Martin Haase

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Haase
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1962 (1962-10-25) (61-jaraĝa)
en Dortmundo
Lingvoj Esperantoanglafrancaitalagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Osnabrück University • Universität zu Köln Philosophische Fakultät • Universitato de Kolonjo
Infanoj 0
Okupo
Okupo romanisto • lingvistoesperantisto • universitata instruisto • podkastisto • esperantologobiologo
TTT
Retejo https://www.martinhaase.de/
vdr

Martin HAASE (naskiĝis la 25-an de oktobro 1962 en Dortmund) estas fakulo pri latinidaj lingvoj kaj pri la eŭska lingvo. Li laboras ankaŭ pri gestaj lingvoj de surduloj. Krome li estas la nuna direktoro de Germana Esperanto-Instituto. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO kaj aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido.

Haase komence studis en Tuluzo kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en Kolonjo en 1988 (resp. 1991). Post agado ĉe la universitatoj de Hamburgo, Osnabrück, Freiburg kaj Berlino (Libera Universitato, Teknologia Universitato) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg.

Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.

Haase estas ankaŭ profesoro de AIS.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Thomas Bormanndecembro 1988 - decembro 1990Thomas Pusch
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.