and Now: The HMS Challenger Expedition and the 'Mountains in the Sea' Expedition" ĉe Ocean Explorer. Alirita la 2an Jan 2012.
  3. Reddy, M.P.M. Descriptive Physical Oceanography, p. 112. A.A. Balkema (Leiden), 2001. ISBN 90-5410-706-5. Alirita la 6an Aŭg 2014.
  4. Internacia Hidrografia Organizo. "Limits of Oceans and Seas (Special Publication №28) Arkivigite je 2011-10-08 per la retarkivo Wayback Machine", 3rd ed. Imp. Monégasque (Monte Carlo), 1953. Konsultita la 7an de Februaro 2010.
  5. Oxford English Dictionary, 1st ed. "sea, n." Oxford University Press (Oxford), 1911.
  6. Stow, Dorrik. (2004) Encyclopedia of the Oceans. Oxford University Press. ISBN 0-19-860687-7.
  7. National Oceanic and Atmospheric Administration. "What's the Difference between an Ocean and a Sea?" en Ocean Facts. Alirita la 19an de Aprilo 2013.
  8. Nishri, A.; Stiller, M; Rimmer, A.; Geifman, Y.; Krom, M. (1999). “Lake Kinneret (The Sea of Galilee): the effects of diversion of external salinity sources and the probable chemical composition of the internal salinity sources”, Chemical Geology 158 (1–2), p. 37–52. doi:10.1016/S0009-2541(99)00007-8. 
  9. American Society of Civil Engineers. The Glossary of the Mapping Sciences, p. 365. ASCE Publications, 1994. ISBN 0-7844-7570-9.
  10. La 1a eldono estas de 1928, la dua de 1937 kaj 4a malneta eldono estis publikigita en 1986, sed kelkaj disputoj pri la nomoj (kiel tiu relativa al la Japana maro) malebligis ties ratifon.
  11. Tio estas la difino laŭ la internacia normo ISO 19018:2004: Ships and marine technology -- Terms, abbreviations, graphical symbols and concepts on navigation. Ĝenevo, International Organization for Standardization.
  12. Tiu ĉi rivolua forto ne estu interkonfuzata kun la decentra rivolua forto kaŭzata de la rotacio de la tero ĉirkaŭ ĝia akso. Pria ilustraĵo estas en Kumm, Werner: Gezeitenkunde – Theorie und Praxis, Bielefeld, Klasing, 1992, p. 36.
  13. European Geodetic Reference Systems (angle). EUREF (2011-02-04). Alirita 2016-10-16.
  14. Barbara Ferreira (17a de Aprilo, 2011). "When icebergs capsize, tsunamis may ensue". Nature. Alirita 2011-04-27.
  15. Fradin, Judith Bloom kaj Dennis Brindell (2008). Witness to Disaster: Tsunamis. Witness to Disaster. Washington, D.C.: National Geographic Society. pp. 42, 43. [1][rompita ligilo] alirita la 5an de Majo 2016
  16. Tucidido: “A History of the Peloponnesian War”, 3.89.1–4 [2] Alirita la 5an de Majo 2016.
  17. Smid, T. C. (Aprilo 1970). 'Tsunamis' in Greek Literature. Greece & Rome 17 (2a eld.). pp. 100–104.
  18. (2003) “Anthropogenic carbon and ocean pH”, Nature 425 (6956), p. 365–365. doi:10.1038/425365a. 
  19. (1995) “Thermodynamics of the carbon dioxide system in the oceans”, Geochimica et Cosmochimica Acta 59 (4), p. 661–677. 
  20. (Julio 2004) “Impact of Anthropogenic CO2 on the CaCO3 System in the Oceans”, Science 305(5682), p. 362–366. 
  21. (2005) “Studying ocean acidification with conservative, stable numerical schemes for nonequilibrium air-ocean exchange and ocean equilibrium chemistry”, Journal of Geophysical Research – Atmospheres 110, p. D07302. doi:10.1029/2004JD005220. 
  22. (2008) “Synergistic effects of climate-related variables suggest future physiological impairment in a top oceanic predator”, P.N.A.S. 105(52), p. 20776–20780. 
  23. (2008) “Effects of ocean acidification on the immune response of the blue mussel Mytilus edulis”, Aquatic Biology 2, p. 67–74. 
  24. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mar en la hispana Vikipedio.