Mars Global Surveyor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta bildo de la kosmoveturilo Mars Global Surveyor orbitanta super Marso.

Mars Global Surveyor (Marsa Tutmonda Mezuristo) estas misio de NASA cele al studo de la planedo Marso detale pere de variaj sciencaj instrumentoj altnivelaj. La misio estis la unua dum 20 jaroj kiuj alvenis sukcese al la nomita "ruĝa planedo". Dum sia unua jaro kaj duono ĝi zorgis por fazo de aerbremsado konsistanta en akirado de la definitiva orbito tra pasado tra la supraj tavoloj de la marsa atmosfero kaj tiel bremsi sian rapidon ĝis atingi taŭgan orbiton. Tiu periodo estis pli longa ol antaŭvidita, por ne troe damaĝi la sunpanelojn. La kosmoveturilo sekvis polusan orbiton proksiman al la surfaco kaj el tie sendis tre bonkvalitajn fotojn al Tero pri la esplorado de Marso kaj entute ĝi sendis pli da informo ol ĉiuj antaŭaj misioj kune.

La kosmoveturilo havas formon de skatolo de 1,7 x 1,17 x 1,17 metroj, kun du partoj tre bone diferencigitaj; unu por la instrumentoj kaj alia por propelo. La sunpaneloj havas enverguron de 3,5 x 1,9 m kaj havigas 980 W de energio por la instrumentoj. La parabola anteno havas diametron de 15 dm kaj etendeblan brakon de du metroj.

La misio estis financita de la NASA kaj kontrolita el la Jet Propulsion Laboratory (JPL) kaj de Lockheed Martin Astronautics.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]