Marto de 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2022:

2-a de marto 2022
3-a de marto 2022
  • RusioUkrainio La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri rezolucio kiu "postulas al Rusio tuj ĉesi uzi forton kontraŭ Ukrainio". 141 landoj voĉdonis favore al la rezolucio, 5 kontraŭ, 35 sin detenis. Jam unu miliono da rifuĝintoj eliris el la lando. La rusiaj trupoj ekregis Ĥerson kaj daŭrigas ofensivon al Ĥarkovo.
4-a de marto 2022
5-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Jam 1 300 000 rifuĝintoj forlasis Ukrainion.
6-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Jam 1 500 000 rifuĝintoj forlasis Ukrainion. En Rusio jam estis ĉirkaŭ 10 000 arestitoj pro manifestaciado kontraŭ la milito kaj ĵurnalistoj estis avertitaj ne publikigi artikolojn kontraŭajn al la militado. Daŭras batalado en Ĥarkovo kaj Mariupolo.
8-a de marto 2022
  • Irano Irano sukcese lanĉis sateliton Nur-2 de la propra kosmodromo en la nord-oriento de la lando.
9-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Jam 2 200 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio.
11-a de marto 2022
12-a de marto 2022
13-a de marto 2022
  • RusioUkrainio Aero-kosmaj trupoj de Rusio atakis la Javorovan militekzercejon en Lvova provinco, Ukrainio per krozmisiloj. Ukrainaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj. La ekzercejo servis kiel centro por eksterlandaj solduloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
14-a de marto 2022
  • RusioUkrainio En rusia ŝtata televida kanalo, en elsendo pri la invado de Rusio en Ukrainion, televida ĵurnalistino Marina Ovsjannikova aperis kun afiŝo: "Ne al la milito, ĉesigu la militon, ne kredu la propagandon, jen oni mensogas al vi, rusoj estas kontraŭ milito". Kelkajn sekundojn poste la elsendo estis ĉesigita.
  • Ukrainio En la centro de Donecko falis misilo Toĉka-U, mortiginte 21 kaj vundinte 37 homojn. Ukraina armeo neas sian intervenon, sed rusia flanko atentigas ke la rusia armeo ne uzas tiajn misilojn ekde 2020. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
16-a de marto 2022
21-a de marto 2022
  • Popola Respubliko Ĉinio Aviadilo transportanta 133 personojn el Kunmingo al Kantono, Ĉinio, kraŝis. Ŝajne ne estis supervivantoj.
22-a de marto 2022
  • Eŭropa Unio Eŭropa Unio aprobis la starigon de 5000-soldata komuna armeo kaj pliigon de militaj elspezoj cele al kapablo memstare plenumi intervenojn ekde 2025.
23-a de marto 2022
25-a de marto 2022