Marseille-Saint-Charles (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saint-Charles (Metroo de Marsejlo).
Marseille-Saint-Charles
Originala nomo Gare de Marseille-Saint-Charles
Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles
Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles
kapostaciofervoja stacidomo
Situo
Lando Francio Francio
Loko Marsejlo
Geografia situo 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo)43.30347615.3798246Koordinatoj: 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Marsejlo

Marseille-Saint-Charles (Marsejlo)
Marseille-Saint-Charles (Marsejlo)
DEC
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles

Geografia lokigo sur la mapo : Bouches-du-Rhône

Marseille-Saint-Charles (Bouches-du-Rhône)
Marseille-Saint-Charles (Bouches-du-Rhône)
DEC
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Marseille-Saint-Charles (Francio)
Marseille-Saint-Charles (Francio)
DEC
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles
Map
Marseille-Saint-Charles
Ecoj
Nombro de pasaĝeroj 16 906 447 vojaĝantoj (2022)
Trakoj 16
Historio
Malfermo 1848
Administrado kaj utiligado
Trafikanto SNCF
Kodo UIC 87751008
Linioj
Ligita transporto M1M2 Saint-Charles
En TTT Marseille-Saint-Charles ĉe "SNCF"
vdr

Marseille-Saint-Charles estas la ĉefa stacidomo por vojaĝantoj en Marsejlo. Tiun finan stacidomon konstruis la inĝeniero Paulin Talabot. Ĝi situas sur rando de altebenaĵo proksime de la urbocentro, kie antaŭe situis kamparaj bienoj. Provizoraj konstruaĵoj estis inaŭguritaj la 8-an de januaro 1848 por la fervoja kompanio de Avinjono al Marsejlo; oni finis la definitivan stacidomon nur plurajn jarojn poste.

Oni atingas ĝin per ŝtuparego konstruita en 1928 kaj registrita kiel historia konstruaĵo.

La stacidomo Marseille-Saint-Charles longtempe estis la deviga trairejo por vojaĝantoj kiuj celas Afrikon kaj Mezorienton. Tie ili haltis nokton antaŭ ol enŝipiĝi la morgaŭon. De tiu epoko restas ŝildoj de pluraj hoteloj sur la bulvardo de Ateno.

  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 862,050 de linio Paris-Lyon - Marseille-St-Charles (830000).
  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,050 de linio Marseille-St-Charles - Vintimille (frontière) (930000).
  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 861,920 de linio L'Estaque - Marseille St-Charles (939001).
  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de linio Marseille-St-Charles - Marseille-Joliette (938000).


Stacidomoj de Marsejlo


Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]