Martínez (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martínez
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 114  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 5° 21′ U (mapo)40.630833333333-5.3483333333333Koordinatoj: 40° 38′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 098 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Martínez (Provinco Avilo)
Martínez (Provinco Avilo)
DEC
Martínez
Martínez
Situo de Martínez
Martínez (Hispanio)
Martínez (Hispanio)
DEC
Martínez
Martínez
Situo de Martínez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martínez, Ávila [+]
vdr

Martínez [marTInez] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Martínez estas komprenebla etimologie kiel aludo al iama reloĝanto, nome Martínez (kiel ĉiuj finiĝantaj en sufikso -ez aŭ -z) estas unu el plej oftaj familinomoj en Hispanio, fakte kun la signifo de filo de Marteno.

Martínez en la provinco Avilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 111 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 70 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En 1639, la reĝo Filipo la 4-a, bezonanta monon vendis vilaĝojn inter kiuj Martínez pere de negocisto Bartolomé de Spínola, Grafo de Pezuela de las Torres, al iu Don Antonio de Valencia kun ties tuta municipa teritorio, duonleŭgo, kontraŭ 2800 dukatoj, inklude ties 30 lokanojn kontraŭ po 15 000 maravedoj, ĉio laŭ arĝentaj moneroj. La nova posedanto renomis la lokon al «Villaverde de Valencia». Pro liaj tiranemo kaj sklaveco la lokanoj plendis al la reĝo kaj tiu akceptis ilian elaĉeton en 1643 kaj renomis la lokon al «Villa de Martínez».

Meze de la 19-a jarcento oni produktis tritikon, sekalon, karobon, terpomojn, cicerojn kaj aliajn legomojn; en brutobredado gravis ŝafoj, kaproj, bovoj kaj porkoj; en ĉasado eblis de kunikloj, leporoj, perdrikoj kaj aliaj ĉasbirdoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]