Marton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marton — oficiale Marton-in-Cleveland — estas dormeja ĉirkaŭurbo de Middlesbrough, en nordorienta Anglio, kontruita el la 1950-aj jaroj antaŭen, ĉirkaŭ kaj trans malgranda vilaĝo samnoma. Marton nune staras tute ene de la limoj de la municipo Middlesbrough kiu estas parto de North Yorkshire por ceremoniaj celoj. Origine, la paroĥo Marton etendis ĝis la Rivero Tees; sed, pro la etendo de Middlesbrough, tiu paroĥo iĝis iom post iom pli malgranda. Allogoj estas ekzemple la Parko Stewart.

James Cook[redakti | redakti fonton]

La fama esploristo kaj navigisto James Cook naskiĝis el James kaj Grace Cook en argila kabano en la vilaĝo Orienta Marton en 1728, kaj li loĝis mallonge en la vilaĝo, ĝis la familio translokiĝis al Great Ayton.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Captain Cook Encyclopædia, p. 144. John Robson. Random House Australia. ISBN 0-7593-1011-4.