Martin Hayneccius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Hayneccius
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1544 (1544-08-10)
en Borna
Morto 28-an de aprilo 1611 (1611-04-28) (66-jaraĝa)
en Grimma
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Gymnasium St. Augustin vd
Memorigilo Martin Hayneccius
Profesio
Okupo edukisto • poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Honora tabulo por Hayneccius en Grimma

Martin HAYNECCIUS (naskiĝinta la 10-an de aŭgusto 1544 en Borna, mortinta la 28-an de aprilo 1611 en Grimma) estis germana komediverkisto kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte en Lepsiko li poste estis instruisto en Leisnig, Chemnitz kaj Annaberg antaŭ ol iĝi lernejestro en Braunschweig en 1585. En 1588 li vokitis al Grimma kie li funkciis ĝismorte kiel estro de la fama gimnazio.

El liaj multaj porlernantaj komedioj presitis: »Almansor« (origine verkita en la latina, Leipzig 1578, germanlingve kiel »Schulteuffel«, Leipzig 1603) kaj »Hansoframea seu Mimoscopus« (latinlingva, 1581, germane: »Hans Pfriem«, Leipzig 1582). Ambaŭ brilas per granda komiko sed ankaŭ per kelkaj obscenetaj frazoj. Pro populara direkteco ili ja interesas historie kaj filologie, ĉar en ili donatas multaj tiutempaj eldiroj kaj proverboj.

Hayneccius ankaŭ tradukis la verkon »Captivi« de Plaŭto (Leipzig 1582) kaj verkis »Medulla sive Phraseologia Terentiana« (Leipzig 1590) pri Terentio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 19, kio legeblas tie ĉi interrete.