Marshall Meyer
| Marshall Meyer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 25-an de marto 1930 en Broklino | |
| Morto | 29-an de decembro 1993 (63-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | kancero | |
| Religio | judismo vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | kolegio Dartmouth Juda Teologia Seminario de Usono | |
| Profesio | ||
| Okupo | rabeno | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marshall MEYER (naskiĝis la 25-a de marto 1930 en Broklino, Novjorko - mortis la 29-a de decembro 1993 samloke) estis usona konservativa rabeno kaj fama internacia aktivulo por homaj rajtoj, kaj la unusola eksterlanda membro de la Argentina Nacia Komisiono pri la Malaperigo de Personoj.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Li studis ĉe Dartmouth College, diplomiĝante en 1952. Post renkontiĝo kun Abraham Joshua Heschel, li enskribiĝis en la Rabena Seminario en Ameriko kaj estis ordinita kiel rabeno en 1958. Li doktoriĝis pri religia filozofio de Universitato Kolumbio.[1]
En 1959, li komencis servi kiel rabeno ĉe la kongregacio Beth El en Bonaero. Tra la jaroj, li fariĝis centra figuro en argentina judaro. Entute, li loĝis en Argentino dum dudek kvin jaroj, kie li kreis la plej gravan Konservativan Rabenan Seminarion en Latinameriko, el kiu devenis multaj el la ĉefaj Konservativaj rabenoj de la tuta Sudameriko. Li estis la gvidanto de la plej grava kultura transformo de latinamerika judaro en la 20-a jarcento kaj fondis pli ol dudek judajn komunumojn en Argentino.
Marshall Meyer estis membro de la "Konstanta Asembleo por Homaj Rajtoj" kaj kunfondinto, kune kun la ĵurnalisto Herman Schiller, de la "Juda Movado por Homaj Rajtoj" (Movimiento Judío por los Derechos Humanos). Dum la jaroj de la milita diktaturo, de 1976 ĝis 1983, li kritikis la argentinan registaron pro ĝiaj homaj-rajtaj malobservoj. Li anakŭ forte kondamnis la registaron de Ronald Reagan pro subteno de latinamerikaj diktaturoj. Li laboris por savi la vivojn de multaj homoj persekutitaj de la reĝimo kaj vizitis malliberulojn en malliberejoj, inkluzive de la ĵurnalisto Jacobo Timerman, kiu poste dediĉis al li sian libron Malliberulo sen Nomo, Ĉelo sen Numero.
En 1984 li direktis la «Studon pri Homaj Rajtoj» en Nikaragvo. Samjare, li revenis al Usono por instrui ĉe la Usona Juda Universitato en Los-Anĝeleso, kie li funkciis kiel vickanceliero. Ĝis 1993 li estis rabeno de la Kongregacio B'nai Jeshurun en Novjorko, la dua plej malnova Aŝkenaza sinagogo de la urbo kaj liberala komunumo. Dum religiaj servoj li klarigis sian "teologion de spitemo", prezentante socian agadon kiel centran parton de la principoj de sinagoga laboro, en kunlaboro kun kristanoj kaj islama pastraro, kaj alvokante al gvida rolo en la pacprocezo por la araba-israela konflikto. La kongregacio fariĝis modelo por multaj aliaj sinagogoj en Usono.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Post kiam la restarigo de demokratio en 1983, Meyer estis premiita plej altan honoronde la nacio, la Ordeno de la Liberiginta Generalo San Martín, de la nove elektita prezidanto Raúl Alfonsín.[2][3]
En 2019, la Urbo Bonaero honoris Mayer pro lia laboro vizitante malliberulojn dum la milita reĝimo per starigo de grafitio-muro en lia memoro sur la ĉefa placo de la ĉefurbo.[4]
Jarojn post lia morto, li estis unu el tiuj honoritaj de prezidantino Cristina Fernández de Kirchner kiam ŝi honoris tiujn, kiuj batalis por la restarigo de demokratio.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Obituaries: Marshall Meyer", The New York Times, December 31, 1993.
- ""In His Despair, Rabbi's Strength Revives Temple", The New York Times", October 3, 1987.
- You Are My Witness:The Living Words of Rabbi Marshall T. Meyer; American Rabbi in Argentina to Help Investigate "Disappeared Persons".
- > Agasajan al Rabino Marshall Meyer.
- ↑ Inventory of the Marshall T. Meyer Papers. Rubenstein Rare Book and Manuscript Library, Duke University.
- ↑ Lia nomo ankaŭ aperas en la listo "Kiu estas kiu" de la "Vortaro de Internacia Biografio" .
- ↑ ארגנטינה תוקיר את זכרו של הרב מאייר | ישראל היום (2025-03-03). Alirita 2025-03-28 .
- ↑ Genio y figura. Aurora.

