Marto de 2011
Aspekto
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2011.
1-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Eksiĝis la germana ministro pri defendo Karl-Theodor zu Guttenberg, kiu estis akuzita pri plagiato en sia doktoriĝa disertacio.[1]
- Polico sciigis, ke pro la tertremo en la urbo Christchurch (Nov-Zelando) pereis almenaŭ 240 homoj.[2]
- Eksiĝis la tri tuniziaj ministroj: tiu pri ekonomiaj reformoj Elyes Jouini, ministro pri alta edukado kaj sciencesploroj Ahmed Ibrahim kaj la ministro pri regiona evoluo Ahmed Nejib Chebbi.[3]
- En Sanao (Jemeno) miloj da manifestaciantoj postulas eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh.[4]
- Miloj da protestantoj eliris stratojn de Teherano (Irano), postulante liberigi siajn gvidantojn — Mehdi Karubi kaj Mir Hosejn Musavi. Okazas interpuŝiĝoj kontraŭ polico.[5]
2-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La meksika miliardulo Carlos Slim, kiu laŭ Forbes estas plej riĉa homo en la mondo, malfermis en Meksikurbo Soumaya Museum. Tiu artmuzeo estis nomita honore al lia edzino, forpasinta en 1999.[6]
- ICANN donis al Ukrainio la nacian cirilan domajnon .укр.[7]
- Oni sciigas, ke ĉirkaŭ la 10-a matene du aviadiloj de la libia aerarmeo bombardis la urbon Aĝdabija, kiun kontrolas opozicio. Laŭ AFP armeo eniris la urbon Brega kaj ekkontrolis flughavenon. Dum interpuŝiĝoj tie laŭ Reuters pereis almenaŭ 14 homoj. BBC News informas, ke militistaro de Muamar Kadafi restarigis kontrolon super la urbetoj Garjan kaj Sabrata.[8]
- En la centro de Islamabado (Pakistano) nekonatoj sur motorcikloj pripafis la aŭton de la ministro pri aferoj de naciaj malplimultoj Shahbaz Bhatti, kiu baldaŭ forpasis. Li estis katoliko kaj forte kontraŭaŭis islamismon.[9]
- AFP sciigas, ke la kreinto de mikrokreditado Muhammed Yunus estis eksigita de sia posteno direktoro de Grameen Bank, fondita de li.[10]
3-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La portempa prezidanto de Tunizio Fouad Mebazaâ deklaris pri daŭrigo de siaj plenpovoj, kiuj estus finiĝontaj la 15-an de marto.[11]
- Finiĝis registrado de kandidatoj por partopreno en la prezidanta balotado en Kazaĥio. Kandidatiĝis la nuna prezidanto Nursultan Nazarbajev, la reprezentanto de la Komunista partio de Kazaĥio Ĵambil Aĥtembekov, senatano Gani Kasimov kaj la ekologo Mels Eleusizov.[12]
- Libia armeo bombardas kaj pripafadas la urbon Brega, kiun ekde la 2-a de marto kontrolas opozicio.[13]
- Demisiis la ĉefministro de Egiptio Aĥmed Ŝafik, kiun anstataŭis Essam Ŝaraf.[14]
4-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En orienta parto de Sauda Arabio okazis manifestacioj de ĉirkaŭ 200 ŝijaistoj, kiuj postulis liberigon de ŝijaistaj-predikuloj.[15]
- Independent sciigas, ke opoziciuloj deĵetis trupojn de la libia armeo de la urbo Brega je 60 km kaj aliris la vilaĝon Agejla. Tiea klano Megrabi subtenis ilin.[16] Poste opoziciuloj kaptis la vilaĝon Ras-Sanuf. Daŭras batalado ĉe la urbo Zavija kaj manifestacioj en Tripolo, dispelataj de polico.[17]
- AFP informas, ke dum kontraŭregistara manifestacio apud la vilaĝo Semla (la provinco Amrano, Jemeno) militistoj pripafis homamason, sekve de kio 2 homoj pereis kaj 9 estis vunditaj.[18]
5-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La parlamento de Ĉeĉenio (Rusio) aprobis Ramzan Kadirov kiel prezidanto de la respubliko.[19]
- En Belgoroda provinco (Rusio) apud la vilaĝo Garbuzovo kraŝis la aviadilo An-148. Ĉiuj 6 skipanoj, inkluzive de du birmanoj (la aviadilo estis destinita por Birmo) pereis.[20]
- En Sauda Arabio estis malpermesitaj ĉiuj manifestacioj.[15]
- La memdeklarita Nacia Konsilio de Libio, establita de opozicio, deklaris sin sola laŭleĝa reprezentanto de la lando kaj ties popolo. Ekestris ĝin Abdel Ĝalil.[21]
- En Vagaduguo (Burkino) finiĝis la plej fama afrika filmfestivalo FESPACO. La ĉefan premion — oran virĉevalon d la reĝino Ennengi — ricevis la filmo Pegase de la maroka reĝisoro Mohammed Muftakir. La duan premion — arĝentan virĉevalon — gajnis la filmo Un homme qui crie (esperante Krianta homo) de la ĉada reĝisoro Mahamat Saleh Haroun. La trian, bronzan premion ricevis la filmo Le mec ideal de la eburborda reĝisoro Owell Brown.[22]
6-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Eksiĝis tri egiptaj ministroj, kiuj estis nomumitaj Hosni Mubarak. La ministro pri eksteraj aferoj iĝis Nabil El Arabi, kiu anstataŭis Ahmed Abul Gejt, okupintan tiun postenon ekde 2004. La ministro pri internaj aferoj iĝis generalo Mansur El Isaŭi, anstataŭinta la generalon Maĥmud Vagdi, nomumitan en la fino de januaro 2011. La ministro pri justico iĝis Muhammed El Gindi, kiu anstataŭis Mamĥud Moĥi Ed Din Marie.[23]
- Muamar Kadafi deklaris pri nuligo de impostoj pri produktado kaj konsumado. Ankaŭ estis aboliciitaj doganpagoj por plej necesaj varoj.[24] Opoziciuloj retiriĝis el la urbo Ben Ĝavad, sed detenas la urbon Ras-Lanuf.[25]
7-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La ĉefministro de Japanio Naoto Kan akceptis la eksiĝopeton de la ministro pri eksteraj aferoj Seiji Maehara, donitan la 6-an de marto. La demision kaŭzis sciigoj, ke dum kelkaj jaroj subtenfonduso de la ministro kontraŭleĝe akceptis 250 milojn da enoj (ĉirkaŭ 3000 usonaj dolaroj) de 72-jara koreanino, kiu plejparton de sia vivo loĝis en Japanio, sed ne estas civitano de tiu ĉi lando. Japana leĝaro malpermesas akcepti mondonacojn de fremdlandanoj.[26]
- Estis deklaritaj antaŭaj rezultoj de la parlamenta balotado en Estonio. Venkis la reganta Estona Reforma Partio, kiu gajnis 28,6 % de voĉdonoj kaj ricevos 33 lokojn en la parlamento (el 101). La opozicia Estonia Centra Partio gajnis 23,2 % (26 lokoj). La Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio ricevis 20,6 % (23 lokoj), la Socialdemokratia Partio de Estonio — 17,1 % (19 lokoj). Malsukcesis eniri la parlamenton la Estoniaj Verduloj (3,8 %) kaj la Popola Unio de Estonio (2,1 %). La balotadon partoprenis 573,3 miloj da homoj, tio estas 62,9 % de la voĉdonantoj.[27]
8-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La gvatemala politikistino Sandra Torres, edzino de la nuna prezidanto Álvaro Colom Caballeros, anoncis sian intencon kandidatiĝi por prezidanta balotado en septembro malgraŭ tio, ke leĝo malpermesas al parencoj de prezidanto kandidatiĝi.[28]
- En benzinstacio en la urbo Fajsalabad (Pakistano) okazis eksplodo, sekve de kio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 127 homoj. Oni supozas, ke temas pri terora ago.[29]
9-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Armeaj trupoj de Muamar Kadafi restarigis kontrolon super la urbo Zavija (Libio).[30]
- La fama politikisto kaj nobelpremiito pri paco Mohamed ElBaradei anoncis intencon kandidatiĝi dum prezidanta balotado en Egiptio.[31]
- En la placo Tahrir (Kairo, Egiptio) renoviĝis interpuŝiĝoj de opoziciuloj kaj subtenantoj de la eksigita prezidanto Hosni Mubarak.[32]
- La registaro de Japanio anoncis, ke la nova ministro pri eksteraj aferoj estos Takeaki Macumoto.[33]
- Dum funebra ceremonio en la vilaĝo Adezai apud la urbo Peŝavaro (Pakistano) kamikazo eksplodigis sin, sekve de kio 31 homoj pereis kaj pli ol 40 estis vunditaj. Oni supozas, ke celo de teroristo estis kolektiĝintaj por ceremonio milicianoj, ĉar oni entombigis ties kamaradon.[34]
10-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Francio agnoskis la Nacian transiran konsilion de libiaj ribeluloj sola laŭleĝa potenco en Libio. Post tio Muamar Kadafi deklaris, ke lia lando rompos diplomatiajn rilatojn kun Francio.[35] Armeaj trupoj de Kadafi ekŝturmis la urbon Ras-Lanuf.[36]
- Je 12:58 (loka horo) en la suda parto de Ĉinio okazis la tertremo forta je 5,4-5,8 gradoj laŭ la skalo de Richter kun tri posttertremoj. Pereis almenaŭ 24 homoj.[37]
11-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La Golfa Koopera Konsilo deklaris, ke ties partoprenantoj ne plu agnoskas laŭleĝecon de la reĝimo de Muamar Kadafi, anoncis sin preta interrilati kun la Nacia transira konsilio de Libio kaj alvokis la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Ligon de Arabaj Ŝtatoj tuj intermiksiĝi en libiajn aferojn.[38]
- La Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy deklaris, ke de nun la Nacia transira konsilio de Libio estas konsiderata «laŭleĝa partnero pri intertraktado».[39]
- En Japanio okazis grava tertremo forta je 8,9 gradoj laŭ la momant-magnituda skalo. Ĝia surcentro troviĝis je 130 km de la insulo Honŝuo. Sekve de ĝi kaj posta cunamo jam pereis almenaŭ 300 homoj. En Fukuŝimo estas damaĝita atomcentralo kaj trorompita digo. La cunamo nun minacas la marbordon de Ameriko. Sekve de la tertremo la Tera akso estis deŝovita je preskaŭ 10 cm.[40]
- La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj agnoskis la gvidanton de ĉeĉenaj gerilanoj Doku Umarov inter plej minacaj teroristoj de la mondo.[41]
12-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Oni informas, ke post la hieraŭaj tertremo kaj cunamo en la vilaĝo Minamisanriku (Japanio) malaperis almenaŭ 9500 el 17000 loĝantoj. Entute pereis almenaŭ 1200 kaj malaperis pli ol 10 000 homoj. Estis detruitaj plene aŭ parte) 3400 domoj, kelkaj urboj kaj vilaĝoj plene inunditaj.[42]
- Armeaj trupoj de Muamar Kadafi fine okupis la urbon Ras-Lanuf (Libio), elpelinte opoziciulojn.[43]
- Polico dispelis sidan manifestacion en Sanao (Jemeno). Pereis unu kaj estis vunditaj pli ol 300 homoj.[44]
13-a de marto
[redakti | redakti fonton]- AFP sciigas, ke ĉirkaŭ 1000 saudarabiaj militistoj transiris vespere la limon de Barejno laŭ ties peto.[45]
- Libiaj ribeluloj forlasis la urbon Brega. Armeaj trupoj okupis la urbon Ugajla kaj la vilaĝon Biŝer.[46]
14-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En la Nuklea centralo Fukuŝima 1 (Japanio) okazis denove eksplodo (unua estis la 12-an de marto).[47]
15-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la usona repisto Nate Dogg. Li havis 41 jarojn.[48]
- En Barejno sekve de pafo el la amaso da protestantoj pereis sauda militisto. En la lando troviĝas ankaŭ 500 policanoj el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.[49]
16-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Prizonuloj provis eskapi el la prizono Gezel Hesar, situanta apud la urbo Karaĝ (Irano). Pereis 14 kaj estis vunditaj 33 prizonuloj. Neniu sukcesis eskapi.[50]
- Armeaj trupoj de Muamar Kadafi ekŝturmis la urbon Az Zintan (Libio).[51]
- Ĉiuj laboristoj de la japana atoma centralo Fukuŝimo-1 estas evakuitaj.[52] Poste ili estis revenigitaj.[53]
- En Manamo (Barejno) estis starigia elirblokado — inter la 16-a kaj la 4-a horo.[54]
17-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En Barejno estis arestitaj 6 gvidantoj de opozicio kaj iuj ordinaraj opoziciuloj.[55]
- Vespere la Konsilio de sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion N 1973 pri Libio, kiu malpermesas flugadon super la lando kaj elflugon el ĝi, alvokas ĉiujn flankojn al tuja pafĉesigo, proponas frostigi ĉiujn bankokontojn de Libyan National Oil Corp. kaj de la Centra banko de Libio.[56]
- En Erevano (Armenio) la opozicia Armena nacia kongreso okazigis amasan manifestacion, kiun partoprenis inter 30 kaj 100 miloj da homoj.[57]
- Muamar Kadafi proponis al opoziciuloj amnestion kontraŭ ties kapitulaco.[58] Armeaj trupoj ekŝturmis Bengazi.[59]
- Ĉirkaŭ 02:00 (loka horo) en Amura provinco (Rusio) okazis la tertremo forta je 5,0 laŭ la skalo de Richter. La surcentro troviĝis je 190 km de la urbo Nerjungri.[60]
18-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Kelkmiloj da ŝijaistoj manifestaciis en Barejno. Ĉirkaŭ 5000 homoj en la urbo Sitra partoprenis funebran ceremonion honore al Aĥmed Farĥan, pafmortigita en mardo el de milita helikoptero. En la urbo Diraz post vendreda preĝo kelkmil homoj eniris stratojn.[61]
- En la urbo Daraa (Sirio) polico pafis kontraŭ kontraŭregistara manifestacio, kiun partoprenis inter 3000 kaj 4000 homoj. Pereis 6 homoj, inkluzive de 11-jara knabo, venigita de larmogaso.[62] Multaj estis vunditaj.[63]
- La konstanta reprezentanto de Francio en UN Gerard Araud deklaris, ke la milita opeco en Libio estis prokrastita ĝis la 19-an de marto.[64]
- En Jemeno estis establita esceptostato. Preteksto por tio estis antaŭtaga atako de subtenantoj de la prezidanto kontraŭ opozicia manifestacio, sekve de kio pereis 41 kaj estis vunditaj centoj da homoj.[65]
- La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis laŭleĝa ĉeeston de kristanaj krucoj en italaj lernejoj.[66]
- Eurocontrol malpermesis ĉiujn flugojn al Libio. Francio, Britio kaj Norvegio deklaris sin pretaj en proksimaj horoj komenci militan operacon en Libio. Pollando konsentis subteni ilin per ariergarda provizado. Rusio rezignis pri partopreno.[67]
- La libia ministro pri eksteraj aferoj Musa Kusa diris, ke libia armeo tuj ĉesigas ĉiujn batalagojn por ke plenumu la postulojn de la rezolucio N 1973 de UN. Ankaŭ li esprimis bedaŭron pri malpermeso de flugado super la lando kaj frostigo de bankokontoj kaj alvokis la mondan komunumon sendi enketajn komisiojn en Libion.[68]
- Pli ol 30 homoj pereis kaj pli ol 100 estis vunditaj sekve de atako kontraŭ la kontraŭregistara manifestacio en Sanao (Jemeno).[69]
19-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La usona ambasadoro en Meksiko Carlos Pascual demisiis pro skandalo, elvokita de la publikigo de iuj liaj telegramoj en WikiLeaks.[70]
- Komenciĝis la milita operaco en Libio, kiun partoprenis Usono, Francio kaj Britio. Aviadiloj de tiuj landoj bombardis objektojn en Libio. Responde la libia registaro deklaris, ke ĝi ne plu agnoskas la rezolucion de UN N 1973.[71] Libiaj potenculoj diras pri 48 pereintoj kaj 150 vunditoj.[72]
- Matene el Gaza-sektoro oni lanĉis ĉirkaŭ 50 raketojn al Israelo. Ili eksplodis for de domoj, du homoj estis malgrave vunditaj. Responde la israela armeo okazigis artilerian bombardon de Gaza-sektoro.[73]
- En Egiptio komenciĝis la voĉdonado pri konstituciaj amendoj.[74]
- Forpasis la eksa usona ministro pri eksteraj rilatoj Warren Christopher. Li havis 85 jarojn kaj mortis pro kancero.[75]
- En Rio-de-Ĵanejro (Brazilio) polico dispelis manifestacion antaŭ la usona konsulejo. Ĉirkaŭ 300 ties partoprenantoj protestis kontraŭ vizito de la usona prezidanto Barack Obama.[76]
- En Bengazi (Libio) fare de celpafisto estis mortpafita 28-jara Mohammed al-Nabbus, fondinta en la februaro 2011 la sendependan interretan novaĵejon Libija al-Hurra TV. Ĝi estis la sola retejo, kiu plu agis post malpermeso de Muamar Kadafi retumi.[77]
20-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La plej longa pasaĝera aviadilo en la mondo Boeing 747-8 Intercontinental okazigis sian unuan flugon el Everett al Seattle daŭris 4,5 horojn.[78]
- Libia armeestraro ordonis al ĉiuj armeaj trupoj ekde la 21-a horo ĉesigu pafadon kaj konservi interpaciĝon.[79]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh eksigis la registaron. Antaŭe demisiis du ministroj, reprezentanto d Jemeno ĉe UN Abdullah Alsaidi kaj 23 deputitoj, kiuj rompis ĉiujn ligojn kun la reganta Ĝenerala Popola Kongreso post kiam la 18-an de marto subtenantoj de la prezidanto murdis en Sanao 52 opoziciajn manifestaciantojn.[80]
- Okazis la dua rondo de la prezidanta balotado en Haitio. Konkurencis la repisto Michel Martelly kaj la eksa unua virino Mirlande Manigat.[81]
21-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Forpasis la fama soveta, rusia gimnasto Nikolaj Efimoviĉ Andrianov, gajninto de 15 olimpikaj medaloj, inkluzive de 7 oraj. Li havis 58 jarojn.[82]
- La pola reĝisoro Andrzej Wajda estis honorigita per la plej alta distingo de Pollano — la Ordeno de Blanka Aglo.[83]
- La ŝarĝaviadilo An-12 de la flugkompanio Trans Air Congo ĉe preparado al alteriĝo falis sur loĝatajn kvartalojn de la urbo Pointe-Noire (Respubliko Kongo). Almenaŭ 19 homoj pereis kaj 14 estis vunditaj.[84][85]
- Sekve de aviada bombardado armeaj trupoj de Muamar Kadafi estis devigitaj retiriĝi de Bengazi je 100 km, ĝis la urbo Aĝdabija. Ilin postsekvis ribeluloj.[86]
- La jemenaj generaloj Ali Moĥsen al-Aĥmar, Naser Ali Ŝuajbi, Ĥamid al-Kusajbi kaj pliaj dekoj da oficiroj deklaris, ke ili ne plu obeas la prezidanton. La generalo Ali Moĥsen al-Aĥmar veturigis sur stratojn de Sanao siajn kirasveturilojn por defendi opoziciulojn.[87]
22-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La Ministerio pri financoj de Usono enkondukis sankciojn kontraŭ 14 firmaoj, kontrolitaj de Libyan National Oil Corp. Interalie estis frostigitaj aktivoj de Arabian Gulf Oil Company, Ras Lanuf Oil and Gas Processing Company, Waha Oil Company. Al usonaj firmaoj kaj civitanoj estas malpermesite kunlabori kun tiuj kompanioj.[88]
- Oni sciigas, ke la gvatemala politikistino Sandra Torres divorcos kun sia edzo, la nuna prezidanto Álvaro Colom Caballeros, por ke partoprenu la prezidantan balotadon.[89]
- Sud-Koreio konsentis komenci intertraktadon kun Nord-Koreio. La temo iĝos la atendata erupcio de la vulkano Pektusan, situanta ĉe la limo inter Nord-Koreo kaj Ĉinio. Spertuloj supozas, ke ties sekvoj povus esti eĉ pli grava ol tiu de Eyjafjöll.[90]
- AFP sciigas, ke la eksa prezidanto de Israelo Moŝe Kacav estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo kaj punmono je 100 miloj da ŝekeloj pro seksperforto de sia subulino.[91]
- En Sanao (Jemeno) armitaj homoj atakis la oficejon de la televidkanalo Al-Ĝazira kaj prenis troviĝantan tie televidaparataron. Tamen ĵurnalistoj daŭrigis raportadon.[92]
23-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En Jerusalemo eksplodiĝis bombo en sako, restigita ĉe bushaltejo. Pereis 60-jara virino, 39 homoj estis vunditaj, el ili 3 grave.[93]
- Forpasis la fama usona aktorino Elizabeth Taylor. Li havis 79 jarojn kaj mortis pro kormanko.[94]
- La brita aviada vic-marŝalo Greg Bagwell deklaris, ke militaviado kaj kontraŭaviada sistemo de Libio estis preskaŭ plene neniigitaj.[95]
- Demisiis la portugala ĉefministro José Sócrates post kiam la parlamento refutis proponitan de li kontraŭkrizan planon.[96]
- Matene apud la atomstacio Fukuŝima-1 (Japanio) okazis tertremo forta je 6 gradoj laŭ la skalo de Richter. Pliaj damaĝoj de la atomstacio ne okazis.[97]
- Je la nokto al la 23-a de marto speciaj servoj pripafis kontraŭregistaran manifestacion en Daraa (Sirio), mortiginte 5 homojn. Ankaŭ estis uzita larmogaso.[98]
24-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En la ĉefan malsanulejon de Daraa (Sirio) oni alveturigis 25 korpojn de pereintoj partoprenantoj de kontraŭregistara manifestacio, kiun antaŭtage pripafis polico.[99]
- Eŭropa Unio deklaris sin preta dialogi kun la Nacia Transira Konsilio de Libio, troviĝanta en Bengazi kaj alvokis Muamar Kadafi rezigni pri potenco.[100]
- En Mjanmao okazis la tertremo forta je 6,8 gradoj laŭ la skalo de Richter kun 6 gravaj posttremoj. La surcentro troviĝis ĉe la limo kun Tajlando. Pereis almenaŭ 25 homoj (10 viroj, 14 virinoj, 1 infano), 20 estis vunditaj. Estis damaĝitaj 5 monaĥejoj kaj 25 domoj en la urbo Tarlej. Puŝoj sentiĝis ankaŭ en Bangkoko, Hanojo kaj en iuj partoj de Ĉinio.[101] Poste AFP sciigis, ke kvanto da pereintoj atingis 60, vunditoj — 90.[102]
- La konsilanto de la prezidanto de Sirio Busajna Ŝaaban deklaris, ke estos realigitaj grandaj politikaj reformoj. Ankaŭ li agnoskis, ke manifestaciantoj en Deraa havis kialojn protesti kaj esprimis siajn kondolencojn al viktimoj de tiej interpuŝiĝoj.[103]
25-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La prezidanto de Kubo Raul Castro nomumis la novan ministron pri ekonomio Abel Izquierdo Rodriguez. Ties antaŭulo Marino Murillo de nun respondecos pri ekonomia reformo kaj plu estos vicprezidanto. Antaŭe Rodriguez estis lia anstataŭulo.[104]
- La Internacia Monunua Fonduso konsentis doni al Rumanio financan helpon je 3,6 miliardoj da eŭroj kaj pluan miliardon kadre de malfrue aprobita kreditlinio.[105]
- Muamar Kadafi rangaltigis ĉiujn fidelajn al li militistojn.[106]
- En Amano (Jordanio) pli ol cent da homoj estis vunditaj dum interpuŝiĝoj de subtenantoj de la nuna reĝimo kaj opoziciuloj. Polico dispelis ilin per gumbastonoj kaj akvoĵetiloj. La interbatiĝo okazis kiam ĉirkaŭ 1500 subtenantoj de la reĝimo atakis 500 opoziciulojn en ties tendaro en la placo antaŭ la oficejo de la ministerio pri internaj aferoj.[107]
- La Ŝtata Dumao de Rusio aprobis la interkonsenton inter Rusio kaj Norvegio pri dismarkiĝo de la maraj areoj en la Barenca maro kaj la Arkta oceano. 311 deputitoj voĉdonis por ĝi, 57 kontraŭ.[108]
- La parlamento de Kirgizio decidis ŝanĝi la naciajn flagon kaj himnon. Por tio estis formita la komisiono[109]
- Oni informas, ke en Daraa (Sirio) estis pripafita kontraŭregistara manifestacio.[110] En Damasko centoj da homoj eliris stratojn por esprimi solidarecon kun loĝantoj de Daraa, sed ili estis dispelitaj de polico, dekoj da ili arestitaj.[111]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh deklaris, ke li refutas demisii malgraŭ la postuloj de opozicio.[112]
26-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Ĉirkaŭ 30 nekonataj armitaj homoj atakis la urbon Ĝaar (Jemeno), kaptis ŝtatoficejojn kaj disrabis armilfabrikejon. Pereis 6 militistoj.[113]
- En la urbo Latakio (Sirio) okazis interpafado, sekve de kio pereis almenaŭ 12 homoj. Nokte en la urbon estis enigitaj armeaj trupoj.[114]
- La policaj fortoj de UN fine transdonis la sekureckontrolon en Orienta Timoro al loka polico.[115]
- AFP sciigas, ke la israela aerarmeo matene bombardis Gaza-Sektoron, sekve de kio pereis du kaj estis vundita unu palestinano.[116]
- Libia opozicio elbatis armeajn trupojn de Muamar Kadafi el la urbo Aĝdabija.[117]
- En Londono (Britio) sindikatoj kaj la organizaĵo UK Uncut okazigis manifestacion, protestante kontraŭ kontraŭkriza plano de la registaro. La akcion partoprenis ĝis 500 miloj da homoj. Vespere en la Placo Trafalgar junuloj atakis policanojn, sed estis dispelitaj. Almenaŭ 214 homoj estis kaptitaj.[118]
- AFP sciigas, ke potenculoj de Sirio ordonis liberigi 260 politikajn prizonulojn — plejparte temas pri islamistoj, ankaŭ estas 14 kurdoj.[119]
- Forpasis la fama soveta, rusia kantisto Aleksandr Barikin. Li havis 59 jarojn kaj mortis pro koratako.[120]
- La guberniestro ĝenerala de Kanado David Johnston oficiale deklaris pri eksigo de la parlamento. Nova balotado okazos la 2-an de majo. Antaŭe la parlamento faris malkonfiddecidon rilate de la registaro de Stephen Harper.[121]
27-a de marto
[redakti | redakti fonton]28-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En la urbo Ĝaar (Jemeno) okazis eksplodo en armilfabrikejo, kion sekvis incendio. Pereis almenaŭ 150 kaj vundiĝis 80 homoj.[113]
- Kataro oficiale agnoskis la Nacia Transira Konsilio sola reprezentanto de la libia popolo. Antaŭe la 10-an de marto tion faris Francio.[123]
- Aerarmeo de Rusio faris la celan baton al bazo de teroristoj en Inguŝio, sekve de kio estis mortigitaj 17 banditoj. En la vilaĝo Verĥnij Alkun (Sunĵa distrikto, Inguŝio) dum speciala operaco estis likvidita helpanto de teroristoj Aslan Cerojev, pereis 1 policano kaj 2 kunlaborantoj de FSB.[124]
29-a de marto
[redakti | redakti fonton]- Libiaj ribeluloj retiriĝis de la urbo Sirt, perdis Ras-Lanuf kaj Bin-Ĝavad.[125]
- Subtenantoj de la agnoskita de internacia komunumo prezidanto de Eburbordo Alassane Ouattara kaptis urbojn Daloa kaj Bonduku. Daŭras batalado en Abiĝano. Human Rights Watch sciigas pri miliono da rifuĝintoj (precipe el Abiĝano) kaj almenaŭ 462 pereintoj.[126]
- En Honkongo estis malfermita la plej alta hotelo en la mondo — el la internacia reto Ritz-Carlton. Ĝi okupas ekde 102 ĝis 118 etaĝoj de la Internacia komerca centro en la duoninsulo Koulun. La konstruaĵo altas ĝis 490 metrojn kaj inkluzivas 312 loĝejojn.[127]
- La internacia organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj sciigas, ke la epidemio de morbilo, kiu trafis Demokratian Respublikon Kongo en septembro 2010, jam suferigis pli ol 21 miloj da homoj. Laŭ oficialaj informoj pro tio jam mortis 210 homoj.[128]
- En Tikrito (Irako) teroristoj okupis oficejon de loka administracio. Sekve de du antaŭaj eksplodoj, ŝturmo kaj posta sieĝo pereis inter 56 kaj 58 homoj, kelkdekoj estis vunditaj. Almenaŭ 6 teroristoj estis mortigitaj aŭ eksplodigis sin.[129]
- Rusia polico oficiale akuzis la gvidanton de la ĉeĉenaj teroristoj Doku Umarov pri terora ago en la flughaveno Domodedovo (Moskvo, Rusio), sekve de kio pereis 37 homoj.[130]
- Oni informas, ke sekve de inundo en Tajlando pereis 7 aŭ 8 homoj.[131]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad akceptis demision de la registaro, kiun ekde 2003 estris Naĝi Otri.[132]
30-a de marto
[redakti | redakti fonton]- La libia ministro pri eksteraj aferoj Musa Kusa fuĝis el la lando trans Tunizio al Britio, kie deklaris pri sia eksiĝo.[133]
- Forpasis la fama soveta, rusia aktorino Ludmila Gurĉenko. Ŝi havis 75 jarojn kaj mortis pro koratako.[134]
- La prezidanto de Kosovo Behgjet Pacolli eksiĝis, ĉar la konstitucia tribunalo de la lando agnoskis la prezidantan balotadon en februaro 2011 kontraŭkonstitucia.[135]
- La aviado de la koaliciaj fortoj bombardis armeajn trupojn de Muamar Kadafi, kiuj faris ofensivon al Aĝdabija.[136]
- Cuneĥisa Kacumata, la estro de la kompanio Tokyo Electric Power Company deklaris, ke la nukleaj reakciujoj de la 1-a, 2-a, 3-a kaj 4-a energiaj blokoj de la atomstacio Fukuŝima-1 ne rekonstrueblas kaj estos forigitaj.[137]
- Britio deklaris persona non grata 5 libiajn diplomatojn, kiuj deĵoris en Londono.[138]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad en televida alparolo al la parlamento kaj nacio promesis gravajn reformojn en ĉiuj sferoj.[139]
- En Egiptio ekfunkciis nova konstitucio.[140]
- Ugando proponis azilon al Muamar Kadafi, se li deziros lasi Libion.[141]
- Milita aviado de koaliciaj fortoj bombardas poziciojn de subtenantoj de Muamar Kadafi apud la urbo Ras-Lanuf, kio haltigis retiriĝon de ribeluloj.[125]
31-a de marto
[redakti | redakti fonton]- En la distrikto Sujczjan (provinco Junano, Ĉinio) polico dispelis la manifestacion, en kiu ĝis 2000 homoj dum 5 tagoj protestis kontraŭ konstruado de la hidroelektrostacio. Ĉirkaŭ 30 homoj estis vunditaj.[142]
- Subtenantoj de Alassane Ouattara okupis ĉefurbon Jamusukron (Eburbordo) kaj la urbon San-Pédro.[143]
- Majoto (Mayotte) devis iĝi la 5-a transmara departemento kaj 101-a departemento de Francio.[144] Tamen pro nesufiĉa kvorumo rezultanta el politika bojkoto, la departementiĝo de la kolektivo povus esti prokrastita.[145]
- Je la 6-a horo (GMT) la operacon de la koaliciaj fortoj en Libio ekregis NATO.[146]
- Oni sciigas, ke Francio sendis al Eburbordo 1000 soldatoj, kiuj estas dismetitaj en la suda parto de Abiĝano. Oni faris tion por defendi francajn civitanojn, kiujn atakas subtenantoj de Laurent Gbagbo.[147]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Цу Гуттенберг решил отказаться от мандата депутата ruse
- ↑ Власти Новой Зеландии оценили число погибших при землетрясении в 240 человек ruse
- ↑ Три тунисских министра ушли в отставку ruse
- ↑ Манифестанты снова потребовали отставки президента Йемена ruse
- ↑ В Тегеране возобновились выступления оппозиции ruse
- ↑ Mexican billionaire's new museum gives The Thinker much to ponder angle
- ↑ Украина получила кириллический домен .укр ruse
- ↑ Лояльные Каддафи ВВС атаковали мятежный ливийский город ruse
- ↑ В Пакистане застрелили министра-католика ruse
- ↑ Нобелевского лауреата выгнали из основанного им банка ruse
- ↑ Tunisia president Fouad Mebazaa calls election angle
- ↑ За пост президента Казахстана поборются четыре кандидата ruse
- ↑ ВВС Ливии разбомбили еще один город ruse
- ↑ Премьер переходного правительства Египта ушел в отставку ruse
- ↑ 15,0 15,1 В Саудовской Аравии запретили митинги ruse
- ↑ Повстанцы отбросили войска Каддафи на 60 километров от Бреги ruse
- ↑ Ливийские повстанцы взяли аэропорт Рас-Лануфа ruse
- ↑ В Йемене убили двоих манифестантов ruse
- ↑ Кадыров переизбран главой Чечни ruse
- ↑ В результате крушения Ан-148 погибли шесть человек ruse
- ↑ Совет оппозиционеров объявил себя единственной законной властью в Ливии ruse
- ↑ В Уагадугу вручили "африканские Оскары" ruse
- ↑ В Египте сменились три министра ruse
- ↑ Каддафи объявил об отмене налогов ruse
- ↑ Каддафи объявил об отмене налогов ruse
- ↑ Глава японского МИД подал в отставку из-за пожертвований иностранки ruse
- ↑ Партия реформ победила на выборах в парламент Эстонии ruse
- ↑ Guatemala first lady Sandra Torres stands for president angle
- ↑ В результате взрыва в Пакистане погибли 20 человек ruse
- ↑ Войска Каддафи взяли Аль-Завию ruse
- ↑ ElBaradei says he'll run for Egyptian president angle
- ↑ На каирской площади Тахрир возобновились столкновения ruse
- ↑ Уволившемуся со скандалом главе МИД Японии нашли замену ruse
- ↑ В результате теракта в Пакистане погиб 31 человек ruse
- ↑ Режим Каддафи разорвет отношения с Францией ruse
- ↑ Войска Каддафи начали штурм Рас-Лануфа ruse
- ↑ Число жертв землетрясения на юге Китая выросло до 24 ruse
- ↑ Страны Персидского залива отказали Каддафи в легитимности ruse
- ↑ ЕС отказался иметь дело с Каддафи ruse
- ↑ Землетрясение в Японии сдвинуло земную ось ruse
- ↑ Совбез ООН причислил Доку Умарова к наиболее опасным террористам ruse
- ↑ В японском городе пропали без вести 9,5 тысяч человек ruse
- ↑ Ливийские повстанцы признали поражение в Рас-Лануфе ruse
- ↑ В ходе разгона демонстрации в Йемене погиб ребенок ruse
- ↑ Саудовская Аравия отправила войска в Бахрейн ruse
- ↑ Ливийские повстанцы отступили из Бреги ruse
- ↑ Radiation level again tops legal limit at Fukushima No. 1 nuke plant angle
- ↑ Rapper Nate Dogg Dies at 41 angle
- ↑ В Бахрейне убили саудовского солдата ruse
- ↑ При попытке побега в Иране убили 14 заключенных ruse
- ↑ Войска Каддафи начали штурм города Зинтан ruse
- ↑ C АЭС "Фукусима-1" эвакуировали весь персонал ruse
- ↑ Эвакуированный персонал вернулся на АЭС "Фукусима-1" ruse
- ↑ В столице Бахрейна введен комендантский час ruse
- ↑ В Бахрейне арестовали лидеров оппозиции ruse
- ↑ СБ ООН принял резолюцию по Ливии ruse
- ↑ Полиция насчитала в Ереване только девять тысяч митингующих ruse
- ↑ Сторонники Каддафи объявили об одностороннем прекращении огня ruse
- ↑ Ливийское телевидение сообщило о боях на окраинах Бенгази ruse
- ↑ Амурской области произошло землетрясение ruse
- ↑ В Бахрейне прошли многотысячные шиитские акции протеста ruse
- ↑ В Сирии убиты пятеро участников антиправительственных выступлений ruse
- ↑ В Сирии обстреляли мирную демонстрацию ruse
- ↑ Франция перенесла вторжение в Ливию на сутки ruse
- ↑ В Йемене объявили режим чрезвычайного положения ruse
- ↑ Страсбургский суд вернул в итальянские школы распятия ruse
- ↑ Великобритания примет участие в военной операции в Ливии ruse
- ↑ Ливия прекратила все военные операции ruse
- ↑ В Йемене убиты 30 манифестантов ruse
- ↑ Посол США в Мексике ушел в отставку из-за материалов WikiLeaks ruse
- ↑ Ливия отказалась признавать резолюцию ООН о прекращении огня ruse
- ↑ Ливийские власти назвали число погибших при ракетном ударе ruse
- ↑ Палестинцы выпустили по Израилю полсотни ракет ruse
- ↑ В Египте начался конституционный референдум ruse
- ↑ Former Secretary of State Warren Christopher dies at 85[rompita ligilo] angle
- ↑ В Бразилии разогнали недовольных приездом Обамы демонстрантов ruse
- ↑ В Бенгази убили основателя независимого интернет-канала ruse
- ↑ Самый длинный самолет выполнил первый полет ruse
- ↑ Ливийская армия объявила о прекращении огня ruse
- ↑ Президент Йемена распустил правительство ruse
- ↑ Рэпер Уайклеф Джин был ранен перед выборами на Гаити ruse
- ↑ Умер семикратный олимпийский чемпион Николай Андрианов ruse
- ↑ Wajda to receive Poland’s highest distinction angle
- ↑ Разбившимся в Конго самолетом управляли россияне ruse
- ↑ Число жертв крушения Ан-12 в Республике Конго выросло до 19 ruse
- ↑ Сторонников Каддафи отбросили на сто километров от Бенгази ruse
- ↑ На сторону йеменской оппозиции переметнулась часть армии ruse
- ↑ U.S. Treasury aims to crimp Libya oil revenues Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Colom pide el divorcio para que su mujer sea candidata presidencial hispane
- ↑ S. Korea agrees to talks on possible volcano in N. Korea angle
- ↑ Экс-президента Израиля отправили в тюрьму за изнасилование ruse
- ↑ В столице Йемена совершен налет на офис "Аль-Джазиры" ruse
- ↑ Свидетели описали подозреваемого в организации теракта в Иерусалиме ruse
- ↑ Умерла Элизабет Тейлор ruse
- ↑ Великобритания отчиталась об уничтожении ливийских ВВС ruse
- ↑ Премьер-министр Португалии ушел в отставку ruse
- ↑ Около АЭС "Фукусима-1" произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ В Сирии убиты пятеро участников антиправительственных выступлений ruse
- ↑ В ходе акций протеста в Сирии погибли 25 человек ruse
- ↑ Европейский союз высказался за диалог с Бенгази ruse
- ↑ При землетрясении в Мьянме погибли 25 человек ruse
- ↑ Число погибших при землетрясении в Мьянме выросло до 60 ruse
- ↑ Руководство Сирии объявило о начале радикальных реформ ruse
- ↑ Рауль Кастро назначил нового министра экономики Кубы ruse
- ↑ МВФ выделил Румынии кредит в 3,6 миллиарда евро ruse
- ↑ Каддафи повысил в звании всех верных ему военнослужащих ruse
- ↑ В столице Иордании начались беспорядки ruse
- ↑ Госдума ратифицировала договор о морской границе с Норвегией ruse
- ↑ Киргизия решила изменить национальный флаг ruse
- ↑ На юге Сирии полиция открыла огонь по демонстрантам ruse
- ↑ В Дамаске разогнали акцию протеста ruse
- ↑ Президент Йемена отказался выполнить требования оппозиции ruse
- ↑ 113,0 113,1 Количество жертв взрыва в Йемене достигло 150 человек ruse
- ↑ Сирийские власти заявили о нападении боевиков на портовый город ruse
- ↑ ООН вернула полиции Восточного Тимора контроль над безопасностью ruse
- ↑ Жертвами израильского авианалета на сектор Газа стали два палестинца ruse
- ↑ Ливийские повстанцы отбили Адждабию у сил Каддафи ruse
- ↑ Число задержанных за беспорядки в Лондоне выросло до 214 ruse
- ↑ Власти Сирии отпустили 260 политзаключенных ruse
- ↑ Умер певец Александр Барыкин ruse
- ↑ Генерал-губернатор Канады распустил парламент ruse
- ↑ Противники Каддафи взяли порт Рас-Лануф ruse
- ↑ Катар признал власть ливийских революционеров ruse
- ↑ В Ингушетии авиаударом уничтожены 17 боевиков ruse
- ↑ 125,0 125,1 На помощь повстанцам в Рас-Лануфе пришла коалиционная авиация ruse
- ↑ Сторонники избранного президента Кот-д'Ивуара захватили два города ruse
- ↑ В Гонконге открылся самый высокий отель в мире ruse
- ↑ Measles 'out of control' in DR. Congo: MSF angle
- ↑ В результате теракта в Тикрите погибли более 50 человек ruse
- ↑ Умаров стал обвиняемым по делу о теракте в "Домодедово" ruse
- ↑ Семь человек погибли в результате наводнения в Таиланде ruse
- ↑ Башар Асад принял отставку правительства Сирии ruse
- ↑ Министр иностранных дел Ливии бежал в Лондон ruse
- ↑ Умерла Людмила Гурченко ruse
- ↑ Президент Косово ушел в отставку ruse
- ↑ Коалиция нанесла новый удар по наступающим войскам Каддафи ruse
- ↑ Dangerous Levels of Radioactive Isotope Found 25 Miles From Nuclear Plant angle
- ↑ Британцы выслали пятерых ливийских дипломатов ruse
- ↑ Башар Асад заявил о неизбежности реформ в Сирии ruse
- ↑ В Египте вступила в действие исправленная конституция ruse
- ↑ Уганда предложила Каддафи убежище ruse
- ↑ Китайский спецназ разогнал две тысячи противников строительства ГЭС ruse
- ↑ Оппозиционеры захватили столицу Кот-д'Ивуара ruse
- ↑ On 31 March 2011, the ‘Lagoon Island’ of Mayotte will officially become France’s 5th Overseas Department and the 101st French department angle
- ↑ Cafouillage dans l'accession de Mayotte au statut de département Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine france
- ↑ НАТО возглавило военную операцию в Ливии ruse
- ↑ French forces patrol in Abidjan: sources angle
|