Marta Hillers
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Marta Hillers | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Marta Hillers | ||
Naskiĝo | 26-an de majo 1911 en Krefeld, Rejnprovinco, Germana Imperiestra Regno | |
Morto | 16-an de junio 2001 (90-jaraĝa) en Bazelo, Bazelo Urba, Svislando | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto taglibristo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Marta HILLERS (1911 – 2001) estis germana ĵurnalistino kaj verkistino. Dum ŝia vivo, ŝi estis anonima aŭtorino de aŭtobiografia rakonto titolita Virino en Berlino (Eine Frau in Berlin) en kiu ŝi raportas pri la ĉiutaga vivo en Berlino dum la soveta okupacio, je la fino de la dua mondmilito, precipe laŭ la vidpunkto de la virinoj, viktimoj de multaj seksperfortoj.
Hillers studis en Sorbonne, parolis flue france kaj ruse. Lau serĉoj de Jens Bisky de la "Sudgermana Gazeto" Süddeutsche Zeitung en la jaro 2003, ŝi skribis por kelkaj ne gravaj gazetoj kaj revuoj de la Tria Regno. Laŭ Bisky ŝi ankaŭ havis kontaktojn al la nazia partio.
La taglibro enhavas tekstojn pri la tempo inter aprilo kaj junio 1945. Unuafoje ĝi eldoniĝis en la jaro 1954 en la angla lingvo (anonime) laŭ instigoj de C. W. Ceram. Hillers edziniĝis en la 50aj jaroj kaj translokiĝis al Svislando. La taglibro aperis en la germana lingvo (same anonime) en la jaro 1959. Poste ŝi ne plu verkis.
Novaj eldonoj en la angla kaj germana lingvo aperis en 2003 kaj 2008.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Eine Frau in Berlin. Tagebuchaufzeichnungen vom 20. April bis 22. Juni 1945, Die Andere Bibliothek Band Nr. 221, ISBN 3-8218-4534-1, 2003
- A Woman in Berlin, paperback 320 pages, Virago Press Ltd, ISBN 1-84408-112-5, 2003
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anonyma: Eine Frau in Berlin Film von 2008 auf imdb
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bisky, Jens, "Wenn Jungen Weltgeschichte spielen, haben Mädchen stumme Rollen / Wer war die Anonyma in Berlin? Frauen, Fakten und Fiktionen / Anmerkungen zu einem grossen Bucherfolg dieses Sommers," Süddeutsche Zeitung, 24. Sept. 2003
- Christian Esch, "Eine belanglose Person? Die Süddeutsche Zeitung enthüllt die Identität der "Anonyma" von Berlin, Enzensberger antwortet," Berliner Zeitung, 25. Sept. 2003
- Harding, Luke, "Row over naming of rape author" The Observer, 5. Oktober 2003
- Götz Aly, "Ein Fall für Historiker: Offene Fragen um das Buch Eine Frau in Berlin," Süddeutsche Zeitung, 18. Okt. 2003
- Kanon, Josef, "My City of Ruins," review in The New York Times, August 14, 2005, book review section p. 12. See also Christoph Gottesmann, Vienna, letter to the editor, New York Times Sunday book review section, Sept. 11, 2005, p. 6.