Maro de Grau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maro de Grau
maro [+]

Koordinatoj20° 0′ 0″ S, 75° 45′ 0″ U (mapo)-20-75.75Koordinatoj: 20° 0′ 0″ S, 75° 45′ 0″ U (mapo)
Areo1 140 647 km² (114 064 700 ha) [+]
Map
Maro de Grau
vdr
Mapo montranta la Grau-maro. 1 140 646 km².

Maro de Grau (hispane Mar de Grau) estas la oficiala nomo por la akvoj de la Pacifika Oceano ĉe Sudameriko sub la kontrolo de Peruo.[1] Tiu akvejo etendiĝas longe proksimume 3079.50 km, el la paralelo de Boca de Capones en norda Peruo ĝis la paralelo de Punto Concordia kaj la paralelo antaŭ la urbo Takno en suda Peruo. Laŭ larĝo, la marzono etendiĝas el la Perua marbordo ĝis 200 marmejloj (370.4 km) en Pacifika Oceano.

Tiu marteritorio estis oficiale nomita la 24an de Majo, 1984, honore al Miguel Grau Seminario, Perua militoficiro priskribita en Peruo kaj en Bolivio kiel heroo el la Dua pacifika milito kontraŭ Ĉilio. Dum la milito, Grau estris la defendon de la Peruaj kaj tiamaj Boliviaj marbordoj kontraŭ la Mararmeo de Ĉilio dum ses sinsekvaj monatoj, kaj finfine mortis mare dum la definitiva Batalo de Angamos ĉe norda Ĉilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliography[redakti | redakti fonton]

  • "El Perú en los tiempos antiguos", Julio R. Villanueva Sotomayor, Empresa Periodística Nacional SAC, Lima, y Quebecor World Perú S.A. 2001
  • "El Perú en los tiempos modernos", Julio R. Villanueva Sotomayor, Empresa Periodística Nacional SAC, Lima, y Quebecor World Perú S.A. 2002
  • "Atlas del Perú", Juan Augusto Benavides Estrada, Editorial Escuela Nueva, Lima. 1995
  • "Historia de la República del Perú [1822-1933]", Jorge Basadre Grohmann, Orbis Ventures SAC, 1939, 2005, Lima (ISBN 9972-205-62-2)
  • Benavides Estrada, Juan. (1999) Geografía del Perú 2do año de Secundaria. Lima: Escuela Nueva.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]