Porŝipira veterprognozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marveterraporto)
Saltu al: navigado, serĉo

La Shipping Forecast en angla origine kaj "porŝipira veterprognozo" en Esperanto estas la marveterraporto, kiun BBC Radio 4 disaŭdigas po kvar fojoj ĉiutage por la marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo). Ĝi estas farata de la brita meteorologia ofico ("UK Met Office"; parto de la brita defendministerio) kaj disaŭdigata nome de la brita mara kaj marborda agentejo ("Maritime and Coastguard Agency", parto de la brita transportdepartemento).

Laŭ horoj[redakti | redakti fonton]

La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo[1]. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj[2]. La en la Shipping Forecast kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon[3].


Horo[4] Sendostacio Frekvencoj[5] Lingvo Rimarko
00:55 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
01:05 Polskie Radio Program I 225 Pola Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj
01:48 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
05:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
05:45 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate
06:20 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
07:00[6][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
07:02 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
08:00[9][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
08:03 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe
08:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
09:03 NRK 153 Norvega Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe
09:30[10] DP07 Seefunk 7310 9560 Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer
11:03[6][11] Ríkisútvarpið 189 207 Islanda Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando
11:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
12:03[9][11] Ríkisútvarpið 189 207 Islanda Pri Marpartoj ĉirkaŭ Islando
13:00[6][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
13:01 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
13:53 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
14:00[9][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
14:00[10] DP07 Seefunk 7310[12] 9560 Germana (komenca konciza raporto aldone en la Angla) Norda Maro, Balta Maro, Manika Markolo kaj IJsselmeer
17:45 Danmarks Radio 243 Dana Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo
17:55 RTÉ Radio 1 252 Angla Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando
18:54 BBC Radio 4 198 603 720 756 774 1449 1485 Angla Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo)
20:04 France Inter 162 Franca Pri marpartoj ĉirkaŭ Francujo inkluzive de Norda Maro
20:08 Polskie Radio Program I 225 Pola Pri apudbordaj regionoj de Pollando kaj apudaj marpartoj
21:00[6][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj
22:00[9][7] Wetterfunksender Pinneberg 6180[8] Germana Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

Ĉe aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal, Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.
  2. Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara amplitudmodulado en long-, mallong- kaj mezondo. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas en unu-flankbenda amplitudmodulado, frekvencmodulado (ekzemploj: DP07 Seefunk dum la akvosporta sezono kaj – je 00:05 horo – NDR Info; de ĝi tamen nur sendiloj situaj en Meklenburgo-Antaŭpomerio) kaj krome DAB+ (ekzemploj: NDR Info Spezial je 00:05, 08:30 kaj 22:05 horo kaj Dokumente und Debatten je 01:05, 06:40 kaj 18:10 horo). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.
  3. Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: Vetero kaj klimato de la mondo, p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).
  4. laŭ Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo
  5. en kilohercoj
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo ne estas somera tempo.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Test-sendado (pli: “Seewetterbericht jetzt auf 6040 kHz”)
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 En amplitudmodulado kaj supra flankbenda modulado.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 La horo trafas, kiam en Centr-Eŭropo estas somera tempo.
  10. 10,0 10,1 Tiu ĉi disaŭdigo okazas sole en la germana akvosportsezono (proksimume fine de Marto ĝis komence de Oktobro).
  11. 11,0 11,1 Sabate kaj dimanĉe: komenco du minutojn pli malfrue.
  12. En 7310 kHz je tiu horo sole lunde ĝis sabate.