Marteno la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno la 5-a

Marteno la 5-a, aŭ denaske Oddone Colonna, (n. en 1368 en Genazzano - m. en 1431 en Romo) de la familio Colonna estis la romkatolika papo ekde 1417 ĝis sia morto.

Colonna studadis juron en la universitato de Perugia. Li fariĝis kardinalo-diakro en 1402, kaj partoprenis al la elektado de la kontraŭpapoj Aleksandro la 5-a kaj Johano la 23-a, esperante reunuigi la Ekleziojn de Romo kaj Avinjono post la granda okcidenta skismo. Li estis balotita kiel la nova papo okaze de la koncilio de Konstanco la 11-an de novembro 1417, kaj elektis la nomon "Marteno" omaĝe al Marteno de Tours.

persona papa blazono de li
portreto de li el la Nurenberga Kroniko