Maro de Lincoln
Maro de Lincoln | ||
---|---|---|
![]() | ||
maro [+] | ||
![]() |
||
Maro de Lincoln | ||
![]() |
||
La Lincoln-maro (angle Lincoln Sea,france Mer de Lincoln; dane Lincolnhavet) estas brako de la Arkta Oceano norde de la Kanada Arkta Arkipelago kaj Gronlando. Ĝi estas konektita al la Bafina golfo per la Markolo de Nares. Ĝi etendiĝas suden de imaga linio de Kabo Columbia okcidente (la plej norda punkto de Kanado) ĝis Kabo Morris Jesup oriente (la plej norda punkto de Gronlando). Oriente, ĝi estas limita de la Wandel-maro . La mara areo tiel difinita kovras areon de proksimume 64 000 km².
En la 19-a jarcento, la Lincoln-maro estis konsiderata la komenco de la senglacia zono de la Arkta Oceano. Ĝi estis nomita de Adolphus Greely, kiu velis tien dum sia polusa ekspedicio de 1881–1884. [1] Ĝi estas nomita laŭ Robert Todd Lincoln, la unua filo de la 16-a Prezidanto de Usono, Abraham Lincoln, kaj tiam Usona Sekretario de Milito.
Alert, la plej norda homa setlejo en la mondo, situas en golfeto sur la insulo Ellesmere fronte al la maro de Lincoln.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lincoln Sea, a sea in the Arctic Ocean. deepseawaters.com, Phoenix, Arizona (2012). Alirita 17 July 2012 .