Opportunity

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marsveturilo Opportunity)
Projekciaĵo de Mars Exploration Rover
La unua bildo de Opportunity
Panorama bildo de la kratero Aglo. Ĝi indikas ekziston de akvaj fontoj.

Opportunity (prononcu:[oporTJUneti]) estas la nomo de la aŭtonoma esplorada vaganta veturilo sur la planedo Marso. Ĝia oficiala nomo estas: Mars Exploration Rover - B (MER-B) kaj ĝi estas la dua el du identaj esploradaj robotoj lanĉitaj en junio kaj julio de la jaro 2003. La alia veturilo MER-A ricevis la nomon Spirit.

Opportunity grundiĝis sur Marson la 25-an de januaro 2004, 5:05(UTC). La celita loko estis Meridiani Planum, granda ebenaĵo. Dum la proksimiĝo al la surfaco la sondilo sukcese uzis la paraŝutojn kaj la aersakojn por bremsi kaj rompi la ŝokon de la kontakto kun la surfaco.

Ĉefaj malkovroj de Opportunity[redakti | redakti fonton]

La analizoj de la fotoj kaj la sciencaj datumoj eble pruvos la ekziston de akvorezervoj (en ajna formo) sur la planedo Marso.

Problemo kun la blokitaj radoj en sabloduno[redakti | redakti fonton]

La 6-an de majo 2005, Opportunity kaptiĝis en tre mola sabloduno.

La 4-an de junio, Opportunity sukcese manovris kaj eskapis de la mola sablo.

Fino de la misio[redakti | redakti fonton]

La 13-an de februaro 2018, la NASA finas la 15-jaran marsan mision de la kosmaŭto Opportunity, ne sukcesinte veki ĝin post tempo de memkonserva moduso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]