Marten Toonder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marten Toonder
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1912 (1912-05-02)
en Roterdamo
Morto 27-an de julio 2005 (2005-07-27) (93-jaraĝa)
en Laren
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Familio
Gefratoj Jan Gerhard Toonder vd
Edz(in)o Phiny Dick vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoanimaciistobildliteraturistokinistoilustristo • pentristo vd
Aktiva dum 1930–2005 vd
Verkado
Verkoj Q3178360 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Marten Toonder (1972)

Marten TOONDER (Roterdamo, 2-a de majo 1912Laren, 27-a de julio 2005) estis grava nederlanda bildstria aŭtoro. Li konatiĝis precipe kiel verkisto kaj desegnisto de Sinjoro Bommel kaj Tom Kato. (nl:Tom Poes)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marten TOONDER naskiĝis en Roterdamo. Li ekkonis bildstriojn dank'al sia patro, kiu kunportis komiksojn el Usono. Post la studoj, li kun sia patro per ŝipo vojaĝis al Argentino, kie li en 1931 ekkonis la Disney-bildstrian desegniston Dante Quinterno. Tiu profesia desegnisto inspiris Marten mem ekdesegni bildstriojn. Por tiu celo li aliĝis al la roterdama artakademio, sed tiun ĉi rapide denove forlasis.

En 1935 li edziĝis kun Afine Kornélie DICK, najbara knabino el sia junaĝo, kiu mem ankaŭ desegnis kaj verkis bildstriojn sub la pseŭdonimo Phiny DICK. Ŝi ankaŭ kreis tekstojn kaj desegnaĵojn por sia edzo por la bildstrio Kappie.

Marten TOONDER fondis Toonder Studio's, firmao kiu produktas filmojn kaj reklamaĵojn. En 1963 Toonder transloĝiĝis kun sia edzino al Greystones, Irlando, por tie sin tute dediĉi al la bildstria desegnado. Li rimarkis je sia surprizo ke la irlanda pejzaĝo mirinde similis tiun kiun li jam dum jaroj desegnis por la bildstrioj de Bommel.

En 1996 li edziĝis kun sia dua edzino, la komponistino Tera DE MAREZ OYENS, kiu poste en la sama jaro mortis. De tiam li denove ekloĝis en Nederlando en la domo Rosa Spier en Laren.

Toonder mortis je la aĝo de 93 dum li dormis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 1938 aperis lia unua bildstrio, en sveda gazeto. Ekde 1941 aperis en De Telegraaf la bildstriojn kiuj plej konatigis lin, kun ĉefroluloj Tom Kato kaj Olivier B. Bommel.

La plej bonaj rakontoj sin distingas pro la subtila humuro kaj iomete kaŝita socia kritiko. Ankaŭ ili konas tipan lingvouzon. Vortoj kiel denkraam kaj minkukel ankaŭ ekster la bildstrioj de Toonder konatiĝis.

Kelkaj rakontoj de Toonder estis desegnofilmigitaj, sed ne ĉiam same sukcese; manksi la subtila humuro en ili.

Aliaj bildstriaj serioj de Toonder kiuj aperis estas:

  • la rakontoj de Panda
  • Reĝo Hollewijn (nl:Koning Hollewijn)
  • Kappie

En novembro 2005 aperis libro ĉe Uitgeverij Panda, dediĉita al lia kompleta verkaro. En ĝi ankaŭ lia viva filozofio estas klarigita pere de liaj eldiroj kaj intervjuoj.

En 1992 li ricevis la Tollens-premion por sia tuta verkaro.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj parolturnoj el la rakontoj, precipe el la buŝo de ĉefrolulo s-ro Bommel mem, iĝis parto de la nederlanda lingvo. Kelkaj el la nove ekuzitaj neologismoj estas: denkraam, zielknijper kaj minkukel. Novaj esprimoj estas i.a.: kommer en kwel, Als je begrijpt wat ik bedoel, een eenvoudige doch voedzame maaltijd kaj verzin toch eens een list!

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1941 - Tom Poes ontdekt het geheim der blauwe aarde, rakonto
  • 1941 - Tom Poes in den toovertuin, rakonto
  • 1941 - De geheimzinnige roverhoofdman, rakonto
  • 1941 - De Drakenburcht, rakonto
  • 1941 - Het verdwijneiland, rakonto
  • 1941 - De Reuzenvogel, rakonto
  • 1941 - De rare uitvinding, rakonto
  • 1942 - Het eiland van Grim, Gram en Grom, rakonto
  • 1942 - De zieke hertog, rakonto
  • 1942 - Het monster-ei, rakonto
  • 1942 - Kasper en de draak, rakonto
  • 1942 - Tom Poes en de laatste markies van Carabas, rakonto
  • 1942 - Tom Poes in het land van de blikken mannen, rakonto
  • 1942 - Tom Poes en de betoverde spiegel, rakonto
  • 1943 - Heer Bommel en de bergmensen, rakonto
  • 1943 - Tom Poes en het geheim van het Noorderlicht, rakonto
  • 1943 - Tom Poes en de Bommelschat, rakonto
  • 1943 - Tom Poes en de schat op de zeebodem, rakonto
  • 1943 - Tom Poes ontmoet een oude bekende, rakonto
  • 1944 - Tom Poes en De Superfilm-onderneming, rakonto
  • 1944 - Tom Poes en de meester-schilder, rakonto
  • 1944 - Tom Poes en de Chinese waaier, rakonto
  • 1947 - De wonderdokter, rakonto
  • 1947 - De watergeest, rakonto
  • 1947 - Tom Poes en de talisman, rakonto
  • 1947 - Tom Poes en de nieuwe ijstijd, rakonto
  • 1947 - Het monster van Loch-Ness, rakonto
  • 1948 - De geheimzinnige sleutel, rakonto
  • 1948 - De grootgroeiers, rakonto
  • 1948 - De zeeslang, rakonto
  • 1948 - Heer Bommel stuit de vooruitgang, rakonto
  • 1948 - Tom Poes en de Pierrace, rakonto
  • 1949 - Het vibreerputje, rakonto
  • 1949 - Horror de Ademloze, rakonto
  • 1949 - Solvertje, rakonto
  • 1949 - De betoverde prinses, rakonto
  • 1949 - Kwetal de breinbaas, rakonto
  • 1950 - Het Lijm-Teem
  • 1950 - De volvetters, rakonto
  • 1950 - Het wegwerk, rakonto
  • 1950 - Eh... dinges, rakonto
  • 1951 - De Partij van de Blijheid, rakonto
  • 1951 - Tom Poes en Mom Bakkesz, rakonto
  • 1951 - De kneep van Knipmes, rakonto
  • 1951 - De geheimzinnige gaper, rakonto
  • 1952 - Tom Poes en de partenspeler, rakonto
  • 1952 - Het wroegwezen, rakonto
  • 1952 - De Schoonschijners, rakonto
  • 1952 - Tom Poes en de gebroeders Weeromstuit, rakonto
  • 1953 - Tom Poes en de wenswerkster, rakonto
  • 1954 - Tom Poes en het tijddeurtje, rakonto
  • 1955 - Tom Poes en het slaagsysteem, rakonto
  • 1955 - Tom Poes en de knip-hoed, rakonto
  • 1959 - De feunix, rakonto
  • 1962 - Tom Poes en het huilen van Urgje, rakonto
  • 1963 - Tom Poes en de wilde wagen, rakonto
  • 1963 - De bovenbazen, rakonto
  • 1965 - Tom Poes en de wisselschat, rakonto
  • 1967 - Als je begrijpt wat ik bedoel..., rakontaro
  • 1967 - En daar houd ik mij aan..., rakontaro
  • 1968 - Geld speelt geen rol, rakontaro
  • 1969 - Een Heer moet alles alleen doen, rakontaro
  • 1970 - Zoals mijn goede vader zei, rakontaro
  • 1970 - Een eenvoudige doch voedzame maaltijd, rakontaro
  • 1971 - 'K Wist niet dat ik het in mij had, rakontaro
  • 1971 - Parbleu, rakontaro
  • 1972 - Praw! Der Hemeldonderweder, rakontaro
  • 1972 - Een groot denkraam, rakontaro
  • 1973 - Met uw welnemen, rakontaro
  • 1973 - Verzin toch eens een list!, rakontaro
  • 1973 - Altijd hetzelfde, rakontaro
  • 1974 - Overgehaalde landrotten, rakontaro
  • 1974 - Zeg nu zelf..., rakontaro
  • 1974 - Met mijn teer gestel, rakontaro
  • 1975 - Wat enigjes, rakontaro
  • 1975 - En daar houd ik mij aan, rakontaro
  • 1976 - Grofstoffelijke trillingen, rakontaro
  • 1976 - Mijn eigen eenzame weg, rakontaro
  • 1977 - Zaken zijn zaken, rakontaro
  • 1977 - Hoe vreselijk is dit alles, rakontaro
  • 1977 - De Grote Onthaler, rakonto
  • 1978 - HM, rakontaro
  • 1978 - Als u mij wilt verschonen, rakontaro
  • 1979 - Ach mallerd, rakontaro
  • 1979 - Héél stilletjes, rakontaro
  • 1979 - De andere wereld, rakonto
  • 1980 - Had ik maar beter geluisterd, rakontaro
  • 1980 - Daar zit iets achter, rakontaro
  • 1981 - Een ragfijn spel, rakontaro
  • 1981 - Hier ligt een mooie taak, rakontaro
  • 1982 - Ook dat nog, rakontaro
  • 1982 - Een enkel opbeurend woord, rakontaro
  • 1983 - Dit gaat te ver, rakontaro
  • 1984 - Mooi is dat, rakontaro
  • 1984 - Het uiterste gevraagd, rakontaro
  • 1985 - Daar kan ik niet tegen, rakontaro
  • 1985 - Soms verstout ik mij, rakontaro
  • 1986 - Een kleine handreiking, rakontaro
  • 1986 - Dat geeft te denken, rakontaro
  • 1986 - Een Bommelding, rakontaro
  • 1986 - Heer Bommel en ik
  • 1987 - Hanezang, poemoj de Querelijn Xaverius, Markies de Canteclaer van Barneveldt, legataj de M. Toonder
  • 1987 - Wat ben je toch knap, rakontaro
  • 1987 - Dát zag ik nu eens net!, rakontaro
  • 1988 - Ik voel dat heel fijn aan, rakontaro
  • 1988 - Als dat maar goed gaat, rakontaro
  • 1989 - Vleugeljaren, poemoj de Querelijn Xaverius, Markies de Canteclaer van Barneveldt, legataj de M. Toonder
  • 1990 - Heer Bommel komt op, rakontaro
  • 1990 - Heer Bommel vervolgt, rakontaro


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]