Martemjan Rjutin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martemjan Rjutin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1890 (1890-02-01)
en Irkutska gubernio
Morto 10-an de januaro 1937 (1937-01-10) (46-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo tombejo Donskoje vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo komunismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martemjan Rjutin (189013-an de januaro 1937, ruse Рютин Мартемьян Никитич) estis malnova bolŝeviko kaj sekretario de la Moskva urba komitato de la Komunista Partio en la 1920-aj jaroj. Inter decembro 1927 kaj septembro 1930, li estis kandidata (ne-voĉdona) membro de la Centra Komitato de la Soveta Komunista Partio kaj apoganto de la modera ("dekstrula") alo en la partio, gvidata fare de la komunista teoretikulo Nikolaj Buĥarin kaj ĉefministro Aleksej Rjukov.

Opozicio de Rjutin[redakti | redakti fonton]

Sekve al siaj kritikoj kontraŭ la ŝanĝo de politiko en la fino de la 1920aj jaroj fare de Stalino, en septembro de 1930, Rjutin estis forpelita el la Komunista Partio kaj estis arestita post ses semajnoj pro opozicia agado.

Li verkis en junio de 1932 "Apelacion al ĉiu membro de la Tut-Unia Komunista Partio (bolŝevika)". La dokumento havis 200 paĝojn kaj estas konata kiel "Rjutina Platformo". En la dokumento, li alvokis por ĉesigo de la perforta kolektivigo ("paco kun la kamparanoj"), malakcelo de la industriigo, remembrigo de forpelitaj, eksigitaj partianoj inkluzive Lev Trockij kaj "freŝa starto". Unu ĉapitro de la Platformo estis dediĉita al personeco de Stalino, kiun Rjutin nomumis "tombofosisto de la revolucio" kaj "diabla genio de la partio kaj la revolucio". Rjutin argumentis, ke "sen elimino de Stalin, estas neeble restaŭri sanon de aŭ la Partio aŭ la lando."

La Rjutina Platformo estis disdonita inter amikoj de Rjutin kaj iamaj opoziciaj gvidantoj en Moskvo en la somero de 1932. La sekreta polico OGPU baldaŭ raportis la aferon al Stalin, kaj tiu estis al komenco de la t.n. Rjutin-afero. Oni identigis Rjutinon kiel verkiston la 23-an de septembro 1932 kaj oni arestis lin. La 2-an de oktobro, la supozita Rjutin-grupo estis pelita el la Komunista Partio. OGPU referis la aferon al la Politburoo. Oni ne trovas dokumentojn de kunsido de la Politburo pri la afero. Oni supozas, ke pro interna misakordo, Rjutin estis punita ne al morto sed nur al 10-jara prizono. 29 aliaj personoj same ricevis prizonpunon.

Rjutin estis ekzekutita en 1937 dum la Granda Purigo. Li - preskaŭ sola el la malnovaj bolŝevikoj - ne cedis al torturoj kaj rifuzis konfeson de falsaj akuzoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]