Martinroda (distrikto Ilm)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Martinroda
Blazono
Martinroda in IK.svg
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Geratal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03677
Poŝtkodo 98693
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070034
Politiko
Komunumestro Günther Hedwig
Partio de komunumestro FW Martinroda
Adreso de la administrejo Marienstr. 2
98693 Martinroda
Demografio
Loĝantaro 1181 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°43′30″N 10°53′16″O  /  50.725°N, 10.88778°O / 50.725; 10.88778 (Martinroda (distrikto Ilm)) (mapo)Koordinatoj: 50°43′30″N 10°53′16″O  /  50.725°N, 10.88778°O / 50.725; 10.88778 (Martinroda (distrikto Ilm)) (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 8,27 km²
Oficiala retejo http://www.martinroda.de
Information icon.svg
vdr

Martinroda estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Geratal. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 1 181 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas pitoreske piede al la 556 metrojn alta monto Veronikaberg. Sur ĝiaj kalktavoloj kreskas multaj kreskaĵoj, kiujn oni aliloke malofte trovas.

Tra la komunumo gvidas la konata migradopado Von Bach zu Goethe.

De la Karolinenblick oni ĝuas belvidon ravan super la tutan vilaĝon. En la kerno staras impona urbodomo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo menciitis unuafoje en 1219 kiel Mainharderode ĉar memloke laŭdire kavaliro Mainhard en Arnstadt estis fondinta bienon. La nomo en la kuro de la tempo ja ŝanĝiĝis: Merdenroda (1500), Meinhart Rote (1559), Marterott. Ĝi estis inter la unuaj lokoj sub protekto de la nur 4 km fora kastelo en Elgersburg.[1] La Reformacio enkondukitis same kiel en la resto de la tiama Hennebergio en 1533. En 1508 la komunumo venis sub la administradujon de Ilmenau ene de la grafujo Henneberg-Schleusingen kaj apartenis deposte al la Frankonia regnodistrikto. Gravis metie la komercado per lignaĵoj de taksuso ĉefe. La ligno prilaboritis je siteloj, manĝilaro, ĉerpujoj, skatoloj, kestetoj, pafarkoj kaj arbalestoj. Ankaŭ la vitobastonetoj ofte produktitis el taksuso. La historio de la komunumo estis ĉiam en rilato kun Ilmenau, kaj Martinroda ankaŭ plejtempe apartenis al la sama regnado kiel Ilmenau. Ekde 1583 ĝi iĝis saksia kaj ĝis 1920 al la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Martinroda situis mezepoke ĉe la tre grava komerca vojo inter Erfurto kaj Nurenbergo kies konduko similas al la nuntempa federacia ŝoseo B 4. Ĝi plifirmigitis inter 1805 kaj 1809 inter Plaue kaj Ilmenau havante la nomon Marienstraße laŭ dukino Maria Pavlovna Romanova kiu financis la laborojn. Fakte ene de Martinroda la ŝoseeto eĉ hodiaŭ nomiĝas tiel. Plifirmigo de la strato al Heyda faritis en 1847 kaj haltejo fervoja venis en 1897 ĉe la linio de inter Erfurto kaj Ilmenau. La stacio troviĝas ekster de la vilaĝo, norde. Lernejo moderna venis en la jaro 1883 kiu pligrandiĝis en 1901. La martinroda-anoj ekspluatis ankaŭ kvarcosablon en rompejoj ĉirkaŭaj kiu venditis lukre sur bazaroj proksimaj. Ankoraŭ kantatas kantoj pri la mokonomo sablokunikloj kiun oni donis al la lokuloj. Sed la kvarca sablo ankaŭ utiligitis en la vitro kaj porcelana fabrikadoj. Iam ekzistis en Martinroda ankaŭ porcelanaĵfabriko: ĝin fondis en 1900 Friedrich Eger; elektrika kurento venis en 1911 kaj en 1919 malfermis la pordojn la poŝtejo. La kolĥozo (LPG) fonditis en 22.5.1953 post la ŝtatigo de tereno kiu nombriĝis inter la pli grandaj en la distrikto; tion atestas ĝis hodiaŭ diversaj siloj apud la stacidomo. En 1965 faritis laktobovina bredejo por 1000 bestoj. Inter 1920 kaj 1952 Martinroda apartenis al la Distrikto Arnstadt; post la separto distrikta en 1952 ĝi partas en la Distrikto Ilmenau. Ekde la 31.12.2019 Angelroda estas kvartalo de Martinroda.[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Völkel: Gastliches Thüringen, Arnstadt 1993, ISBN 3-929662-00-0
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 11/2019, de la 18.10.2019, p. 385 ss., aufgerufen am 31. Dezember 2019