Marsilio de Padovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marsilo de Padovo (itale: Marsilio da Padova) (naskiĝinta ĉirkaŭ en 1284 en Padovo kaj mortinta en 1342 en Munkeno) estis itala medicinisto kaj politika teoriisto kiu fortege oponis la teran povon de la papoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marsilo naskiĝis el familio de juĝistoj kaj notarioj. Li studis medicinon antaŭe en la universitato de Orléans, poste en tiu de Parizo en kiu fariĝis rektoro en 1312. Li sin ligis al alia teologo, sampensanta, Johano de Jandun[1]. Oni lin trovas kanoniko en Padovo en 1316. Li alternas la aktivecon de instruisto de diplomatisto: oni lin trovas ĉe Charles de la Marche, la estonta reĝo de Francio, por lin inviti ĉefe gvidi gibelinan ligon.

Kune kun Johano de Jandun li sekrete kompilis la Defensor pacis (la Defendanto de la paco). La verko estas dediĉita al la imperiestro Ludoviko la 4-a de Bavario. Ĝi dividiĝas laŭ tri eroj kies la unua pritraktas ĝenerale la politikan juron; la dua estas aparte konsekrita al la juro kaj al la organizo de la institucio Eklezio aŭ, por difini la aferojn laŭ ilia ĝusta nomo, ne nur kontraŭ la tera povo de la papo sed ankaŭ kontraŭ la spirita povo de la samo kaj ĉiuj institucioj de la Eklezio.

La 21an de marto 1324, Ludoviko la 4-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, estas ekskomunikita de la papo Johano la 22-a. Tujpost la imperiestro difinas kaj traktas la papon “malamiko de paco” , koncepto kiu ŝajnas ripeti la titolo de la verko de Marsilio, laŭ kiu vere la papo estas malamiko de la paco.; dum la imperiestro pretigas sian reagon Marsilio de Padovo kaj Johano de Jandun prezentiĝas al li, en Nurenbergo, por servi laŭbezone kontraŭ la papo.

Marsilio akompanas la imperiestron tra Italio, kiu por senrajtigi Johanon la 22-an en Romo elektigas kontraupapon (Nikolaon la 5-an, la franciskanon Petro de Korvara) kaj nomumas Marsilon ”ĝeneralan vikarion” . Sed ilia restado en Romo mallonge daŭras: minacite de la velfo Robert d'Anĵuo, kaj timante popolan insurekcion en Romo, Ludoviko kaj liaj dukonsilistoj forlasis la urbon kaj rifuĝiĝis en la direkto de la nordo de Italio. En 1329, la imperiestro revenis Germanion, en Munkeno ĉiam akompanita de Marsilio. Tie, en la imperia kortego, Marsilo komplis aliajn siajn verkojn kiel la “””Defensos minor””” (Minora defendanto), laDe translatione imperii (Pri la translokiĝo de la imperio), kaj De iurisdictione imperatoris in causis matrimonialibus (Pri la jurisdikcio de la imperiestro rilate geedzajn problemojn). ref>Féret [1896], p. 199.</ref>. Marsilio mortis eble en 1342 aŭ 1343.

Potitika penso de Marsilio[redakti | redakti fonton]

La papo malamiko de la paco[redakti | redakti fonton]

Laŭ Marsilio, la ŝtato estas nur socio por materiaj profitoj, organismo de povo nure tera, kaj estas regata de leĝoj kreitaj laŭvole de la regantoj sendpende de iu ajn morala natura aŭ dia leĝo.

Kritikoj kontraŭ la tradicia politika teologio[redakti | redakti fonton]

Marsilio de Padovo apartenas al pensfluo favora al egalismo laŭ kiu neniu regado ekzistis antaŭ la orogona falo (prapeko: li sekvas en tio Aristotelon por aserti ke la homo estas “politika animalo”, kaj precipe por aserti ke okazis ekde la origina falo ke la homoj enfermiĝis en vilaĝoj antaŭe, en urboj poste kaj ke la homa leĝaro alestiĝis por reguli la rilatojn inter la civitanoj. La povo de regado, aŭ trudpovo, ne estas vidata kiel natura afero, sed kiel sekvo de la homa leĝo influita siavice de la prapeko.

Marsilio konceptas du celojn de la homa vivo: la homo havas personan celon la eterna savo, sed post la origina falo - pro kiu li perdis sian aŭtonomion (kaj liberan volon kiu estas ties ornamo) - la homo havas kiel celon ankaŭ la homan prosperon kiun li akiras per la bono de la civila paco kaj aŭtarcio. Sed nepras distingo: dum la eterna savo estas persona kaj individua afero koncernanta la civitanaron, la tera celo koncernas kolektive ĉiujn mondloĝantojn: pro tio, Marsilio distingas la religian moralon (bazitan sur la Evangelio) el la politika moralo aŭ natura moralo (bazita sur la aristotela moralo). Li do tute disigas la kredon el la racio, dum la natura morala leĝo ne estas tiu tradicia - de Tomaso de Akvino. Ekzemple, - sed iu juĝata utila de la ŝtata regantaro. Nome, malgraŭ, sia religia kreo, kristana kredo, Marsilio detruas aŭ febligas kristajan principojn.

La problemo de la naturaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Por ne uzi la esprimon “naturan moralan leĝon” aŭ similaĵojn, Marsilio distingas nur la leĝon homa kaj la leĝon dia: tiu homa estas kreaĵon de la homa leĝofaranto (la popolo aŭ ĝia granda parto) aŭ plibone la imperiestro kaj la ŝtataj reĝoj, delegitaj de la popolo. La leĝofaranto inspiriĝu ĉi-kaze al la “aristotela morala natura” por krei la leĝon, sed la homa leĝo ne devenas, rekte, el la dia leĝo kiel, ekzemple, por Tomaso de Akvino, kvankam devigita ne alestigi leĝojn kontraŭantajn la dia leĝo.

Ĉi-punkte nepras precizigi ke la popolo, enkampigita de Marsilio kaj Johano de Landun, ne funkcias kiel la popolo en la modernaj demokratioj kie la ĉiu civitano rajtas elekti laŭ sia bontrovo, sed estas konceptata kiel en Averoeso kie la multego ŝajnas amaso kiu juĝas unuanime, interpretata de la leĝofaranto.

Fine, laŭ Marsilio, la homa leĝofaranto “fidela” (nome “kristana”) leĝofaras ankaŭ por la ekleziaj aferoj eventuale inspiriĝante de la decidoj de ĝenerala Koncilio. Laŭ Marsilio tiel estas eliminata la “interfero” de la papo: estas tia ĝuste la precipa karakterizo de la penso de Marsilo.

Tera povo kaj spirita povo[redakti | redakti fonton]

Fakte, al la plenitudo potestatis (pleneco de la povo) de la papo Marsilio oponas la plenecon de la povo de la imperiestro; kaj proponas kiel pli taŭgan politikan regadon la laŭcelekta monarkio, al kiu devas obei ankaŭ la eklezio kaj papo, eĉ neniu pastro rajtas politike agadi.

Laŭ Marsilio, ĉar la homa princo povas modifi ĉiun leĝon signifas ke li estas super la leĝo.

Sekvoj de la marsilia teorio[redakti | redakti fonton]

Multaj esploristoj vidas ene tiu teorio vojon al la modernaj demokratioj, kaj samtempe vojon al la moderna ŝtatismo al kiu Marsilio provizis la leĝofaradon sendepende el ĉiu natura morala leĝo.

Kaj samtempe, kune kun aliaj, ili vidas en tiu doktrino vojon al la protestantismo en kiu svarmas la sekularaj valoroj, la submetiĝo de la Eklezio al la Ŝtato, kritikoj al la ekleziaj institucioj en la nomo de la Evangelio, rolo de la pastroj reduktita al la nura evangelizado kaj moraligo de la moroj, eklzio kiu adaptas sian instruon al la oportuneco ktp. [2] Kompreneble, Marsilio batalante kontraŭ la [[Spirita povo|spiritan povon de la papo (kaj de la eklezio ĝenerale) batalas ankaŭ kontraŭ la tera povo de la papoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alberto Torresani, Il Pincipe e la genesi dello statalismo moderno, 2099.
  • Frank Godthardt, Marsilius von Padua und der Romzug Ludwigs des Bayern: politische Theorie und politisches Handeln, V&R unipress GmbH, Göttingen 2011.
  • Jürgen Miethke, Politiktheorie im Mittelalter. Von Thomas von Aquin bis Wilhelm von Ockham, Mohr Siebeck, Tübingen 2008.
  • Adolphe Franck, Réformateurs et publicistes de l'Europe, Paris, 1864.
  • Paul E. Meyer, Étude sur Marsile de Padoue, Strasbourg, 1870.
  • Pierre Féret, La Faculté de théologie de Paris et ses docteurs les plus célèbres, vol. III, Paris, 1896.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meyer [1870], p. 7-8.
  2. Tamen la Katolika Eklezio neniam akceptis tiun doktrinon kaj de ĉiam kaj nun kondutas laŭ la principo kiu atribuas al la Eklezio absolutan sendependon, dotkrinan kaj paŝtistan, el ĉiu ŝtata povo, ankaŭ la plej kristana. Oni vidu ĉe: Katolika sociala doktrino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]