Martello-turoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martello-turo

Martello-turoj estas malgrandaj rondaj fortikaĵoj situantaj marborde.

En Britio la turoj konstruiĝis ekde 1804 por defendi la marbordon kontraŭ la francoj. Plejparte ili datiĝas de 1804 al 1814. Ili nomiĝis laŭ simila turo en Iberio atakata de la britoj en 1794 ĉe loko nomita angle Mortella Point: la britoj mismemoris la nomon.

Estis multegaj turoj en Anglio, aparte ĉe la suda kaj sudorienta marbordoj. En Skotlando estis nur tri; en Irlando, ĉirkaŭ 50; kaj aliaj en Ĵersejo kaj Guernsey. Pluaj turoj konstruiĝis alilande, ekzemple en la Bermudoj, Kanado, Indonezio kaj Usono. Verŝajne la lasta turo de la brita imperio konstruiĝis dum la 1850-a jardeko ĉe Sydney (Aŭstralio) kiel defendaĵo kontraŭ la rusoj dum la krimea milito, kvankam la konstruado finiĝis nur post la fino de tiu milito.

Post kiam Napoléon Bonaparte fine malvenkis, britaj doganistoj uzis iujn turojn por helpi kontraŭi kontrabandistojn; aliaj detruiĝis de la maro. Pluraj servis dum la dua mondmilito kiel lokoj por kontraŭaviadilaj kanonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]