Martin McDonagh
| Martin McDonagh | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Oskar-premiito | |||||
| Persona informo | |||||
| Martin McDonagh | |||||
| Naskiĝo | 26-an de marto 1970 (56-jaraĝa) en Londono, Anglio, | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Irlando Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Alma mater | Sacred Heart Catholic School (en) Salesian College (en) | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | John Michael McDonagh (mul) | ||||
| Amkunulo | Phoebe Waller-Bridge (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | teatra reĝisoro • filmreĝisoro • scenaristo • dramaturgo • reĝisoro | ||||
| Aktiva dum | 1996– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martin McDonagh /məkˈdɒnə/ mək-DON-ə (naskita la 26-an de marto 1970 en Camberwell, Londono) estas irlanda dramisto, kinoreĝisoro, scenaristo kaj filmproduktoro. Unu el la ĉefaj figuroj en nuntempa irlanda teatro.[1]
Li famiĝis ĉefe kiel aŭtoro de du dramaj trilogioj, sed ankaŭ kiel radia dramisto. Liaj teatraĵoj estis prezentitaj en Londono kaj sur Broadway, interalie, kaj ricevis plurajn premiojn.
Li estas konata pro sia absurdisma nigra humuro, kiu ofte defias la modernan teatran estetikon. Li gajnis multajn laŭdojn, inkluzive de Akademia Premio,[2] ses BAFTA Premioj, du Oraj Globoj Premioj kaj tri Olivier Premioj, krom nomumoj por kvin Tony Premioj.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Li estis konata frue en sia kariero pro la ekstrema brutaleco kaj kinematografia stilo de kelkaj el siaj teatraĵoj. Oni konsideras lin kultivi ekstreman formon de rekta teatro, kiu emfazas la perfortajn kaj groteskajn aspektojn de la verkoj por kapti la atenton de la publiko. Liaj teatraĵoj, multaj el kiuj estis produktitaj en la Okcidenta Kvartalo kaj sur Broadway, inkluzivas en:The Beauty Queen of Leenane, en:The Cripple of Inishmaan (ambaŭ de 1996), en:The Lonesome West (1997), en:The Lieutenant of Inishmore (2001), The Pillowman (La kusenulo, 2003), en:A Behanding in Spokane (2010), kaj Hangmen (2015).
McDonagh gajnis la Akademian Premion por plej bona realfilma mallonga filmo pro Six Shooter kaj ricevis ses aliajn nomumojn pro sia laboro en In Bruges (2008), en:Three Billboards Outside Ebbing, Missouri (2017), kaj en:The Banshees of Inisherin (2022). Li reĝisoris la nigran komedifilmon en:Seven Psychopaths (2012) kaj estis administra produktanto por la filmoj en:The Second Death (2000) kaj The Guard (2011) de sia frato John Michael.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Who is Martin McDonagh - the Oscar nominated Irish writer of "Three Billboards Outside Ebbing Missouri" (3 March 2018).
- ↑ 2006 Oscars. Alirita 6 April 2016 .

