Martin Packness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martin PACKNESS)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Martin Packness
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1839 (1839-02-03)
Morto 24-an de majo 1914 (1914-05-24) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Martin PACKNESS [paknes] (naskita la 3-an de februaro 1839 en Vejle; mortinta la 24-an de majo 1914 en Vejle) estis dana esperantisto kaj eldonisto.

Packness multe vojaĝis kaj restis kelkan tempon en Kablando, tiam angla kolonio en Sudafriko. En sia naskiĝurbo li vigle verkis kaj eldonigis Esperantan literaturon. Menciinda estas lia vortaro dana-esperanta (Dansk-Norsk Esperanto Ordbog), kiu aperis kiel n-ro 5 en la Esperanto Serio ĉe Neumann en Vejle en 1909 (18x12 cm [2], iv, 304 p.).

Li fondis Esperanto-klubon de Vejle la 21-an de januaro 1909.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]