Marvin Minsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marvin Minsky
usona komputikisto pri artefarita inteligenteco
usona komputikisto pri artefarita inteligenteco
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1927
en Novjorko, Usono
Morto 24-an de januaro 2016 (2016-01-24)
en Bostono
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Princeton • Ethical Culture Fieldston School • Phillips Academy • The Bronx High School of Science • Harvard College
Familio
Edz(in)o Gloria Minsky
Okupo
Okupo matematikisto • komputosciencisto • universitata instruisto • artefaritinteligenca sciencisto
Verkoj Perceptrons
Society of Mind
The Emotion Machine
Computation: Finite and Infinite Machines
TTT
Retejo https://web.media.mit.edu/~minsky/
vdr

Marvin MINSKY (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1927 en Novjorko, Usono) estas usona esploristo surkampe de la artefarita inteligenteco. Li estis kunfondanto de la laboratorio pri artefarita inteligenteco je la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Li aperigis multajn tekstojn pri tiu temo kaj pri rilataj temoj de la filozofio.

Marvin Minsky iris en la lernejojn Fieldston School kaj Bronx High School of Science en Novjorko. Poste li studis je la Phillips-akademio en Andover, Massachusetts. Li plenumis la militservon de 1944 ĝis 1945 en la US-Navy. En Harvard li akiris en 1950 la akademian titolon bakalaŭro pri matematiko. Pri la sama fako li akiris en 1954 en Princeton la titolon doktoro. Ekde 1958 li estas membro de la MIT - tie li esploras kaj instruas ankoraŭ hodiaŭ.

Minsky ricevis dum sia esplorista vivo multajn premiojn. En 1969 li ricevis la premion Turing. Li estas membro de la usonaj asocioj National Academy of Engineering kaj National Academy of Sciences.

Eksteral ligiloj