Marteno la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno la 1-a

Sankta Marteno la 1-a, latine Martinus , naskiĝis ĉirkaŭ 600 kaj mortis en 655. Li estis papo de 649 ĝis sia morto. Antaŭ esti papo, li estis ambasadoro de la papo en Konstantinopolo. Li kunvokis sinodon en Romo pro diskuto de monotelismo, herezo defendita de bizanca kortego. Li estis arestita de imperiestro Konstanto la 2-a kaj ekzilita al Konstantinopolo, poste al Krimeo, kie li mortis.