Marto de 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marto 2017)


marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2017:

2-a de marto
3-a de marto
  • Irlando Eltrovo de nombraj fetaj aŭ bebaj restaĵoj en komuna tombo de katolika ordeno konfirmas ke preskaŭ 800 infanoj dum tri jardekoj mortis anonime en rezidejo por fraŭlaj patrinoj en Tuam, Irlando.
8-a de marto
10-a de marto
11-a de marto
  • Sirio Pli ol 40 mortoj pro atenco kontraŭ ŝijahistoj en areo de tombejoj en Damasko, Sirio.
  • Afganio Ok policanoj mortintaj pro atako de talibanoj en Afganio.
  • Jemeno 16 mortoj pro bombardado kontraŭ merkato en Jemeno.
  • Barato 11 policanoj mortintaj pro atako de maoistoj en Barato.
  • Sud-Koreio Dum protestoj post la definitiva elpostenigo de la prezidantino de Sud-Koreio okazis tri mortoj.
  • Tajvano Miloj protestas kontraŭ atomenergio en Tajvano.
12-a de marto
  • Haitio Fuĝinta busŝoforo surveturigas piedirantojn kaj mortigas almenaŭ 38 el ili en Gonaives, Haitio.
15-a de marto
  • Peruo Pli ol 60 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro inundoj en Peruo.
16-a de marto
17-a de marto
18-a de marto
19-a de marto
  • Ganao 18 personoj, ĉefe studentoj, mortiĝis kiam enorma arbo falis dum ŝtormo sur naĝejo sub akvofalo ĉe Kentampo, Ganao.
  • Peruo Jam pli ol 75 mortoj kaj grandaj damaĝoj pro la inundoj en Peruo.
21-a de marto
22-a de marto
23-a de marto
  • Ukrainio Eksplodo de municiejo en la urbo Balakleja, Ukrainio, inter la teritorioj kontrolitaj respektive de la ukraina registaro kaj de la separatistoj pro-rusaj.
  • Afganio Talibanoj konkeras la urbon Sangin, en la provinco Helmand, suda Afganio.
  • Argentino Ĉiutagaj protestaj manifestacioj en Bonaero, Argentino.
26-a de marto
  • Sirio Kurdaj trupoj kun helpo de la internacia koalicio konkeras flughavenon de Taqba, 50 km okcidente de Rakka, Sirio, el la Islama Ŝtato.
  • Rusio Protestaj manifestacioj en Rusio. Deko da arestitoj, inter kiuj la opoziciulo Aleksej Navalnij.
27-a de marto
  • Aŭstralio Oni translokigas milojn da personoj el la norda marbordo de Aŭstralio pro tuja alveno de ciklono de nekonata potenco.
30-a de marto
31-a de marto
  • Paragvajo Bataloj en Paragvajo inter polico kaj opoziciantoj rezultas en unu morto, vunditoj, cento da arestitoj kaj la Parlamento en Asunción ruinigita.