Maruja Mallo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maruja Mallo
Persona informo
Naskonomo Ana María Gómez González
Naskiĝo 5-an de januaro 1902 (1902-01-05)
en Viveiro
Morto 6-an de februaro 1995 (1995-02-06) (93-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko ĤiĥonoAvilesoKanariojParizoBonaeroMadridoGalegio
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando • Escuela de Artes y Oficios de Avilés • Q62604383
Familio
Frat(in)o Cristino Mallo
Okupo
Okupo teatra dekoraciisto • instruisto • pentristo • desegnisto • grafikartisto • artisto
Verkoj La verbena (The Fair)
Figuras (Figures)
Acróbata (Acrobat)
Razas (Races)
vdr

Maruja Mallo [maRUĥa MAjo] (Viveiro, Provinco Lugo, 5a de januaro 1902 - Madrido, 6a de februaro 1995), estis hispana pentristino ĉefe de surrealisma tendenco.[1]​ Ĝi estas konsiderata kiel artisto de la generacio de la 27a ene de la nomita hispana enlanda avangardo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maruja Mallo, kies denaska nomo estas Ana María Gómez González, naskiĝis en riĉeta familio. Ŝi estis la kvara el dek kvar gefratoj. Ŝia lernado komenciĝis en Avilés (Asturio), kien translokiĝis la familio ĉar la patro, ŝtatoficisto, ricevis tie laborlokon. Jam en Asturio ŝi komencis ekspozicii antaŭ translokiĝi al Madrido por kompletigi sian studadon. Ŝia junaĝo tiele okazis en Madrido, kune kun la frato, Cristino Mallo, kiu estis simile artisto, nome skulptisto. En Madrido ŝi studis en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando. Tie ŝi konatiĝis kun Salvador Dalí, kiu enkondukis ŝin en sian amikaran rondon: Federico García Lorca, Luis Buñuel, María Zambrano, Concha Méndez kaj Rafael Alberti, inter aliaj. Kun ĉi lasta ŝi havis amrilaton antaŭ lia pariĝo kun María Teresa León, kaj ambaŭ intense kunlaboris en artaj agadoj ĝis 1931. En la Akademio ŝi komencis krei sian propran pentrostilon, atente observante la diversajn avangardajn movadojn aperintajn en la landon, kaj traktis novajn temojn kiel sporton, kinon aŭ urbajn pejzaĝojn. Ĉi-epoke estas la pentraĵ-serio Verbenas (Kermesoj).

1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum ĉi jaroj plifirmiĝis ŝia amikeco kun Concha Méndez, kun kiu ŝi dividis agadojn intelektajn, estetikajn kaj pri la persona vivo. Ili ambaŭ diboĉadis nokte tra Madrido en la 1930-aj jaroj akompanate de viroj. Ili estis la unuaj junulinoj, kiuj inaŭguris la “senĉapelismon”, trapromenante la urbon sen kapkovrilo, kio skandalis la preterpasantojn.[2] Ĉefe Maruja estis ekzemplo de la moderna tiutempa virino, kiu rompis ĉiajn tradiciojn kaj praktikis liberan amon, montris aperte siajn ĉarmojn kaj konsumis publike alkoholon kaj tabakon.

Krom ĉe la renkontiĝejo de la Studenta Restadejo, kiun Maruja kaj Concha ofte ĉeestis pro sia amikeco kun kelkaj el la gastoj, ili partoprenis ankaŭ en aliaj babilrondoj, ekzemple en kafejo, kaj ofte iris al dancejoj kaj fitrinkejoj. Maruja sentis sin tre logata de ĉio popola, surstrata kaj monduma.

Arta kariero[redakti | redakti fonton]

Jam inter 1927 kaj 1928 ŝi estis parto de la tiel nomata Unua Skolo de Vallecas (Primera Escuela de Vallecas), kune kun la pentristoj Alberto Sánchez, Benjamín Palencia kaj Luis Castellanos. Ŝia unua individua ekspozicio, en 1928, estis helpita de José Ortega y Gasset, kiu disponigis por tio la salonojn de la Revista de Occidente (Revuo de Okcidento). Ŝia stilo, ege kaj surpriziga, tutplenis je ironio. Tiam Maruja ilustris plurajn beletrajn gazetojn kaj kreis kovrilpaĝojn por multaj libroj. Fine de 1928 ŝi proksimiĝis al surrealismo, sekve de siaj personaj rilatoj kun Alberto Sánchez kaj Benjamín Palencia. Kune kun ĉi lasta ŝi veturis tra la malbuntajn kaj dezertecajn pejzaĝojn de la madrida regiono, fakte ĉe tiu zono kie finiĝas la urbo kaj ekas kamparo. Ĉi tiaj pejzaĝoj iĝis la pentraĵ-serio Cloacas y campanarios (Kloakoj kaj sonorilturoj).

En 1932 Maruja ricevis stipendion de la Konsilio por Stud-Vastigo por studi en Parizo, kie ŝi konatiĝis, inter aliaj tiutempaj pentristoj, kun André Breton kaj Paul Éluard. Tiam komenciĝis ŝia plene surrealisma etapo. La stilo radikale ŝanĝiĝis, kaj ŝi akiris majstrecon. Ŝia verko Espantapájaros (Birdo-timigiloj), aĉetita de Breton, estas hodiaŭ konsiderata unu el la grandaj surrealismaj majstroverkoj.

Reveninte al Hispanio, ŝi studis matematikon kaj geometrion por apliki tion al siaj verkoj, ĉefe al ceramiko, arto pri kiu ŝi tiam okupiĝis. Tiuepoke ŝi instruis desegnadon en la mezlernejo de Arévalo kaj en la Madrida Lernejo pri Ceramiko, kie ŝi faris teler-serion, kiu bedaŭrinde malaperos dum la milito.

Socipolitika agado kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

En ĉi epoko Maruja koincidigis sian artan laboron kun intensa agado favore al la Respubliko. En 1935 ŝi konatiĝis kun Miguel Hernández. La spuro de ilia amrilato videblas en pluraj verkeroj de la poeto el lia libro El rayo que no cesa (La senĉesa fulmo) kaj en kvar poemoj kunigitaj sub la titolo La imagen de tu huella (La bildo de via spuro). Ekde 1936, kaj post la venko de la maldekstrularo februare, ŝi partoprenis kiel instruisto en la Pedagogiaj Misioj, kiuj reproksimigis ŝin denove al Galegio. Tie ŝi troviĝis kiam ekis la milito, kaj de tie ŝi fuĝis al Portugalio. Pere de la verkistino Gabriela Mistral, ankaŭ ambasadoro de Ĉilio, ŝi sukcesis alveni al Bonaero. Tie ŝi daŭre pentris, instruis kaj ampleksigis sian amikan etoson. En Argentino, kie ŝi pasigis dudek kvin jarojn, Maruja ricevis rapidan agnoskon kiel fama artistino.

Post la publikigo de ŝia verko Lo popular en la plástica española a través de mi obra (Tio popola en la hispana plastiko tra mia verkaro), ŝi komencis pentri in-portretojn, kies stilo antaŭis la Popularan Arton aŭ Poparton (Pop Art) usonan.

Inter 1945 kaj 1957 ŝi trapasis malfacilan epokon, apenaŭ aperis publike kaj ne ofte ekspoziciis. En 1965 ŝi revenis al Hispanio. Sed ŝiaj konatuloj el aliaj tempoj aŭ jam mortis delonge aŭ plu restis en ekzilo. Maruja Mallo, unu el la grandaj figuroj de la antaŭmilita surrealismo, jam estis preskaŭ nekonata en sia lando, kaj ŝia publika vivo malaperis. Tamen ŝi plu verkadis.

En 1979 komenciĝis ŝia lasta pentr-epoko. Ŝi aĝis jam 77 jarojn sed ankoraŭ konservis sian ĉiaman vivemon. Plu kaj plie la kritikistoj, ĉefe la junaj, kiuj vidis en ŝi reprezentanton de la avangardo kaŝita de la frankismo, plivalorigis ŝiajn verkojn. Kaj denove ŝi noktumis kune kun la reprezentantoj el la t. n. “madrida movado” (movida madrileña), kiu akceptis ŝin kiel plian kompanon en sia kolegaro, kio permesis al ŝi refoje ludi gravan rolon en kultura generacio. En 1995 ŝi forpasis en Madrido.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La verbena (1927)[3]
  • La kermesse (1928)[4]
  • Canto de las espigas (1929)[3]
  • La huella (1929)
  • Tierra y excrementos (1932)[3]
  • Sorpresa en el trigo (1936)[3]
  • Figuras (1937)[3]
  • Cabeza de mujer (1941)
  • Máscaras (1942)
  • Serio Las naturalezas vivas (1942)[5]
  • El racimo de uvas (1944)
  • Oro (1951)
  • Agol (1969)
  • Geonauta (1975)
  • Selvatro (1979)[3]
  • Concorde (1979)[3]
  • Máscara tres-veinte (1979)[3]
  • Airagu (1979)[3]
  • Acróbatas macro y microcosmos (1981)[3]
  • Acróbatas (1981)[3]
  • Protozaorios (1981)[3]
  • Panteo (1982)[3]
  • Acróbata (1982)[3]
  • Protoesquema (1982)[3]
  • Razas (1982)[3]
  • Viajeros del éter (1982)[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Maruja Mallo Arkivigite je 2018-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Postulita registriĝo.
  2. Komparu kun similaj situacioj en kelkaj islamismaj landoj nuntempe.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 http://www.museoreinasofia.es/coleccion/obra/canto-espigas
  4. hisp. Auteur/index.html «Kopio».[rompita ligilo] Arkivita el originalo en la 18a de novembro 2008. Konsultita la 23an de aŭgusto 2008.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-28. Alirita 2018-07-17.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87–134, pri Maruja Mallo ĉefe en pp. 115–118.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • De Diego, Estrella (2008). Maruja Mallo. Madrid: Fundación Mapfre.
  • Ferris, José Luis (2004). Maruja Mallo, la gran transgresora del 27. Madrid: Temas de Hoy.
  • Gómez de la Serna, Ramón (1942). Maruja Mallo, 1928-1942. Buenos Aires: Losada.
  • Huici March, Fernando; Pérez de Ayala, Juan, eds. (2010). Maruja Mallo. Madrid: Sociedad Estatal de Conmemoraciones Culturales.
  • Mallo, Maruja (1935). «Plástica escenográfica». Gaceta de Arte (Tenerife).
  • Mallo, Maruja (1941). «Entrevista». Mundo Uruguayo (Montevideo).
  • Mallo, Maruja (1947). «La ciencia de la medida y otros temas». Nuevo Continente (Buenos Aires) 1.
  • Mallo, Maruja (1936). «La plástica». O.U. Revista de Cultura Moderna (México).
  • Mallo, Maruja (1937). «Proceso histórico de la forma en las artes plásticas». Grafos (La Habana).