Martinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martinet
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Les Sables d'Olonne
Kantono La Mothe-Achard
INSEE kodo 85138 [+]
Poŝtkodo 85150
Kodo laŭ INSEE 85138
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Alain perrocheau
Demografio
Loĝantaro 604  (1999)
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 41′ N, 1° 41′ U (mapo)46.6775-1.6780555555555Koordinatoj: 46° 41′ N, 1° 41′ U (mapo)
Alto De 12 al 63 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,11 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Martinet (Francio)
Martinet (Francio)
DEC
Martinet
Martinet
Situo de Martinet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martinet (Vendée) [+]
vdr

Martinet [martine] estas vilaĝo de Francio, kiu etendiĝas sur 18,11 km2 en heĝa kamparo de la departemento Vendée (Vendeo), regiono Pays de Loire (Luarlandoj). Ĝi situas je altitudo maksimuma de 63 m kaj minimuma de 12 m super la marnivelo, je dekduo da kilometroj rektlinie de la atlantika marbordo, mezvoje inter La Roche-sur-Yon kaj Les Sables d'Olonne. Koordinatoj: 46° 40′ 39″ N 1° 40′ 41″ U / 46.67750 °N, 1.67806 °U / 46.67750; -1.67806 (mapo). La plej proksima granda urbo estas, norde, Nantes (280 600 loĝantoj, 577 000 kun la ĉirkaŭurbo), je distanco de 92 km (ĉ. unuhora veturado, parte per aŭtovojo sur 64 km). La 45-km-longa rivero Jaunay http://fr.wikipedia.org/wiki/Jaunay , kiu alfluas la riveron Vie [vi], randiras ĝian nordan limon.

En la franca, sen majuskla komenclitero, la nomo Martinet estas ankaŭ tiu de birdo, apodo, iom simila al hirundo, de vipo, kaj malnova nomo de martelmaŝino. Supozeble de la unua kaj lasta fontas la etimologio de ĝia nomo. Ĝia blazono konsistas, supre, el tri blankaj lilifloroj sur blua fono kaj, sube, tri nigraj apodoj sur flava fono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La multnombreco de hakiloj surloke trovitaj atestas pri tiea homa vivo kaj aktiveco en la neolitiko. Dum la Vendea Milito, kvankam la vivkondiĉoj de la loĝantaro, konsistanta el terkulturistoj kaj metiistoj profesie ligitaj al ilia laboro, estis ege malfacilaj, kaj dum senjoroj vivis sufiĉe komforte kaj sekure per ilia laboro, viroj de la komunumo partoprenis en bataloj kontraŭ la Respublikanoj, i.a. en du fiaskintaj atakoj kontraŭ Les Sables d'Olonne. Sub la Empirio, Martinet fariĝis loko, kie kaŝiĝis grupo de kontraŭuloj al la napoleona soldatvarbado venintaj el najbaraj komunumoj. Batalo okazis la 4an de marto 1814 inter ĝendarmoj kaj dizertintoj en La Flocelière. Mortis 3 dizertintoj kaj 2 ĝendarmoj. Dum la 19a jarcento estis epoko de agrikultura disvolviĝo. La komunumo atingis la plej altan nombron da loĝantoj kun 700. Pli ol 25 el ili mortis ĉe la batalfronto de la Unua Mondmilito. Martinet estas loko de pilgrimado pro apero de la Virgulino en 1847.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la 19a Jarcento. Kruco kun surskribo "Hosana". Ruinoj de la kastelo de la Revelière kaj de Montmarin. Loĝejo de Malvergne.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro kreskis je 10% inter 1990 kaj 1999 por atingi 604 loĝantojn kaj 783 en 2007. En la franca, la loĝantoj nomiĝas Martinéziens, la loĝantinoj Martinéziennes.

Ekonomia kaj socia vivo[redakti | redakti fonton]

La ekonomio kaj socia vivo de Martinet ĉiam estis kaj restas ligitaj ĉefe al agrikulturo. Por pli racia uzo de la materialo, de la monrimedoj kaj homaj fortoj, la terkulturistoj organiziĝis en Agrikultura Grupiĝo de Komuna Ekspluatado (GAEC). La ĉefaj vivrimedoj estas bredado (bovoj kaj bovinoj por viando kaj lakto, porkoj, kokidoj kaj anasoj), terkulturado, fruktoj (pomoj kaj piroj). Dum la lastaj jaroj, la urbestraro strebis disvolvi turismajn eblecojn de la komunumo.

Libertempa zono de Les Ouches du Jaunay[redakti | redakti fonton]

Temas pri vasta areo kun 15 ĉaledoj lueblaj dum la tuta jaro, ankaŭ, periode, por profesicele restadantaj personoj, kun eblecoj por tendumado, por ruldomoj kaj loĝveturiloj, por fiŝkaptado en lageto, por promenadoj kaj piedirado sur 20 km da padoj tra la kamparo kaj arbaroj. Ekzistas ankaŭ gastigebleco en farmdomoj. Biblioteko estas je la dispono de loĝantoj kaj de la uzantoj de turismaj instalaĵoj.

Asocia vivo[redakti | redakti fonton]

La asocia vivo estas vigla kaj diversa. Kluboj kaj asocioj ekzistas por sportoj, libertempaj aktivaĵoj, ĉasado, fiŝkaptado, kantado, familia vivo, gepatroj de lernantoj, junularo, mastrumado de libertempejo "Les Ouches du Jaunay", ktp. Martinet ĝemeliĝis en majo 2002 kun Charvonnex, samampleksa vilaĝo de orienta Francio, en la departemento Alta Savojo. Ĝi havas partnerajn rilatojn kun Fàràgù (Rumanio).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la franca)

[1] [2] Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Kampadejo : [3] Arkivigite je 2007-08-12 per la retarkivo Wayback Machine . Poŝta adreso : Village les Ouches du Jaunay, 5 allée des Ouches, 85150 Martinet chaletsloisirs.martinet@wanadoo.fr Promenadoj : [4] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine [5] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Satelita foto : [6] Arkivigite je 2007-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Mapo : [7] Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine