Martin Chemnitz la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinus Kemnicius maior
(1561-1627)
Bildo de Martin Chemnitz la Maljuna.
Bildo de Martin Chemnitz la Maljuna.
Persona informo
Martin Chemnitz
Naskiĝo 15-a de oktobro 1561
en Brunsvigo, Germanio
Morto 26-a de aŭgusto 1627
en Ŝlesvigo, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Eŭropa Universitato Viadrina
Universitato de Helmstedt
Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Universitato de Rostock
Familio
Patro Martin Chemnitz vd
Gefratoj Martin Chemnitz (pastro) vd
Infanoj Martin Chemnitz la JunaBogislaw Philipp von Chemnitz vd
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto • advokato vd
Aktiva en RostockSzczecin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martin Chemnitz la Maljuna (1561-1627) estis germana juristo, kanceliero, rektoro kaj advokato, filo de Martin Chemnitz (1522-1586), frato de Martin Chemnitz (1564-1627) kaj patro de Martin Chemnitz la Juna (1596-1645) kaj de la historiisto Bogislaw Philipp von Chemnitz (1605–1678).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martin Chemnitz estis la dua filo de la lutera teologo Martin Chemnitz kaj Anna Jäger. Li estis instruita de privataj instruistoj, inkluzive de Heinrich Meibom la Maljuna (1555-1625), kaj en la urba lernejo de Brunsvigo. Li studis ekde 1578 en la Universitato de Lepsiko, kie li doktoriĝis pri filozofio en 1580. Li tiam translokiĝis al la Universitato de Helmstedt kaj fine al la Viadrino[1] en Frankfurto ĉe Odro. Tie li doktoriĝis pri ambaŭ juroj (civila kaj eklezia) en 1588. Poste li iris al Rostock por dediĉi sin al advokatofico.

Duko Bogislavo la 13-a el Pomeranio (1544-1606) nomumis lin al la mentoreco de la duko Philipp Julius de Pomeranio-Wolgast (1584-1625). En 1601 li estis nomumita plena profesoro pri juro en la Universitato de Rostock kaj estis elektita rektoro de la universitato fine de la jaro.

Bogislavo la 13-a de Pomeranio nomumis lin, en 1603, kiel Privata Konsilisto kaj Kanceliero de la registaro de Pomeranio-Stettin. Lia sukcedanto Filipo la 2-a el Pomeranio (1573-1618) konfirmis lin en liaj postenoj en 1606 kaj sendis lin al la Imperia dieto en Regensburgo, en 1613. Post la morto de Filipo la 2-a, en 1618, li akceptis inviton al la kortego de duko Johano Frederiko de Holstein-Gottorf (1579-1634), en Ŝlesvigo, kie li estis kanceliero ekde 1619 ĝis la fino de sia vivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Borcholten (1535-1593)
  • Bogislavo la 13-a (Pomeranio) (1544-1606)
  • Heinrich Camerarius (1547-1601)
  • Heinrich Meibom la Maljuna (1555-1625)
  • Christoph Gruner (1557-1606)
  • Statius Borcholten (1569-1626)
  • Filipo la 2-a (Pomeranio) (1573-1618)
  • Johano Frederiko (Holstein-Gottorf) (1579-1634)
  • Axel Oxenstierna (1583-1654)
  • Philipp Julius (Pomeranio) (1584-1625)
  • Franciscus Chemnitz (1609-1656)
  • Johann Friedrich Chemnitz (1611-1686)
  • Christoph Chemnitz (1613-1671)
  • Christian Chemnitz (1615-1666)
  • Johann Bernhard Krey (1771-1826)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Viadrino aŭ Brandenburga Universitato de Frankfurto estis la unua universitato de Brandenburgo, fondita en 1506. En 1811 ĝi translokigis al la Universitato de Vroclavo.