Martinika iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Martinika iktero
Martinika iktero
Martinika iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. bonana'
Icterus bonana
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Martinika iktero (Icterus bonana) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas kiel endemio en Martiniko en Malgrandaj Antiloj. La populacio estas malgranda (10,000-20,000 individuoj) kaj malpliiĝanta, kvankam komuna en la insulo, en malgranda teritorio de nur 1,100 km².

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, mangrovoj kaj plantejoj. Ĝi estis iam en plej parto de habitatoj sub 700 m, el duonarida arbaro, arbarbordoj kaj arboplantejoj al pluvarbaroj, sed oni sugestis, ke sekaj arbaroj kaj mangrovoj estas la plej gravaj habitatoj.

Ĝi estas 18–21 cm longa. Estas nigra kaj ruĝecbruna ikteredo, anstataŭ flava aŭ oranĝa kiel preskaŭ ĉiuj el la genro. Ĝi estas nigreca kun ruĝecbruna kapuĉo (kapo kaj brusto) kaj ruĝoranĝaj ŝultromakulo, pugo, ventro kaj subvosto. La beko kaj kruoj estas grizaj.

La voĉo estas fajfoj kaj akraj alvokoj.

Ili manĝas ĉefe en kanopeo fruktojn, berojn kaj varion de insektoj, ĉu solaj ĉu en paroj aŭ en malgrandaj familigrupoj. La reprodukta sezono okazas el decembro, sed ĝenerale okazas en februaro-julio.

Senarbarigo faciligis disvastigon de la ĵus setlita Brila molotro, Molothrus bonariensis, kaj tiu specio parazitas 75 % de la nestoj de ikteroj ĉiujare, sed ĵusa malpliiĝo de la nombroj de molotroj permesis ioman rekuperon de la iktera populacio. Eble la indiĝena populacio de la Kariba kviskalo, Quiscalus lugubris, pliiĝis same kiel la nestopredado, sed ne estas klara pruvoj de tiaj okazoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]