Marteno la 1-a (Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marteno la 1-a
consort king of Sicily
Martin1Sicilsky.jpg
Royal arms of Aragon.svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1374 (1374-07-25)
en Princlando Katalunio
Morto 25-an de julio 1409 (1409-07-25) (35-jara)
en Kaljaro
Mortokialo malario [#]
Tombo Cagliari Cathedral [#]
Religio Kristanismo [#]
Lingvoj Q8202951latina lingvoitala lingvo • mezepoka kataluna lingvo [#]
Familio
Dinastio Reĝa Domo de Aragono [#]
Patro Marteno la 1-a de Aragono [#]
Patrino Maria de Luno [#]
Edzino Maria de Sicilio • Blanko la 2-a de Navaro [#]
Amkunulo Agatuccia Pesce • Tarsia Rizzari [#]
Idoj Yolande of Aragon, Countess of Niebla • Petro de Aragono • Marteno de Aragono • Frederiko de Aragono [#]
Parencoj Eugenia de Montijo [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Marteno la 1-a de Sicilio, konata kiel la Juna (1374 - Cagliari (Sardio), 25-an de julio 1409), estis reĝo de Sicilio inter 1390 kaj 1409, 3-a Grafo de Luna.

Li estis la unua el la kvar filoj de Marteno la 1-a de Aragonio kaj lia unua edzino, Maria de Luna, filino kaj heredantino de la grafo de Luna. Estis, sekve, nepo de Petro la 4-a kaj nevo de Johano la 1-a de Aragono.

En 1390 li geedziĝis kun Maria de Sicilio, al kiu li redonis la reĝlandon Sicilio, rekuperante ĝin per milita forto kontraŭ grupo de ribelemaj baronoj. Li regis kun sia edzino ĝis sia morto en 1402. Li poste rifuzis la traktaton subskribitan de la antaŭa reĝo Frederiko la 3-a en 1372 kaj regis sole. De ĉi tiu unua geedzeco naskiĝis filo, la infano Petro de Sicilio (1394-1400).

En 1398 li estis deklarita kiel posteulo de sia patro al la Parlamento, post kiam la suverenulo konsentis, ke la princo devos prezenti sin en la oportuna momento por ĵuri la sindikatan statuson de la reĝlandoj de Aragono kaj Valencio kaj la graflando de Barcelono, same kiel ĝiaj foruoj.

Marteno el Juna geedziĝis en duaj nuptoj kun Blanka de Navaro, heredantino de la familio Evreux kaj estonta reĝino de Navaro. De ĉi tiu geedzeco li havis alian filon, la infanon Marteno de Aragono (1403-1407).

Li gvidis la trupojn de la konkero de Sardio kaj en 1409 li sendube venkis la aŭtoritatojn de Giudicato di Arborea en la batalo de Sanluri, tuj antaŭ lia morto pro malsano en la urbo Cagliari. Lia tombo estas en la katedralo de ĉi tiu urbo.

Ĉar neniu el la infanoj naskitaj de iliaj geedziĝoj postvivis lin, la sola posteulo, kiun li lasis, estis neleĝa infano, Fadriko de Luna. Marteno la 1-a de Aragono provis nomi sian neleĝan nepon kiel posteulon de la Kronlando de Aragono sed ne ricevis sufiĉan subtenon ĝustatempe, antaŭ ol morti en plena procezo. En la Kompromiso de Kaspo, la kandidateco de ĉi tiu estis rifuzita definitive favore al Ferdinando la 1-a de Aragono.