Martiroj de Otranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ MARTIROJ
“Okcent Martiroj de Otranto”
Interno de la katedralo de Otranto kie konserviĝas la martiraj relikvoj.
nomo = Okcent Martiroj de Otranto
nacio =  Italio
epoko de la martiriĝo = 14-a de aŭgusto 1480
martirigintoj = Turkoj de la armeo de Gedik Ahmet Paŝao
motivoj de la martiro = Malamo al la kristana kredo
loko de la martiriĝo = Otranto Apulio (Italio)
precipa konservado de la relikvoj = En la katedralo de Otranto
kulto = En la Katolika Eklezio
beatproklamo = 1771 iniciate de papo Klemento la 14-a
sanktproklamo = [12-a de majo]] 2013 per celebro de papo Francisko
liturgia festo = 14-a de aŭgusto
simbola atributo = Palmaĵo

Martiroj de Otranto, aŭ “Sankta Antonio Primaldo kaj ties kompanuloj martiroj” aŭ "Okcent Martiroj de Otranto", estas la 813 loĝantoj de urbo salenta Otranto mortigitaj la 4-an de aŭgusto de 1480 de Turkoj gvidataj de Gedik Ahmet Paŝao, pro ilia refuzo konvertiĝi al Islamo post la kapitulaco de ilia sieĝata urbo.

Ili estis sanktadeklaritaj la 12-an de majo 2013 de papo Francisko.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La 28-an de julio 1480 turka ŝiparmeo de la sultano Mohamedo la 2-a veninta de Valonio, fortigita per 90 galeasoj, 40 galiotoj kaj aliaj ŝipoj, entute provizitaj per 150 militaj barkoj kaj 18.000 soldatoj, aperis sub la muregoj de Otranto [2].

La urbo, defendita de 400 soldatoj de la reĝo de Napolo Ferdinando Aragina, bravege rezistis [3]

La urbo heroe rezistis al la atakoj, sed la popolo de nuraj 6.000 loĝantoj ne povis sin defendi kontraŭ diurnaj bombadoj, ankaŭ pro tio ke al la homoj mankis la kapablo efike uzi la malmultajn armiloj allasitajn de la forfuĝinta garnizono. Fakte, la 29-an de julio la defendantoj kaj la tuta loĝantaro forlasis la periferiajn kvartalojn por retitĝi en la fortikaĵo; la turkoj dume rabadis la urbon kaj la kamparajn kaj najbarajn loĝantejojn.

Kiam Gedik Ahmet Paŝao, ĉefestro de la turka armeo, pretendis senkondiĉan kapitulacon de la defendanoj, kaj tiuj ĉi rifuzis, la turka artilerio responde reprenis la bombadon.[4]

La 11-an de aŭgusto, post 15taga sieĝo, Gedik Ahmet Paŝao ordonis la finan atakon dum kiu sukcesis trarompi la defendan fronton kaj konkeri la kastelon.

La kastelo de Otranto.

La sinsekva masakro tiel eniris la historion: ĉiuj viroj pli aĝaj ol dekkvin jarojn estis mortigitaj, dum la virinoj kaj infanoj sklavigitaj. Laŭ iuj estimoj la mortigitoj estis entute, inkluzive de la kamapara loĝantaro kaj vilaĝoj de la salenta peninsulo, ĉirkaŭ 12.000 kaj la sklavigitoj ĉirkaŭ 5.000.[5]

La ĉefo de la defendantoj, male, Francesco Largo, estis viva segita.

Supervivintoj kaj klerikoj rifuĝiĝis en la katedralo kun la urba ĉefepiskopo Stefano Pendinelli. Gedik Ahmet Paŝao indulge (!) proponis ke por savi sian vivon ili apostatu el kristanismo kaj ekkonfesu islamon; sed ili ne akceptis. Tiam la turkoj trarompis en la katedralon.[6]

Turkoj plue provis islamigi la prizonulojn, ankaŭ per la helpo de kalabra kristana pastro kiu jam adheris al islamo. La mortigotaj kune preĝis por havigi el Dio la forton por alfronti la morton. La unua sabre martigita estis la episkopo kies kapo estis “sabribigita” kaj enpikita sur piklanco kaj triumfe portata inter la armeanoj.

Inter la plej influaj rifuzantoj konvertiĝi al islamo estis maljuna tajloro Antonio Pezzulla, kronomita Primaldo.

La 14-a de aŭgusto Gedik Ahmet Paŝao ligigis la rifuĝintojn en la katedralo kaj trenigis al la najbara monteto dirita “de la Minerva”, kie senkapigigis almenaŭ 800 homojn, devigante la parencaron observi la ekzekutojn. La unua senkapigita estis Antonio Primaldo. [7]

Inter la 813 martiroj de Otranto, oni memorigas pro la heroa morto, ateste de sia kredo, la figuron de Makario Nakira, klera Bazila monaĥo apartenanta al antikva kaj nobela familio.

Post 13 monatoj Otranto estis rekonkerita de la aragona-napola armeo, gvidita de la Alfonso Aragona, filo de Ferdinando Reĝo de Napolo.[8]

Rellikvoj kaj kulto[redakti | redakti fonton]

Relikoj de la Matiroj konservitaj en la katedralo de Otranto

La 13-an de oktobro de 1481 la korpoj de la Otrantaj martirigitoj estis fine translokitaj en la urba katedralo.

Ekde 1485, parto de tiuj martirigitaj restaĵoj estis translokitaj al Napolo kaj nun ripozas en la preĝejo de “Santa Caterina a Formiello”, kiu konservas ankaŭ memoraĵojn de la venka batalo de Lepanto de 1571; sinsekve ili estis repozigitaj sub la altaro de la sama preĝejo.

La plej grandan nombron de la martiraj restaĵoj oni definitive metis en la katedralo de Otranto, kiel videblas la kraniojn de tiuj kiuj, laŭ la katolika kredo, nun ĝuas vidalvidan ĉeeston de Dio.

Nun diversaj lokoj de la regiono Apulio fieras posedi kelkaĵon de tiuj relikvoj, sed tio okazas ankaŭ en Napolo kaj Venecio.

En decembro 1771 papo Klemento la 14-a beatproklamis la mortirojn de Otranto rajtigante la kulton. La kanona proceso estis remalfermita en la lastaj dekoj cele de sanktproklamado. Benedikto la 16-a en 2007 reakceptis la atestaĵojn pri ilia martiro “pro malamo al la kristana kredo”, en la decembro 2012 aprobis la miraklon atribuitan al la propetado de tiuj martiroj kaj en la 12-an de februaro 2013 ilian celebrotan sanktproklamon,[9] antaŭvidita por la 12-a de majo samjare, kio okazis per celebro de papo Francisko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cappella papale per la canonizzazione di 3 beati Arkivigite je 2013-06-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Gianfreda, 2007, p. 35.
  3. La milita garnizono.tamen, antaŭ la superbordiĝannta soldata malamika nombro, preferis noktotempe forlasi la urbon. Pro tio la defenda rezisto falis tuta sur la ŝultrojn de la loĝantaro. Vidu: "Il Timone" n. 193 [1].
  4. La ambasadaj invitoj al kapitulaco estis du. En la unua la loĝantoj respondis ke mem defendos la urbon kun “siaj brustoj” kaj minace komunikis ke aliajn samcelajn ambasadorojn ili mortigos; en dua, fakte, la respondo estis ĝuste tia: la otrantaj armeanoj mortigis la senditon de la turka armeestro. (Il timone n. 123 [2]
  5. Paolo Ricciardi, Gli eroi della patria e i martiri della fede: Otranto 1480-1481, Vol. 1, Editrice Salentina, 2009.
  6. La katedralo estis tuj reduktita al stalo por la armeaj ĉevaloj.
  7. Onidiroj poste rakontis ke la homo, senkapigita, piedstaris dum la tuta ekzekutado kaj ke turka soldato, nome Bersabei, antaŭ tiu miraklo volis kovertiĝi al kristanismo: kaj por tio li estis tuj farita samsortano de la ĵus ekzekutitoj.
  8. Laŭ historiistoj (vidu bibliografion) la turka invado havis tiun originon: Lorenzo de Mediĉo, zorgoplena pro la ekspansiismo de la reĝo Ferdinando de Napolo (kaj kies filo), sugestis al Venecio, siavice zorgoplena pro la ĉeesto de la turka ŝiparmeo vaĉanta ĉe Valonio kaj do premante sur la popoloj de la orienta flanko de Adriatiko tiam regataj de Venecio, ke ĝi ruze sufloru al la Paŝao la invadon de teritorioj de la napola reĝlando.(Vidu: bibliografion kaj Il Timone n. 123)
  9. Temas pri la sama publika aŭdienco en kiu Benedikto la 16-a anoncis sian abdikon el la papado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paolo Ricciardi, Gli eroi della patria e i martiri della fede: Otranto 1480-1481, Vol. 1, Editrice Salentina, 2009
  • Gianfreda, Grazio (2007). I beati 800 martiri di Otranto. 136 paĝoj. Lecce, Italia: Edizioni del Grifo. ISBN 978-88-7261-310-8.
  • Alfredo Mantovano, Gli Ottocento Martiri di Otranto, en “Cristianità”, n. 61, Majo 1980.
  • Giovanni Michele Laggetto, Historia della guera di Otranto del 1480, Maglie 1924.
  • Saverio De Marco, Compendiosa istoria degli ottocento Martiri di Otrantini, Tipografia Cooperativa, Lecce, 1905.
  • La historio de la martiroj de Otranto estas rakontata en la romano de Maria Corti “L’ra di Tutti” (1962).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]