Martinus Beijerinck
Aspekto
Martinus Beijerinck | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Martinus Willem Beijerinck | |||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1851 en Amsterdamo | ||||
Morto | 1-an de januaro 1931 (79-jaraĝa) en Gorssel | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Nederlando vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno Teknika universitato Delft ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entomologo virusologo botanikisto profesoro biologo mikrobiologo universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Mikrobiologio, plantoscienco kaj virusoscienco ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Martinus Willem BEIJERINCK (Amsterdamo, 16a de marto 1851 - Lochem, 1a de januaro 1931) estis nederlanda natursciencisto, botanikisto kaj mikrobologo. Li estis unu de la fondintoj de la virusologio, kaj estas memorita pro la malkovro de la tabakmozaikviruso.
En 1899, Martinus Beijerinck ripetis la eksperimentojn de Dmitrij Ivanovskij, kaj estis konvinkita, ke ili indikis la ekziston de infekta agento de tipo ankoraŭ ne konata al la scienco. Beijerinck komprenis, ke la menciita infekta agento multiĝas nur en ĉeloj, kaj hipotezis ke ĝi estas likva substanco nomita contagium vivum fluidum ("likva vivanta poluaĵo"). Poste, la hipotezo de Beijerinck pri la flueco de virusoj estis refutita fare de Wendell Meredith Stanley.